Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj Post 12 jaroj da reformoj la efikeco de la cxehxa ekonomio ne signife transpasxas la nivelon atingitan en la jaro 1989. Dume malbonigxis la pozicio de la lando en internacia komparo kaj malkreskis ecx la nivelo de t.n. socia konsumo. La registara ekonomia politiko antaux 12 jaroj malhavis koncepton, bazitan sur profunde ellaborita analizo de la evoluo de la nacia mastrumado kaj prognozo rilate al aspektoj materialaj, energiaj, investaj, esploraj, kapitalaj, laboraj, teritoriaj, komercaj kaj socialaj. Elirpunkto por orientigxo de la cxehxa ekonomio devis esti ankaux klare strukturita vido bazita sur pli bona uzo de la ekonomiaj iloj. Bone ellaborita projekto... Tamen estis tia koncepto. Pri gxi okupigxis Prognoza Instituto en la 80aj jaroj. Oni proponis la necesajn strukturajn sxangxojn por atingi pli altajn laborproduktivecon, kvaliton kaj efikecon. Samtempe kun cxi tiu studo oni komencis diskuton pri tuta aro da reformaj pasxoj, kiujn la tiama stato de la cxehxa ekonomio postulis. Krom intervenoj en mastruman mehxanismon tio rilatis al struktura manovro, malpezigonta la ekonomion kaj direktonta gxin de malintensaj fontoj de disvolvo al pli sciencteknika disvolvo. Temis pri limigado de multaj brancxoj kiel metalurgio, elterigado de ercoj kaj hejtajxoj, amasa kemio, produktado de cemento, ktp, sed ankaux de peza masxinkonstruado. Male estis evoluigota produktado de preciza masxinkonstruado, elektroniko, komputiko, altkvalitaj materialoj, prefabrikajxoj kaj luksaj produktoj. Strukturaj sxangxoj devis trafi ankaux la nutrajxindustrion. Tiuj strukturaj sxangxoj devis esti tre akraj en la prognozita periodo de la jaroj 1990-2010. ... sed oni ne uzis gxin La plene pravigita modernigo de la strukturo post la jaro 1990 estis efektivigata sole helpe de sovagxa aktivigxo de la merkato kaj rigora konkurenca batalo. Oni strebis nur al la plej rapida transformo. La ekonomiaj sxangxoj ne havis suficxan institucian kaj legxan kadron. La tuta procedo perdis reguligitan karakteron, alportis grandan ekonomian malekvilibron kaj sociajn sekvojn. El tio originas la historio de la cxehxa specifajxo « tunelado» (granda dissxtelado de etaj investantoj kaj sxparantoj fare de proprietuloj aux pintaj estroj de proprietpartoj). La rapida liberaligo elvokis altan inflacion. Tio kauxzis, ke kreditoj estis tro multekostaj kaj financaj rimedoj por entreprenoj tre limigitaj. Malfermo de la interna merkato por importo limigis la amplekson de la enlanda postulado kaj la rendimenton de la enlanda produktado de konsumvaroj kaj nutrajxoj. Ankaux la disfalo de Cxehxoslovakio negative influis la situacion. Privatigado kiel nur sxangxo de proprieteco ne povis alporti kreskon de efektiveco. Okazis nur havajxrenverso sen determino de la strategia funkcio de la sxtato, plurismo de proprietoformoj, legxa protekto kaj kontrolo de la tuta procedo. Investaj fondusoj acxetis proprietpartojn sen konkreta imago pri la estonto de la akirita entrepreno. Problemaj privatigaj kreditoj malstrukturis la bankan sistemon. Montrigxis, ke kriterio de la privatiga procedo devis esti efektiva plenumo de proprietorajtoj, kio alportus restrukturadon kaj sanigon de entreprenoj anstataux de ilia senbrida disvendigxado je ofte tre malaltaj prezoj. Lerni el pasinteco Multaj eksterlandaj ekonomikistoj prijugxas la trapason de la transformoj en meza kaj orienta Euxropo negative. Ili atentigas, ke kreskas en la landoj de la estinta sovetia bloko la kvanto de homoj sub la limo de malricxeco. La evoluo en Cxehxio ne kondukis al la dezirata plibonigxo de la ekonomia strukturo. Plibonigxo de iuj indicoj (ekologiaj sekvoj, konsumo de energio) estigxis en konekso kun la ekonomia stagnado. Tuta vico da perspektivaj brancxoj malaperis. Malkresko de okupateco estas sekvo de tiuj spontaneaj strukturaj sxangxoj. Al tiu ekonomia strukturo ankaux mankas ligo kun la ekonomia evoluo en eksterlando. Nun staras la demando kiel korekti la erarojn de antauxaj registaroj. La kadron por apliko de ekonomiaj iloj devus en struktura politiko krei sxtataj celaj programoj. Komenci laboron en tiuj strategiaj programoj devus centraj organoj, ekzemple ministrejoj. Ankaux aro da okcidenteuxropaj landoj uzas metodojn de strategia direktado. Sen ili ne estos eble elteni la sencxese pli grandan konkurencon. Tio estas tasko de la nuna cxehxa registaro. Cxu la homaro lernis pensi per la lingvo? La anatomie modernaj homoj ekzistas de antaux 120.000-150.000 jaroj. Ili ekestis en Afriko, same kiel cxiuj antauxaj homospecioj. De tie ili disvastigxis sur Euxropon, Azion kaj Auxstralion. En la « Proksima Oriento» , precipe en Israelo kaj Libano, la plej fruaj trovejoj agxas preskaux 100.000 jarojn, en suda Euxropo kaj centra Azio cx. 40.000 jarojn. Nordaj Euxropo, Azio kaj Ameriko tiam estis kovritaj de glacio. En tiuj regionoj tiam jam de pli ol 100.000 jaroj vivis neandertaluloj. Ili estas klare distingeblaj anatomie de siaj pli modernaj parencoj, sed dum la unua tempo ne estis granda diferenco en kulturo kaj tehxnologio. Eksporto nur al Okcidento Du trionoj de la pola eksporto konsistas el varoj kaj servoj por la Euxropa Unio (EU). El ciferoj de GUS, la cxefa pola statistika oficejo, videblas ke Pollando ne havas alian notindan vendomerkaton. De multaj jaroj la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita. Dum la unua duono de la jaro 2002 Pollando importis je tri miliardoj da euxroj pli ol gxi eksportis. Tamen la pola eksporto kreskas pli rapide ol la importo. Ecx pli gravas ke la importoj el EU estas, krom konsumvaroj, duonproduktoj kaj tehxnologioj ege necesaj por la disvolvo de la pola ekonomio. La periodo de inundo de la pola merkato per varoj de malalta kvalito estas jam pasinta. Dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon. Plia plibonigo dependas de la investadoj flanke de EU en Pollando. En tiu kampo la situacio dum la lastaj monatoj de 2002 tre malplibonigxis, cxefe pro politikaj decidoj de la registaro de la cxefministro Leszek Miller, kiuj sxajnas bremsi la privatigadon en la pola ekonomio. Ekspansio de EU al la pola merkato ne cxiam ligigxas kun konkurado kontraux la pola entreprenistaro. Iuj varoj, ekzemple vinoj kaj fruktoj, ne estas produktataj en Pollando kaj oni estas devigata ilin importi. Kontrauxe, timiga estas la falo de vendoj de auxtomobiloj produktataj en Pollando, cxar la falo de vendoj de auxtomobiloj importitaj estas malpli alta. Gxis la fino de 2002 la deficito en la komerco kun EU devos malgrandigxi, cxefe danke al la kresko de euxro kompare kun pola zloto. Ankaux plivigligxo de la EU-ekonomio apogos la polan eksporton. Aliflanke, en la agrokultura merkato la situacio malplibonigxos, cxar Rusio, la tradicia importanto de greno, nun estas memsuficxa. La nunaj cirkonstancoj estas senprecedencaj, cxar en Pollando en la jaro 2002 la inflacio estas malpli alta ol en EU, kaj estas sxanco ke la prezoj de polaj produktoj kreskos malpli rapide ol de tiuj el okcident-euxropaj landoj. Kun samtempa falo de zloto kontraux euxro, tio signife plibonigus la polan konkurenckapablon. Usono inter Irano kaj Irako Meze de februaro 2003, dum cxie oni parolis pri la kreskanta premo sur Irakon, la kreskanta risko de nova militado en Mez-Oriento, la kreskanta rezisto kontraux la usonaj militpreparoj (« pli ol ses milionoj da protestantoj tra la tuta mondo en unu sama sabato -L estas ironie, ke Hitler neniigis gxuste tiom da judoj» , televide komentis usona ministro, kiu verdiktis, ke « kompreneble tiel gravajn aferojn kiel militado aux ne oni ne povas dependigi de kelkaj surstrataj manifestacioj» ), komencigxis en Hago cxe la Internacia Kortumo proceso de Irano kontraux Usono. Irano postulas, ke Usono pagu la neniigon de tri petrolproduktaj platformoj en la Persa Golfo en 1987 kaj 1988. Usono sin defendas, asertante, ke tiuj atakoj okazis nur sindefende kontraux iranaj atakoj al usonaj sxipoj. Ironio La ironio de la historio estas, ke gxuste meze de la nuna ampleksa usona militado tiuregione -R nun kontraux Irako de Sadam Husajn -L cxi tiu proceso en Hago reirigas nian atenton al militado samregiona antaux nur kelkaj jaroj, kiam Usono forte subtenis la saman Sadamon de la sama Irako cxe lia atako kontraux Irano. Laux Irano, Usono ecx liveris la hxemiajn kaj biologiajn armilojn, per kiuj Irako tiutempe povis batali. La tiaman situacion interalie kauxzis la fakto, ke en 1979 Usono perdis sian cxefan aliancanon, la sxahon de Irano. Ajatolo Komejni transprenis la estrecon kaj jam en 1982 iranaj trupoj survojis al Bagdado en Irako. La tiama usona prezidanto Reagan pere de sia sendito Rumsfeld (jes ja, la sama!) reestablis diplomatiajn ligojn kun Irako por kontrauxpezi la kreskantan forton de Irano. La historion ni konas. Sed kiu lernas el la historio? Komputistoj kaj usonaj entreprenoj Pro urgxa bezono de komputil-programistoj, multaj usonaj kompanioj eksercxis specialistojn en aliaj landoj, precipe en tiuj, kie la averagxa salajro estas draste malpli alta ol en Nord-Ameriko. La usona legxaro permesas venigi homojn de « deficitaj profesioj» . Ili ricevas labor- kaj restad-permeson. Unu el la popularaj rekrutejoj estas Rusio, kies komputistoj jam delonge gxuas imponan reputacion. Ekssovetio sxajnas inundita de superprogramistoj, kiuj ofte ne povas apliki siajn sciojn hejmlande pro stagnanta ekonomio. El la brilaj kaj ambiciaj profesiuloj, kiuj ankoraux ne forveturis, multajn dungas alilandaj entreprenoj enlande. Ekzemple Sun Microsystems Inc.[ san majkrosistemz] malfermis filion en Moskvo, dungante dekojn da tieaj programistoj, kiuj scipovas programlingvojn kiel Cobol, Fortran, Pascal, Java. Pensi pri UN De la 21a gxis la 24a de oktobro 1997 sesiis en Havano la internacia seminario « Pensi pri UN ekde Latinameriko kaj Karibio» , kunorganizite de Kuba Asocio de UN kaj Ekonomika Sistemo Latinamerika (SELA). Partoprenis reprezentantoj de la du organizajxoj kaj fakuloj el Latinameriko, Hispanio, Usono kaj Britio. La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Roberto Robaina alvokis la partoprenantojn dum la inauxguro « defendi la regionajn interesojn kaj brave alfronti la respondecon auxdigi la opinion de la regionaj landoj kiam prenendas gravaj decidoj» . Dum la ferma sesio, la kuba parlamentestro Ricardo Alarcón, eksambasadoro de Kubo cxe UN, emfazis la bezonon vere demokratiigi tiun organizajxon kaj ties sekurecan konsilantaron. Li alvokis je komuna strebo plenumigi la fundamentan principon de la UN-cxarto pri suverena egaleco de la sxtatoj, cxar malgraux novaj riskoj kaj defioj ekzistas eblecoj demokratiigi la internaciajn rilatojn, kaj nur tiel oni povos efektive progresi en la celoj de tiu organizajxo kaj eviti novajn konfliktojn. La profeta kurso Zandero vivis en Svisujo, kie li posedis tre imponan multcxambran domon. Gxi situis sur kruteta deklivo supervide de vilagxo cxe la sudpinta bordo de Lago Lemana. Rekte kontrauxe trans la klara akvo videbligxis la fama konferenca urbo Gxenevo. Cxirkaux Zandero logxis nur finance tre bonstataj homoj -R entreprenistoj, borsistoj, financkonsilistoj, bankistoj. Interalie famaj aktoroj el la filma mondo najbaris. Nur cent metrojn de lia nagxbaseno limis la grundo de Petro Ustinovo kaj ne treege fore iam logxis la intertempe mortinta Karlcxjo Cxaplino. Zandero okupigxis tamen nek pri financo, nek pri filmo. Li estis trejnisto de religiuloj pri direktoriko laux bibliaj principoj. Aldone al lia paletro apartenis la instruado pri superpova pregxado, mirakla sanigo kaj profetado. Kontraux po 2000 euxroj por cxiu kursano plus cxiuj vojagxkostoj li pretis flugi ien mondvaste por trejni junajn fervorulojn pri tiuj aferoj kaj verdire lia kalendaro estis suficxe rendevusxtopita. Sola kondicxo por lia vizito estis plensuma antauxpago, mendita gastigo en minimume tristela hotelo kaj klaso kun almenaux kvin kursanoj. La kurso mem dauxris tutan semajnon, de lundo gxis vendredo, kaj regis granda postulemo pri liaj kursoj -L kaj en Usono, kaj en la industrisxtatoj de Euxropo. Nu, eble Zandero ne estis la plej kostosxpara trejnisto de homoj ambiciaj pri profetigxo kaj efektive li suficxe publike transformis profetojn en profitojn. Sed ekde kiam li estis sukcesinta lancxi sian libron pri Kristana entreprenestrado en pluraj Evangelikaj libroservoj, lia allogo en tiuj rondoj estis konsiderinde kreskinta. Vere sensacie estis tamen, ke ekde cxirkaux jaro liaj kursoj enhavis elementon, kiu cxie mankegis en la kursoj de liaj konkurencantoj. Nur Zandero regule pruvis al la kursanoj, unue ke superpova pregxado bone kaj tuj funkcias, kaj, due ke mirakla sanigo estas ne nur por li ebla, sed ankaux por cxiuj liaj kursanoj, kondicxe ke ili suficxe klopodu pri tio. Jen tre instiga kaj vere grandioza sukceso por liaj lernantoj pri tiuj misterplenaj fakoj. Nur pri la profetajxoj li ankoraux ne povis liveri vere konvinkan pruvon. Sed tio ne tre gxenis, cxar Zandero, sportista, iomete magra, cxiam neformale tamen tre altkvalite kaj lauxmode vestita brunbarba kvardekjaragxulo -R aspekta mikso inter konsilisto pri geedzaj problemoj kaj banka direktisto -L cxiam zorgis pri tio, ke liaj profetajxoj celu suficxe estonten kaj pro tio ne estos tre baldaux kontroleblaj. Intertempe cxiuj predikistoj, misiistoj kaj kvestistoj en la Evangelika movado bone konis lian nomon. Malpli bone oni konis liajn kurse elmontritajn pruvojn. Aliflanke, ne estis iu dubo pri tiuj, cxar cxiuj ekskursanoj jxuris je mil biblioj, ke iliaj lernitajxoj dum la kurso tuj kaj ege videble funkciis. Tamen oni ne rajtis paroli pri tio, cxar Zandero devigis cxiujn silenti pri siaj valoraj sekretoj. Laux liaj suficxe urgxe vocxitaj vortoj estis tiel, ke se iu malsekretos pri la vere frapa kursa rezulto -R nome la praktika apliko de superpova pregxado kun demonstracio de mirakla sanigo, cxio fare de la kursanoj mem -L tiu perfidulo perdos siajn de li instruitajn novajn povojn. Do pro tio oni ne babilu pri tiuj cxi sanktajxoj. Evidente, perdi siajn povojn neniu volis -R ne lastmotive pro la prezo akiri ilin. Sekve Zandero estis tre sukceshava komercisto kaj pro tio povis lauxe lukse rezidi sur la bordo de Svisa lago. Kiel ofte, li atente auxskultis cxetelefone, notblokon enmane: « Ankaux fratino Sandra estas, kiel cxiuj aliuloj, ankoraux ne tridekjaragxa. Jen ja juna skipo. Nu, sxi sukcesis prokrasti sian ferian skiadon, tiel ke sxi povos partopreni. Sciu, ne fore de tie cxi, estas cxi-vintre bona skiado.» « Bone, frato Frederiko. Kiel vi diris, aldonigxu nun unu kursano -L fratino Sandra, la dua datumklavistino cxe vi. Do mi ripetu la liston. Do jen frato Bodo, la transportestro, fratino Helena, la alia klavistino, fratino Ingrida, via sekretariino, frato Karlo, la komputilestro, frato Micxjo, el Rusujo, via filino Karolina, plus la tri personoj el la hxoro, el kiuj unu devos malcxeesti lunde. Kaj memkompreneble vi mem, estimata frato Frederiko. Do jen dek personoj. Nu, mi donos al vi rabaton: vi pagu nur por naux personoj, jen 18000 euxroj. Tiujn mi petas spezi al la konto piede de mia anoncilo.» Cxe la alia fino de la lineo parolis tre sxika kvindekjarulo en blanka kompleto -R iomete laux la modo de la freneza sekto de specifa fratino Gabriela, kiu jxus staris antaux tre cxi-monda jugxistaro, akuzita pri frauxdo de la impostejo pro ne deklaritaj vendoj de sankta sanigpova akvo -L fakte rekte el sxia akvokrano. Sed sxian akvon la tre pia katolike edukita prokuroro el Bavarujo tute ne kritikis. Li celis nur alporti al la sxtata kaso la impostojn kalkulitajn baze de la vendoj de la senefika akvo. Tre felicxe fratino Gabriela fare de spontane spertita Dia rivelo -R sxi estis ja laux propra eldiro « la vocxo de Jezuo Kristo» -L estis instruita anonci sin kulpa, pro kio sxia cxi-monda monpuno eble malgrandigxu. Same blankvesta Frederiko Tureko, eksa vendisto de asekuroj, estis nun la misiestro kaj cxefo de unu el la multaj kvestejoj en Germanujo. Li estis lerninta sian novan fakon en mondvaste tre konata Usona misiejo, kiu jam prikvestis gigantajn monsumojn en Euxropo. En tiu organizajxo frato Frederiko sukcesis tre krute karierumi kaj dum nur du jaroj progresis gxis la posteno de sekciestro por la Germanlingvaj landoj. Iun matenon Dio rivelis al li, ke li nepre sxtelu cxiujn adresojn de la donacantoj el la komputila centrejo. Tiun Dian ordonon li malfruvespere, kiam li estis tute sola en la misiejo kaj kun adekvata preteksto por tio, ke oni ne jam malsxaltu la komputilojn, sekrete realigis. Poste li tuj maldungigis sin kaj fondis propran misiejon. Post tri jaroj, danke al la kunportitaj 50.000 adresoj de la plej naivaj donacemuloj de la tuta respubliko, li antauxjare, do nur tri jarojn post lia sendependigxo, enkvestis 4 milionojn da euxroj -R lauxreklame por acxeti bibliojn en tiam ankoraux ekzistanta komunisma Sovetio. Cxiuokaze, nun, konscie pri la fakto, ke nur 800 biblioj reale liverigxis en la Regnon de Malbono, li fronte al la vortoj de frato Gido -L jen la discxipla nomo de s-ro Zandero -R komencis dubi. Li iel maltrankviligxis pro la proponita rabato, cxar li timeme demandis: « Sed la superpova pregxado vere centelcente funkcios kaj ankaux la demonstracio pri sanigo, cxu? Vi garantiu pri tio, kaj, ke ni ja ricevu la kompletan kurson!» « Jes, jes. Temas pri mia plena kurso, per kiu mi kondukas cxiun kredantan infanon de Jesuo al superpova pregxado. El tio ja rekte sekvas la povo pri mantusxa sanigo kaj plenumigxanta profetado. Cxiu kredanto kapablas pri tio -L post suficxe faka instruado kaj speciala inico. La tuta metodo bazigxas sur miaj dumvivaj esploroj pri la gxusta interpretado de kelkaj misteroj el la Malnova Testamento. Cetere, cxu vi jam legis mian novan libron pri tio?» « Umm, huu,... ne. Nur vian Direktado de entreprenoj laux bibliaj principoj mi legis.» « Tute ne gxenas, kara frato. Mi alportos por cxiu kursano ekzempleron. Sed evidente tiujn vi pagu ekstre, cxu?» « En ordo. Mi transportigos vin de la Frankfurta flughaveno. Poste estos duhora veturado gxis Marburgo, kie trovigxas nia misiejo. Do gxis nia ekvido. Dio benu vin.» « Nia Sinjoro gardu vin.» Klakis kaj la lineo estis silenta. La planita profeta kurso estis granda sensacio por la junaj subsalajritaj dungitoj de la misiejo. Cxiuj lauxpove preparis sin per fervora pregxado kaj vespera legado de la biblio. Frederiko estis instiginta cxiujn misianojn optimume antauxstudi por la kurso. Li ne hontu pro ies biblia nescio. En lia malgranda misia mondo -R enklavo tre for de cxiu ajn realo -L lia cxiu vorto estis sankta legxo. Rezulte Sandra kaj Helena nun komune genuigxis por pregxi cxiun tagmangxan pauxzon -R okupo iom divergxanta de ilia normala cxiutaga kutimo veturi en la urbon -L la misiejo fakte estis du kilometrojn ekster Marburgo -R por acxeti trancxojn de torto kaj fritkukojn. Normalokaze jxauxdo estis la oficiala tutdungitara pregxa tago. Cxiun jxauxdan matenon cxiuj dungitoj devis kunveni por speco de rito, kiun frato Frederiko okazigis. En tiuj kunvenoj li longege kaj tre basvocxe predikis. Cxar li tre volonte auxskultis sin mem, tiuj cxi diservoj kutimis seninterrompe gxisdauxri la tagmangxan pauxzon. Dum tiu pregxa kaj predika aktivado oni simple malsxaltis cxiujn telefonojn, por tio, ke ne estu iuj gxenoj. Pro la venonta profeta kurso nun cxiu tago igxis pregxtago. Sekve neniu el la fervoraj misianoj plu okupigxis pri la telefono. Felicxe por la gxenerala organizada fluo kaj trakto de komercaj aferoj du dungitoj de programada firmao laboris en la misiejo. Tiuj -L tute ne kristanaj junaj viroj, cxirkaux tridekjaragxaj -R okupigxis pri novaj komputilaj programoj por la amasdissendo de kvestalvokoj kaj la pli rapida kontado de la ricevitaj monsumoj. Normalokaze ili laboris tre silente antaux kvar ekranoj en la komputilejo. Programistoj estas tre adaptigxemaj homoj. Tiaj ili devas esti, cxar ili ekkomprenu sen iu ajn speciala brancxa edukado la laborfluon de tre divergxantaj entreprenoj agantaj en neniel interrilatantaj laborterenoj. Tiel okazis, ke post tuta jaro da laborado cxeloke tiuj du spritaj nekredantoj cxiun pregxmatenon provizore traktis la telefonalvokojn de la plene frenezaj donacantoj kaj la ecx pli frenezaj spiritaj kaj komercaj partneroj de la misiejo, celantajn la vere jam puninde frenezajn membrojn de la misiejo. Intertempe la helpema duo kapablas perfekte trakti tiajn alvokojn. Cxe tio ili taskkonforme kamuflis sin per la nomoj « frato» Petro kaj « frato» Danjelo. Ilia sukceso cxe tiu nekutima okupo estis tia, ke nur unu el dek alvokoj devis atendi la finpregxadon de auxtenta misiano por trovi sian solvon. Pro tio oni petis ilin dum la profeta kurso, kaj jam antauxe, tuttage dejxori cxe la telefonoj. La misiestro Frederiko estis tute kontenta pri tiu arangxo kaj maldomagxis la 500 euxrojn, kiujn li cxiutage pagis po programisto kaj kiuj nun ne plu fluis en la novan programon sed en telefonadon. Por li, jen simple speco de nerekta investo en superpova pregxado. Frato Frederiko estis granda kredanto pri pregxado. Do se io malgxuste funkciis en la misiejo aux se pro iu maltrafa reklamado la fluo de mono iel sxtopigxis, li kutimis tuj kunvoki sian sekvantaron por komune tre lauxte kaj fervore pregxi pri rea plibonigxo de la situacio. Lia pregxemo etendigxis ecx al tehxnikaj aferoj. Tiel kiam la du programistoj raportis, ke la projekto prokrastigxos nur pro tio, ke la plurfaza retrorulo de la Informiksa datumbanko lauxsxajne ne cxiam gxuste funkcias, frato Frederiko, malgraux la evidenta enigmeco de tiu sciigo, tuj pregxigis sian skipon pri baldaux riparita retrorulo. Laux lia logiko por tio neniel necesis, ke la pregxantoj sciu ion pri tiuj strangajxoj. Plene suficxis, ke Dio scios tion. Fakte Dio dankis lian fidon per tio, ke la firmao Informikso tuj liveris « sencimigitan» , do riparitan version de sia pekinta produkto. Intertempe la programistoj vivis en perfekta simbiozo kun la misianoj. Ili komencis jam ecx memstare decidi pri diversaj cxetelefonaj demandoj -L « Jes, presu cxi-monate 100.000 ekzemplerojn de Kristanoj en marsxo» , « Ne, refaru la kovrilon» , « Jes, tio estas en ordo, sed mi petas uzi alian tiparon por la subtitolo Frato Frederiko vizitas orfejon en Ukrainio» , « Nepre alsendu la adresbendon gxis postmorgaux, frato Alfredo» , « Ne, kara fratino je Jesuo, vi ja plu rajtas mendi. En nia libroservo la titolo Sciencaj pruvoj pri la ekzisto de Dio tute ne estas elcxerpita» , « En la presprovajxo estas mistajpo cxe la biblia verso piede de la lasta pagxo» . Ofte estis gxuste tiuj cxi programistaj agoj kaj decidoj, kiuj dum la pasinta jaro tiom sukcesigis la misiejon. Evidente Frederiko estis konvinkita, ke temis pri la efiko de la komuna jxauxda pregxado. Pro tio li estis konkludinta, ke se komuna normala pregxado jam tiom bone efikis, do komuna superpova pregxado devos ja multoble efiki. Li revis jam ne plu pri monfluo de bagatelaj 4 milionoj da euxroj, sed pri monfluo de 100 milionoj da euxroj kiel cxe la granda « Diakonia Fondajxo» . Pro tio Zandero venu kaj instruu cxiujn pri superpova pregxado. Aldone li mem suferis iam kaj iam de tinito, tre gxena fajfetado en lia maldekstra orelo. Eble oni povos per la kombino de komuna superpova pregxado kaj plurpersona mirakliga mantusxo kuraci tion. Kaj la komputilestro, frato Karlo, jam junule, longe antaux la fondado de la misiejo, iam estis suferinta de leuxkemio. Post plurjara hxemia terapio li estis lauxdire resanigxinta, sed estis principe cxiam dangxero de remalsanigxo. Specifan lundon alvenis la profetotrejnisto Gido Zandero. Post mallonga bonvenigo Frederiko decidis montri al li cxiujn cxambrojn de la misiejo. Al tiuj apartenis memkompreneble ankaux la komputila centrejo kun la efektive tute nova komputilego. Do Frederiko kun sia sekretariino kondukis la gaston tien. La du programistoj ne tuj rimarkis, ke oni eniris la cxambron. Ambaux komune sercxis pri stranga fenomeno cxe la kontada inversigo de alkontigajxo okaze de nemona donaco. Sxajne temis pri la ioma eraro de la damninda datumbanko, pri kiu ili ne respondecis. Eble Frederiko denove pregxu. Frederiko kondukis sian gaston en la cxambron. « Jen frato Karlo, la estro de la komputiloj,» anoncis Frederiko. Karlo, kiu rigardis trans la sxultrojn de la programistoj al la sama mistifikanta ekrano, murmuris ion nekompreneblan. « La komputilego estas tute nova,» fiere rakontis Frederiko, « temas pri Uniksa sistemo. Pli bona komputilo ne ekzistas kaj ni esperas tre multe de gxi por nia Diserva laborado. Ni ricevas tute novan programon por gxi. Cxio cxi ege kostas.» Intertempe la alparolita komputilestro kaj la du programistoj ekstaris kaj turnis sin al la direkto de la vizitantoj. « Kaj jen frat... sinjoro...» -R Frederiko haltis pro embaraso. Evidente tute ne temis pri fratoj. Fakte frato Petro estis inferon meritanta ateisto. Same pri Danjelo. Sed aliflanke Frederiko simple ne plu kapablas memori la familiajn nomojn de la du programistoj por adekvate nefratigi ilin. Gxuste kiam lia fidela sekretariino, Ingrida, volis helpi lin, li klopodis denove per cxiosolva gambito. Oni simple rezignu pri la fratigo. « Jen Petro kaj Danjelo, la du programistoj, kiuj ebligas cxiujn cxi komputilajn mirindajxojn por ni. Mi komprenas vere nenion pri komputiloj, kaj por mi cxio cxi cxiam restos enigmo.» « Saluton,» afable diris Petro, la pli parolema el la du. Lia kolego Danjelo mallauxte ehxis lian saluton. Dume la senfratigita Petro cerbumis pri tio, cxu li prefere adresu la jam de monato suficxe pompe anoncitan profetotrejniston per « frato Gido» aux per « s-ro Zandero» . « Saluton» , respondis frato Gido. Instinkte li sentis grandan dangxeron radiantan de tiuj du programistoj. « Sed ili ne partoprenos la kurson, cxu?» li iomete mallerte aldonis. « Ne, ne,» respondis la misiestro, « sed ili dejxoros la tutan semajnon cxe la telefono. Fakte sen ilia afabla helpo, ni ne povus okazigi tutsemajnan seminarion kun cxeesto de la tuta misieja skipo, frato Gido.» Petro intertempe decidis alparoli Zanderon per « frato Gido» , kaj post horkvarona demonstracio pri komputiloj kaj la avantagxoj de la nova programaro la karavano kontente preterpasis por viziti la transportan sekcion etagxon pli malsupre. Novdate oni kvestis ne nur por acxeti bibliojn, sed ankaux por financi nutrajxtransportojn por malsatmortantoj en Afriko. Dum la profeta kurso Petro kaj Danjelo plene rezignis pri plia programado. Unue la telefono sencxese sonoris. Due la posta diskuto pri la telefone spertitaj amuzajxoj tiom ridigis la programistojn, ke simple ne plu eblis serioze okupigxi pri io ajn. Aldone el la cxambro, kie la profeta kurso okazis, sxvebis alterne cxantoj kaj kantoj. Se la himnoj iel pauxzis, auxdigxis ne plene kompreneblaj alvokoj kun postaj lauxtaj krioj de « Haleluja!» . Nur posttagmeze cxio iomete pli trankviligxis. Ne estis tiom da telefonajxoj kaj en la profeta kurso oni estis lauxsxajne laciginta sin per la haleluja-ado. Supozeble jen posttagmeze Zandero malkasxis siajn sekretojn. Kelkajn fojojn la du programistoj subauxskultis la kurson rekte antaux la pordo de la cxambro -L orele cxeporde. Sed tio, kion ili auxdis, estis tiom konfuza, ke gxi rezistis cxiuspecan sanmensan priskribon. Poste ili inter la diversaj traktataj telefonajxoj multe diskutis pri la frenezeco de la kursa enhavo. Cxiun vesperon Petro intervjuis la partoprenintan Karlon pri la lernitajxoj. Tiu tamen ne konfidencis ion ajn. Evidente li estis ricevinta rigoran ordonon silenti pri cxiuj okazajxoj en la kurso -R kaj tre specife silenti pri tiuj al la du programistoj. Same statis cxe cxiuj aliaj kursanoj. Nur unu afero klarigxis. La kulmino de la kurso okazu la lastan tagon, vendredon. Tiu silento estis iomete escepta situacio. Normalokaze la komputilestro multe diskutis kun Petro kaj Danjelo. Ekzemple pri Darvinismo. Aux pri la lauxvorteco de la bibliaj historioj. Entute pri kredo kaj nekredo. Iam kaj iam Karlo grumblis pri la plej novaj kapricoj de sia cxefo, Frederiko. Ekzemple, ke li volis gajni proceson kontraux la urba konstrupermesa oficejo per pregxado, kvankam lia advokato konsilis al li tuj klopodi pri eksterprocesa interkonsento. Aux pri tio, ke Frederiko neniam ajn sciigxu, ke specifa programeto en la Uniksa operaciumo de la nova komputilo nomigxas « demon» . Se Frederiko vere iam malkovros pri tio, Karlo jxuris, ke jen la fino de cxiuspeca komputilado en la misiejo. Frato Frederiko jxetos la tutan aparataron tra la fenestro sur la unu etagxon pli malaltan korton. Poste li tute persone forpelos cxiujn pliajn demonojn el la komputila centrejo -L inklude Petron kaj Danjelon. Fakte la forpelado de diabloj estis la ne plu tute sekreta hobio de la misiestro Frederiko kaj li entuziasme kolektis cxiuspecajn raportojn pri tiajxoj. Aldone li korespondis kun du profesiaj malsorcxistoj kaj jam taksis sin spertulo pri elpelado de demonoj. Li avide atendis sian unuan kazon kun auxtenta sorcxito. Pri tio plej bone sciis lia sekretema sekretariino Ingrida. Iam Petro demandis al sxi, cxu sxi vere kredas, ke jen malantaux la granda kasxtanujo sur la korto vespere kasxigxas malgranda diableto. Estis ja vintro kaj la noktoj estis suficxe malhelaj. Sxi tuj ofendigxis kaj kolere fiksrigardis lin. Sxian fiksrigardon tre substrekis sxiaj grandaj iomete bufece sxvelaj okuloj. Sandra, la datumtajpistino, tre bela virino kun iomete slavaj trajtoj kaj longaj nigregaj haroj, cxiam rave kaj tute ne misiistine vestita, fronte al la sama demando pli lerte elturnigxis. Sxi deklamis, ke sxi jam principe ne tiom okupigxas pri diabloj. Sxi kredas je la bono kaj je la malbono. Punkto. Sandra estis entute lerta. Jam dum jaroj sxi sukcesis kasxi sian lesbaninecon antaux aliaj misianoj. Nur la du programistoj estis rimarkintaj sxian sekreton baze de pluraj epizodoj, interalie okaze de sxiaj sopiraj rigardoj al iomete maskleca kelnerino dum granda festeno en restoracio je la kostoj de ilia programada firmao. Verdire Sandra estis iomete frivola kaj gxuste pro sia samseksa inklino sxi povis tute sengxene sxerci kaj sxajnamindumi kun viroj. Aldone sxi ne tiom rapide ofendigxis. Kontraste, Ingrida estis iomete tro serioza. Kaj la piega filino de la misiestro, Karolina, estis tute ne sxerce alparolebla. Eble pro sxia eksterordinara malbelo. Kun Bodo, la transportestro, ne eblis sxerci aux diskuti. Li estis simple tro stulta. Ekde merkredo la du programistoj ne plu tiom interesigxis pri la teretagxa profeta kurso. Estis tro strecxe cxiam subauxskulti rekte antaux la pordo kaj cxe tiu impertinentajxo ecx riski malkovron. Aparte de tio la sencxesa haleluja-ado jam komencis tedi. Nur pri la kulmino de la tuto ili plu iomete sciemis. Onidire estos iuj pruvoj pri la vero de la tuta afero. Sed cxu iu konfidencos pri tiu cxi zelota zenito al ili? Danjelo opiniis, ke certe ne, cxar de cxiuj kursanoj la lipoj restis gxis tiam plene sigelitaj. Same ne sukcesis iel envolvi Zanderon mem en iujn interesajn debatojn dum la kursaj pauxzoj. Vendrede cxio sxangxigxis. Matenkomence la jam kutimaj sonoj de fervora komuna pregxado, instigaj instruistaj alvokoj kaj komunumaj haleluja-krioj sxvebis tra la aero de la sxtuparo kaj koridoroj al la relative fora komputila centrejo. Tiun vendredon la telefonoj nekutime malviglis. Ne estis multe por fari rilate la gxeneralan movtenon de la misiaj eksteraj aferoj. Pro tio Danjelo, la iomete pli juna el la programistoj, sidis sur la fenestrotabulo kun arkigitaj kruroj kaj, tedite, gapis al la malsupra malplena negxkovrita korto. Jen la parkumejo de la misiejo. Kiel cxiam staris kortrande deko da auxtoj. Gxuste en tiu cxi momento alvenis nova auxto. Sed gxi ne apartenis al iu konato. Post jaro da cxeesto en la misiejo, Danjelo fakte rekonis cxiujn auxtojn de cxiuj kunlaborantoj, liverantoj kaj oftaj gastoj. Sed jen tute nova nekonata auxto, flavete blanka « Opel Ascona» . Iel Danjelo konvinkigxis, ke temas pri luita auxto -R sen precize scii la bazon de sia suspekto. Ambaux programistoj ofte devis post interurba flugo lui auxton cxeloke por atingi vokintan klienton. Eble pro tio Danjelo iel auxtomate ekkonis gxian luitecon, kvankam iu emblemo pri la lufirmao ne estis malkovrebla de supre tra la komputileja fenestro. Cxiuokaze, el luauxtoj kutime elauxtigxas sur firmaa parkumejo -L la misiejo estis laux lia takso speco de firmao, kvankam jure temis pri neprofitcela organizajxo -R specifa speco de persono -L preskaux cxiam bone vestita kaj entute finance bonstata. Tipe jen tehxnikisto, programisto, aux vendisto pri iu kosta oficeja tehxnikajxo. Aux eble ekonomia konsilisto aux kontrolisto. El tiu auxto elauxtigxis tamen tre magra dudekjaragxulo en tre eluzite aspektantaj vestoj. Malgraux la ekstera malvarmo al li mankis mantelo. Li portis nur grizan someran jakon kaj gxinzon. La nekonato aspektis entute iel bedauxrinda. Li sxlosis la auxton, rigardis al sia brakhorlogxo kaj senhaste transiris la korton gxis la angulo de la konstruajxo rekte sub la fenestro. Tie li ekstaris, sercxis iomete en sia jaka posxo, enbusxigis cigaredon kaj ekbruligis gxin. Tiun li gxue fumis, starante rekte cxe la murangulo. Danjelo iomete sxangxis sian sidpozicion sur la fenestrotabulo por pli bone studi lin. Jen strangulo. Veste li aspektis ege malricxe, sed poze, ire kaj auxte li impresis iel eleganta. Regis nedifinebla tensio inter liaj vestoj kaj lia cetero. La stranga vizitanto rerigardis sian horlogxon, fingrolerte pafis la nur duone fumitan cigaredon teren kaj piedplatigis gxin sur la unua sxtupo de sxtuparo, kiu kondukis plu cxirkaux la angulon de la konstruajxo al la precipa enirejo. Tiam li alprenis tute novan korpan tenigxon -R fakte maltenigxon. Nome tiun de paralizulo, kiu apenaux plu kapablas marsxi. Vere kompatindege lamante, li trenis sian apenaux plu funkciantan korpon la sxtuparon supren kaj per evidente senhoma volego sukcesis malrapide kaj tre sxanceligxe pluiri cxirkaux la angulon. Danjelo ekkriis pro surprizo. Vigle gestante al sia kolego, li rapidis al la alia fenestro por rigardi la dauxrigon de la spektaklo. La lamegulo nun jxus atingis duan sxtuparon rekte antaux la precipa enirejo. Ambaux programistoj kun granda ekintereso rigardis, kiel tiu cxi sortbatita lamegulo kuragxe okupigxis pri tio, kiel li iel venku la ok sxtupojn rekte antaux la pordo, spite al siaj apenaux stireblaj korpmembroj kaj tremegantaj manoj fine de plene torditaj brakoj. Petro decidis, ke la vizitanto devis disponi pri ostoj el kauxcxuko por tiom tordi sin. Cxiuokaze, la povrulo nun perfekte elmontris, kiel malfacile estas premi la butonon de la elektra pordsonorilo, se oni havas korpon tiom ruinigita de kruela malsano aux tragedia misnasko. Fine, post la sesa kuragxa klopodo, li tamen sukcesis premi la butonon. Sonoris. Petro kaj Danjelo kuris el la cxambro por kasxe rigardi malsupren tra la sxtuparejo, kiu spiralis cxirkaux meza malplena spaco. Ili vidis, kiel la aliokaze tiom sobra Ingrida venis el la kurscxambro kaj tute ekscitite bonvenigis la torditon per la vortoj -L « Ho, Dio mem sendas vin al ni. Danku al Dio! Danku al Dio! Ho, Sinjoro!» Ne estis tute klare, cxu la « sinjoro» estis la cxeesta tordito aux la malcxeesta Cxiela Patro. La lamegulo tamen ne respondis. Li nur gruntis. Evidentigxis, ke parto de lia simptomaro estis ankaux la malkapablo pri normala homa komunikado. Li apenaux povis paroli. Kun granda peno li lamis de la enirejo tra la koridoro gxis la pordo de la kursa cxambro. Cxe tio Ingrida klopodis lauxpove apogi lin, fakte cirkle kaj de cxiam novaj minacantaj faldirektoj. Sxi jam ploris pro kompato pri la terura stato de la juna viro. Ambaux malaperis en la kursan cxambron kaj la pordo denove fermigxis. Petro kaj Danjelo kuregis suben gxis la fermita pordo. Kio nun okazos, tio estis tuj al ili klara. Efektive, dum tuta horduono oni dankis al Dio, ke la superpova pregxado estis auxdita. La tuta skipo evidente jxus superpregxis pri tio, ke iu povrulo hazarde venu al gxi por mirakla kuracado. Kaj abrakadabre -R jen kuracoto alvenis. Laux la sperta kaj korsxira interpretado de Zandero -L necesigxinta cxar la veninta bedauxrindulo blekis tro mallauxte, por tio, ke iu povos rekte kompreni liajn vortojn -R temis pri vojagxanto el fora Hamburgo, kiu hazarde nun volis viziti sian patrinon mortantan en malsanulejo en Frankfurto. Li ege timas sian viziton cxe sia patrino, cxar cxiun fojon denove lia aspekto tiom malgajigis sxin. Gxuste mortlite la brava patrino tamen nepre ne aldone nur pro li malgaju. De ekstere oni auxdis kiel cxiuj kursaninoj komencis plori. Cxiuokaze, vojagxe laux la auxtovojo la juna viro subite auxdis misteran vocxon en sia kapo. Tiu postulis de li, ke li tuj forlasu la federan auxtovojon A5 kaj veturu Marburgon. Laux Zandero jen la vocxo de Dio persone, kiu navigis lin rekte gxis antaux la pordo de la misiejo. Danjelo konkludis, ke tiu Dia navigado estis ne malpli altkvalita ol la plej moderna fajnbira satelita sistemo, cxar por atingi Marburgon de la A5 estis necese celcerte transveturi amason da auxtovojaj krucigxoj. La du programistoj konsternigxis antaux la fermita pordo. Kion fari? Eniri kaj senmaskigi tiun tutan frauxdon? La parolado de Zandero cxesis. Denove oni murmuris pregxojn. Poste la kursestro rekomencis paroli. Nun li volis demonstracii, ke la partoprenantaro per lia kurso vere kapablos pri mirakla mantusxa sanigo -L memkompreneble nur helpe de Dio. La du antaux la pordo auxdis, kiel la lauxta basa vocxo de Frederiko eklancxis tondran trifojan « Haleluja!» Cxiuj aliaj kursanoj sekvis lian ekzemplon. « Mi petas cxiujn el vi starigxi laux cirklo cxirkaux tiu cxi tablo,» kriis la trompa Zandero. Segxoj sxovigxis. Evidente la paciento nun kusxis sur la pretigita tablo. « Mi vere ne scias, kion fari» , flustris Petro al Danjelo. « Se ni eniros, tiu Zandero eble ecx kapablos influi siajn kursanojn mortbati nin. Ili kredegas ja cxion, kion li diras. Sxajne ili estas jam sub iuspeca hipnoto aux amashisterio.» Tra la pordo auxdigxas zuma cxantado. La du decidis retirigxi en la normalecon de la komputilejo. Dek minutojn pli poste eksonis krioj kaj frenezaj aplauxdoj de sube. Evidente la plena resanigo de la tordito estis sukcesinta. Al la gxenerala jubilado aldonigxis nova juna tre forta vocxo. Tiu de la mirakle sanigita vizitanto. Tiu nun kriis, ke gxis nun li neniam estis kredinta pri Dio, sed ekde tuj li nepre volas igxi Kristano. Do jen ecx plia sukceso -R fresxa konvertito! Iom pli poste la sanigito tute sole forlasis la kurson. Kompreneble pro sia nova sana stato li kapablis sen iuj apogoj glate atingi sian luauxton. Li funkciigis la motoron kaj rapide forveturis. Post plia horo da jubilado kaj dankpregxado la profeta kurso triumfe finigxis. « Nu, Karlo, cxu la kurso estas finigxinta?» afable demandis Petro. « Ho jes. Jen grandega sukceso kaj mi spirite gajnis multe el gxi. Sed mi ne rajtas detale paroli pri gxi. Kia domagxo, ke vi ne apartenas al ni kaj ne same elkore kredas.» « Cxu mi ne auxdis iun vizitanton veni mallonge post tagmezo?» « Jes, efektive. Sed jen nenio grava.» Petro silentis. Danjelo subpremis nuancon de rideto. Poste en sia hotela cxambro ambaux programistoj preskaux la tutan nokton diskutis, kiel oni agu fronte al tiu afero. Ne estis eble trovi vere adekvatan elirejon. Kiu volas kredi, simple kredos. Ne helpos io ajn. Aparte de tio, kiel oni pruvu, ke la jam malaperinta sanigito, kies adreson supozeble neniu notis, neniam reale malsanis? Tri monatojn pri poste la komputilestro Karlo tre subite gravege malsanigxis. Pro la hxemia terapio kontraux lia tiama leuxkemio la vandoj de liaj intestoj estis porecigxintaj. Nun ili komencis simple disfali. La hxirurgoj de la Marburga malsanulejo ne povis iel helpi, same ne iliaj kolegoj en la plej proksima universitata kliniko specialigita pri gastroenterologio. La tuta intestaro de Karlo estis ne plu iel kunkudrebla aux alie fiksebla. Unu intesto post alia simple krevis. Pro tio oni jam artefarite nutris lin per tratubigata solvajxo. Ankaux aliaj organoj komencis disfali kaj aldone ekestis novaj kancerajxoj iel sekve de lia leuxkemio. Petro kaj Danjelo vizitis Karlon. Lia tuta aspekto post kvin sensukcesaj rapidsekvaj operacioj estis horora. Aldone la fakto, ke la hxirurgoj lasis lian ventran hauxton nefermita, jam preta por la morgauxa sesa senespera operacio -L Karlo montris tion al ili -R tiom sxokis Petron, ke li devis fugxi tra la cxefenestra vitra pordo sur la apudan eksteran balkonon por vomi. Lia psihxo ne plu kapablis regi sian korpon. La tuta aro da tuboj inter la vivtenaj aparatoj kaj diversaj lokoj kaj eksteraj organoj de la korpo de Karlo nevenkeble nauxzis lin. Dauxris dek minutojn gxis li suficxe refortigxis por reeniri la cxambron. Karlo rakontis, ke post horduono la tuta skipo de la misiejo vizitos lin kaj laux la Zandera rito sanigi lin. Li mem tamen lauxsxajne ne plu estis tiom certa pri ties sukceso. Aliflanke sen rekte diri tion, li evidente deziris, ke Petro kaj Danjelo reforiru por ne gxeni la ceremonion. Plu li rakontis, ke la personaro de la malsanulejo jam estis permesinta okazigi tiun klopodon savi lian vivon. Evidente la kuracistoj estis rezignintaj kaj tial ne oponis tion. Sxajne ili opiniis, ke ankaux ecx la plej harstarigaj mistifikoj neniel ajn povos plimalbonigi lian staton. Do la du programistoj tiam decidis pro plene nova motivo plu prisilenti la frauxdecon de la profeta kurso. Tre konsciante paroli kun mortanto, ili deziris al li baldauxan resanigxon. Poste ekstere sur la parkumejo ili komune malbenis tiun krimulon Zandero, kiu tiom senhonte eluzis la naivon de tiuj cxi vere infanecaj infanoj de Jesuo. Ili konsentis ankaux pri tio, ke cxe la misiestro statis alie -L li estis ne infaneca, sed iel dupersoneca -R estante ja duone ege malnaiva kaj trompa kaj duone naivega kaj honesta. Forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj auxtoj de la misiejo jxus turnigxis de la strato en la enirejon de la malsanuleja parkumejo. Tri tagojn pli poste Karlo estis morta. Kondicxoj por evoluo de evolulandoj La vorto « evolulando» estas euxfemismo por la landoj postrestantaj, ofte ekskolonioj de okcidentaj potencoj. Cxar la vere evoluintaj landoj plejparte apartenas al la « okcidenta» kulturo, la gxenerala koncepto estas, ke necesas senrezerve grefti gxin al la landoj neevoluintaj ekonomie kaj teknologie. Sed tio detruas la tradiciajn kulturojn kaj nur malofte kondukas al reala evoluo de la evolulandoj. Al analizo de tiuj fenomenoj estas dedicxita la referajxo de Mervyn Claxton[ mevin klakstn], originale -L angle -R eldonita de Unesko en 1994, brile esperantigita (se ne konsideri kelkajn anglisme uzatajn prepoziciojn) de Johano Rapley[ repli].. Kvankam gxin antauxas la averto, ke opinioj de la auxtoro ne nepre koincidas kun la opinioj de Unesko, reale la libro estas kolekto de la plej komunaj ideoj pri interrilatoj de kulturo, teknologio kaj evoluo. La gxenro « referajxo» diktas la karakteron de la verko kaj havas siajn avantagxojn kaj malavantagxojn. Cxar cxio devas esti dirita koncize, banalaj (sed pro tio ne nepre senrezerve korektaj) ideoj interplektigxas kun fresxaj pensoj kaj ekzemploj. Manko de spaco por largxe pruvi iujn asertojn kondukas al apero de certaj kontrauxdiroj. Ekzemple, banala ideo pri endogena fonto de la « okcidenta» evolukoncepto, donata komence kiel aksiomo, fakte ricevas realajn objxetojn poste, dum analizo de diversaj euxropaj pruntajxoj; same la ideo pri speciala kultura, teknologia kaj ekonomia dinamismo de la protestantaj landoj trovas evidentan kontrauxdiron en la fakto, ke jen Italio jen Francio havis dum certaj periodoj avangardan pozicion en Euxropo dum la Moderna Epoko. Aux la aserton, ke nur merkata ekonomia modelo stimulas evoluon, kontrauxdiras postaj ekzemploj de transformigxo de evolulandoj en evoluintajn helpe de malmerkataj rimedoj. Malgraux tio, interesegaj fresxaj ekzemploj (malfacila enradikigxo de forko en Anglio pro gxia « nevireco» , individuismo de la muzulmana socio videbla el la domkonstruado ks) faras la legadon de la libro interesa kaj vekas propran pensadon. De tiu vidpunkto la plej interesa kaj enhavoricxa parto de la libro estas la tria -L « Kulturo kaj teknologio» . Kion, tamen, faru evolulandoj por vere integrigxi al la rapide evoluanta socio kaj ne postresti? La recepto de la auxtoro estas ne tro originala: necesas gxenerale sekvi la modelon de Japanio (kies cxefaj trajtoj estas priskribitaj), kiu farigxis evoluinta lando tre rapide, ne tro cedinte proprajn kulturajn specialajxojn. Nu, la konsilo estas bona, sed ial malfacilas gxin sekvi, kvankam oni certe provis... Pli ofte, kiel asertas la auxtoro mem, la evolulandoj agas gxuste tiel, kiel estas malutile. Konciza referajxa stilo havas ankaux sian avantagxon: gxi rapide enkondukas la leganton en vastan koncernan problemaron, helpas orientigxi en gxi, trovi kelkajn gravajn fontojn pri la temo. Tial la libron indas rekomendi al la homoj, kiuj ne multon scias pri la afero, sed deziras rapide kun gxi konatigxi. Cxu denove 1968? En la jaro 2002 plenagxigxos en Pollando 700.000 gejunuloj. Malgraux tio, ke ili gxenerale pli lertas ol la gepatroj, plejparte ili ricevos neniun laboron. Pro tio prezentigxas minaco pri grandskala ribelo. Hodiaux pli ol duono de la 18% de la poloj senlaboraj estas junuloj. Baldaux trovigxos en Pollando pli da junuloj sercxantaj laboron ol en la tuta Euxropa Unio: multaj devos atendi gxis sia 30a vivojaro, antaux ol akiri laboron. Sekve ili plenkreskas laux cirkonstancoj tute malsimilaj al tiuj, en kiuj vivis iliaj gepatroj. La nuna pola junularo ne identigas sin kun la loka medio kaj ne partoprenas socian vivon. Gejunuloj uzas malkonatan lingvajxon kaj foje esprimas sin ne per akceptataj subkulturoj sed perforte, kio timigas la gepatran generacion. Gejunuloj montras sin individuecaj kaj senigitaj de sentoj pri komuneco. Malvarme kalkulante Ecx inter la gejunuloj estas diferencoj, ne kiel antauxe inter urbo kaj vilagxo, sed inter diplomitoj de gxeneralklerigaj liceoj kaj tiuj de fakaj mezlernejoj. La hodiauxa junularo akceptas lernejojn ne amante, sed malvarme kalkulante. Eduka sukceso alportos materialan sukceson, kaj jam evidentas konfliktoj inter tiuj, kiuj havas edukadon kaj tiuj, kiuj ne. Tiuj, kiuj lerneje malsukcesis, jam formas kontraux-sisteman, ribeleman opozicion. Ricxeco ludas rolon, aparte la financa situacio de la gepatroj. Kaj la juna generacio spertas pri tehxnologioj multe pli ol la meza generacio: tiel estas subfosata auxtoritato de la gepatroj kaj instruistoj. Por gejunuloj digno signifas altan vivonivelon: por defendi vivonivelon ili pretas sin antauxenpusxi. Moraleco kaj etiko sensignifas. Ne temas simple pri tradicia intergeneracia konflikto: nuntempe mankas dialogo. Gepatroj plendas, ke ili ne dialogas kun siaj infanoj, kiuj siavice akcentas sian sendependecon, aparte sendependecon disde reciprokaj sindevigoj. Tamen funde restas la problemo, ke ecx altlerneja diplomo ne garantias laboron. Frustracio tia povus do konduki la polan junularon al ribelo simila al tiu okazanta diversloke en okcidenta Euxropo en 1968. Cxu dividita insulo dividos Euxropon? Antaux 28 jaroj turkaj trupoj invadis Kipron. Rezulte disigxis la insulo en du etnajn partojn: grekan en la sudo kaj turkan en la nordo. En la cxefurbo Nikosio okaze de la datreveno -R la 20an de julio -L oni publikigis deklarojn pri la estonteco de Kipro. En 1974 Ankaro sendis al Kipro 35.000 soldatojn, post kiam kipraj oficiroj grekaj provis per pucxo aneksi Kipron al Grekio, en kiu tiam regis diktatora regximo de « nigraj koloneloj» . Poste Sud-Kipro, sub la nomo Respubliko Kipro, membrigxis en Unuigxintaj Nacioj (UN) kaj intertraktis pri eniro en Euxropan Union (EU); Respubliko Nord-Kipro estis oficiale agnoskita nur de Turkio, kiu havas norde 30.000 soldatojn. Dum longa tempo Glavkos Klerides, estro de la kipraj grekoj, kaj Rauf Denktasch[ denktasx], estro de la kipraj turkoj, provis interkonsenti pri regulado de la konflikto. Tamen ecx sub peranteco de Kofi Annan, la gxenerala sekretario de UN, ili ne sukcesis atingi kompromison. Diplomata maratono Komence de la nuna jaro, la 16an de januaro, la estroj de ambaux kipraj etnaj komunumoj denove komencis intertrakti pri la estonteco de la dispartigita Kipro. Tiu provo interkonsenti grave distingigxas de cxiuj antauxaj. Cxi-foje la diplomata maratono estas tempe limigata, cxar ligata al la plilargxigo de Euxropa Unio en 2004. Tamen ambaux partioj kulpigas unu la alian pri malemo cedi. Deklaris Klerides: « Ni konsentis fari la plej dolorigajn cedojn, sed la turkaj estroj, kiel cxiam, ne deziras reciproki.» Siaparte Denktasch insistis pri senkondicxa agnosko de la Respubliko Nord-Kipro kiel nesxangxebla kondicxo. Krome li konsentis pridiskuti la estigon de konfederacio kun la suda parto de la insulo; nur poste li proponis intertrakti pri aligxo de Kipro al EU. Se tio ne estos plenumita, Turkio minacos aneksi Nord-Kipron. Auxtonomio de ambaux partoj La reprezentantoj de greka Kipro proponas krei en la insulo federacion kun vastegaj rajtigoj kaj auxtonomio de ambaux partoj: ili intencas eniri EU-on en 2004 sendepende de la fino de la intertraktoj. Respubliko Kipro jam delonge celas eniri Euxropan Union kaj nun okupas unuan lokon en la fina konkurso pri aligxontaj landoj. Tio rilatas tamen nur al la greka parto de la insulo. La internacie neagnoskata turka respubliko Nord-Kipro entute ne estas konsiderata. Fine de 2002 klarigxos la sekvoj. Eblas tri variantoj. Varianto unua kaj plej favora: en EU-on eniras reunuigxinta Kipro. Tiuokaze venki la socialan kaj ekonomian malegalecon de ambaux partoj de la insulo estigxos afero de la tempo kaj de teknikaj pasxoj. Aligxo de reunuigxinta Kipro al EU ne eblas sen solvo de la komplikaj interrilatoj inter Grekio, Turkio kaj EU. La esperoj de Ankaro eniri la lastan vagonon de la plilargxigxo-trajno fiaskos. Bruselo kulpigas Turkion pri multaj malobservoj de la homaj rajtoj kaj pri korupto. Tamen, se Ankaro ne atingos gxis la fino de la nuna jaro klarecon pri la dato de la komenco de oficialaj intertraktoj pri eniro en la Union, gxi povos malhelpi la eniron de Kipro. Amasa elmigro Varianto dua: nur la greka parto de la insulo eniras la Union. Tiuokaze Turkio povus aneksi la turkan parton de Kipro, kio tuj rompus rilatojn inter Ankaro kaj Bruselo. Sekvus amasa elmigro de turkaj kipranoj kaj logxigo de ties teritorioj fare de kurdoj kaj turkoj el Turkio. Varianto tria: la intertraktoj pri reunuigxo de Kipro malsukcesas kaj EU cxesigas eniron de Kipro en la Union. Tiuokaze fine de 2002 Grekio rifuzus subskribi kontraktojn pri aligxo de la ceteraj naux kandidato-sxtatoj al la EU. Rezulte la tuta EU-plilargxigo malsukcesus. En EU oni apenaux kuragxas pensi pri tiu cxi kosxmaro. Lastatempe Euxropa Unio komencis aktivi en la norda parto de la insulo. Tie Bruselo strebas kompensi la informan izoladon, en kiu dum jardekoj vivas la turka logxantaro: temas cxefe pri forigo de mitoj pri insidemo de EU, kiu lauxdire klopodas « acxeti» la lojalecon de kipraj turkoj. Internacia fonetika alfabeto La redaktaj konvencioj de MONATO postulas, ke post mencio de neasimilitaj nomoj la kontribuanto interkrampe kaj minuskle aldonu proksimuman prononcon uzante nur la esperantan alfabeton. Pri tio, mi plurfoje plendis, cxar miaopinie la relative limigita zamenhofa alfabeto, kvankam gxi bone tauxgas por skribi Esperanton kaj lingvojn kun simila fonetika gamo (itala, latin-amerika hispana, ktp), ne estas suficxe ampleksa por reprezenti la sonojn de la plimulto da lingvoj. Kvankam mi scias preskaux nenion pri la polineziaj idiomoj, mi supozas ke ecx por imiti la fonetikan sistemon de, ekzemple, la havaja, kiu bezonas nur 13 literojn -R certe unu el la plej malgrandaj el cxiuj alfabetoj -L gxi ne tute tauxgas, pro manko de akcento por indiki longajn vokalojn. La esperanta alfabeto inkludas la plimulton de la sonoj uzataj de euxropaj lingvoj (germana, hispana, ktp), sed mankas al gxi la trema-vokaloj de la germana, la theta (lispa s) de la greka, kastilia hispana, angla kaj islanda, kaj estas grave mankohava kiam temas pri la rusa, pola, franca kaj portugala. Gxi ne kapablas reprezenti la molajn kaj malmolajn konsonantojn de la slavaj kaj okcident-keltaj idiomoj (ekzemple la irlanda), aux la nazalajn vokalojn de diversaj lingvoj. Kiam temas pri multaj aziaj kaj afrikaj idiomoj la esperanta alfabeto estas preskaux senutila. Kiel, per gxi, oni povus indiki la klak-sonojn de la zulua, bosxmana kaj hotentota? Versxajne, malmulte da legantoj de MONATO ambicias lerni aux uzi la plej ekzotajn lingvojn, sed sur la pagxoj de nia magazino jam estis eldonita granda nombro da artikoloj pri plej diversaj lingvoj kaj dialektoj. Plie, aperas en gxi nomoj de lokoj kaj personoj el multegaj landoj kaj popoloj en la mondo. Reprodukti la sonojn de la influa angla estas aparte malfacile. La propra angla alfabeto tute nekontentige indikas la prononcon. Gxi estas nek konsekvenca nek logika. Gxi malbone aux neniel montras la diferencojn inter la pli ol 20 anglaj vokaloj, kaj mankas signoj por kelkaj el la plej komunaj sonoj, ekzemple la obtuza vokalo inter a, e, i kaj u, kiu estas la plej uzata en la lingvo. Pri tiaj kialoj, mi volas pledi por pli vasta instruado en niaj edukaj institutoj de la utilega Internacia Fonetika Alfabeto (IFA, angle: IPA). Kiel cxiuj homaj inventajxoj, gxi estas neperfekta, sed gxi estas la plej bona ilo, kiun ni posedas por indiki la prononcon surpapere kaj surekrane -R do tiel instrui kaj memorigi -L la prononcon de cxiuj lingvoj. Kompreneble, nenio povas anstatauxi personan kontakton kun denaskaj parolantoj de la koncerna lingvo, sed ne cxiuj lernantoj havas okazon aux monajn rimedojn por vojagxi eksterlanden aux alie auxdi la deziratan lingvon. Cxar la studprogramo en niaj lernejoj estas plensxtopita, apenaux ekzistas ebleco doni plenan instruadon pri fonetiko. Plie, ordinaraj studentoj nek povas, nek bezonas scii la fonetikajn signojn de cxiuj lingvoj. Kutime oni lernas nur du aux tri lingvojn en la lernejoj kaj universitatoj. Euxropa helpo al Kosovo parte neefika En 1999 Euxropa Unio, pere de sia help-oficejo ECHO, disponigis 400 milionojn da euxroj por povi rapide subteni la forfugxintajn kosovanojn. Cxar estis supozoj, ke la helpmono ne estis efike uzata, oni mendis revizion. La raporto aperis en la Oficiala Gazeto de la Euxropaj Komunumoj (C 168, 2001-06-12). Evidentigxis ke ECHO kaj gxiaj partneroj ne kapablis adapti sian programon al la subita, tute neatendita reveno al siaj logxlokoj de preskaux cxiuj fugxintoj en junio 1999, post la interkonsento pri retirigxo de serbaj militistoj. La helpo estis destinita komence precipe al Albanio, la plej malricxa lando de Euxropo, kiu akceptis la plej grandan parton de la rifugxintoj. Ecx en normalaj cirkonstancoj estas malfacile organizi transportojn en regiono kun malbona infrastrukturo. En hxaosa situacio estas preskaux neeble organizi sendajxojn kaj certigi ke ili gxustatempe alvenas al la gxusta loko. Kiam, krome, subite la cellokoj sxangxigxas, ne eviteblas, ke liveroj ie restas neuzataj aux perdigxas. Oni konkludis ke la mankoj estis precipe administraj. La ECHO-kunlaborantoj je alveno bezonis plejparton de siaj homfortoj por establi sin surloke kaj ekkoni la situacion. Ne eblis tuj reagi al sxangxigxantaj situacioj, cxar la decidpovo estis cxe ECHO-funkciuloj en Bruselo. Menciendas ankaux ke ECHO nur administris la transportojn kaj liverojn de la helpmaterialoj, kaj do tute dependis de subkontraktantoj. Sekve de la raporto oni adaptis la administrajn strukturojn de ECHO kaj plibonigis la procedurojn por kunlaboro kun aliaj grandaj helpantoj, kiel UN kaj Rugxa Kruco. Malgraux la streboj al plibonigo, sxajne restas problemoj. En auxgusto 2002 en la euxropa kaj usona gazetaroj aperis artikoloj (bazitaj sur raporto de organizajxo, kiu okupigxas pri rajtoj de handikapitoj, www.mdri.org), pri terura situacio en frenezulejoj en Kosovo. UNMIK (la UN-administracio de Kosovo) ne neis la plendojn, sed asertis, ke la situacio dum la pasintaj jaroj konsiderinde plibonigxis. Ekde 1999 estas konstruitaj almenaux tri modernaj ejoj. Cetere, la kontrolo je frenezulejoj ne estas tasko de UNMIK, sed de la loka provinca registaro. « Pomo» ankoraux ne mangxebla Cxiama problemo de la rusaj demokratoj estis la malkapablo trovi interkonsenton. La rezulto de tiu cxi malkompromisemo estas ke, kvankam suficxe multaj homoj en Rusio subtenas dekstrajn fortojn, en la parlamentaj elektoj la dekstruloj tradicie malgajnas jen al komunistoj, jen al cxe-prezidanta centrisma partio. Same okazas pri la elektoj de sxtatprezidanto: gxis nun ne eblis pensi pri komuna « dekstra» kandidato. La problemo, certe, estis ne en la politikaj kaj ekonomiaj sferoj (pri ili dekstruloj, nature, havas pli-malpli samajn opiniojn), sed en la ambicioj de la gvidantoj. Tio, certe, tre malhelpas la gxeneralan dekstran movadon. Sxajne la gvidantoj de dekstraj partioj kaj partietoj, inter kiuj cxefrolas Jabloko (pomo) kaj SPS (Unio de Dekstraj Fortoj), ekkomprenis la minacon. Do kadre de Tutrusia Demokratia Konferenco en oktobro 2002 estis decidite unuigxi por la parlamentaj elektoj kaj proponi komunan kandidaton por la sxtatprezidanteco. Tamen cxiuj klare komprenas, ke Vladimir Putin, se li decidos kandidatigxi -R kaj li ja nepre decidos -L estos reelektita en 2004. Do la promesita kaj vere atendata unuigxo de la rusaj dekstruloj, kiuj ne povos bone organizigxi dum la restantaj 18 monatoj (tro mankas tempo), servos kiel bonega trejnigxo por la sekvonta kampanjo, kiam Putin (kredeble) ne plu pretendos pri la rusa trono. En 2008 do Rusio la unuan fojon havos eblon sperti efektive demokratie alternativajn elektojn. Lingvo kiel politikilo Temis lastatempe en televid-programo en la irlanda (gaela) lingvo pri « Ultais» . Tiu nomo estis por mi -R versxajne por preskaux cxiu parolanto de la gaela -L nova kaj nekonata vorto. Tamen mi komprenis gxian signifon. Ult- devenas de la nomo Ulster, dum la afikso -ais aux -is signifas « lingvon» . Do la lauxlitera signifo de Ultais estas « ulstera lingvo» -R alivorte la lingvo de Nord-Irlando. La nove inventita nomo de la lingvo en la angla estas Ullans. Gxis antaux nelonge, kaj ecx hodiaux, oni povus kredeble aserti, ke tia lingvo ne ekzistas. Efektive, oni povas aserti, kvankam ne tute gxuste, ke gxi estas nenies denaska lingvo. La etna historia idiomo de indigxenaj ulsteranoj estis la norda dialekto de la kelta irlandgaela, de kiu devenas la gaela parolata en norda kaj okcidenta Skotlando. La gaela estis tien enkondukita de la irlandaj migrantoj, kiuj fondis la antikvan regnon Dal Riada en la regiono de Skotlando, kiu nomigxas Earra-GhĂ idheal (angle Argyll). En pasintaj jarcentoj, britaj regxoj provis fortigi sian regadon de Ulstero, instigante sud-skotajn presbiterianojn hejmigxi en la provinco, el kiu la indigxenaj gaellingvaj katolikoj estis perforte elpelitaj. Tiuj kolonianoj parolis ne la gaelan sed la gxermanan (ne keltan) idiomon de sudokcidenta Skotlando, kiu devenas plejparte de la dialektoj de la angloj, ne de la saksoj, kiuj estis la cxefa originala bazo de la hodiauxa normigita angla. La menciita skota idiomo estas varie nomata (Braid) Scots, Lallans kaj, sur la orienta marbordo, Doric. Ne plu akceptebla estas la nomo « skotangla» . Hodiaux gxi apenaux estas parolata en pura formo, sed estas miksita kun la pli-malpli normigita angla, sed skote prononcata. Fragmente Sxajnas, ke neniu en Ulstero parolas nemiksitan formon de la skotdevena dialekto. Diversaj skotaj vortoj estas ankoraux uzataj, sed sxajnas, ke nur eta nombro da maljunaj protestantaj ulsteranoj en la nordorienta kamparo ankoraux fragmente parolas restajxon de la malnova ulsterskota dialekto. Tamen ulsteranoj de skota deveno insistas, ke gxi ankoraux estas vivanta lingvo en la provinco. Mencion pri Ultais / Ullans mi trovis en la retpagxoj en la kataluna kaj angla lingvoj de informcentro Sistemes InformĂ tics i d Organització (TTT-adreso: www.siemen.org.) Tie oni raportas, ke « ulsterskotoj postulas, ke oni respektu ilian lingvon.» . Plia informo pri tiu mistera ulstera lingvo trovigxas en anglalingva publikigajxo de Cathal McCall[ kahal mkol], nome Political Transformation and the Reinvention of the Ulster-Scots Identity and Culture en Identities: Global Studies in Culture and Power, Vol. 9, n-ro 2 (« Politika transformado kaj la reinvento de la ulsterskota identeco kaj kulturo» en Identecoj: Gxeneralaj studoj pri kulturo kaj potenco). Simbolo McCall skribas, ke, en la nauxdekaj jaroj, ulsteraj uniistoj (t.e. tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio) « mobilizis» la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco. Li aldonas, ke la ulsterskotaj lingvo kaj kulturo atingis sian pinton en la 18a jarcento en la nordokcidentaj graflandoj de Nord-Irlando, kiam gxi distingis la tieajn logxantojn disde la praktikantoj de la angla lingvo kaj de la angla vivmaniero. Tamen, samkiel multaj aliaj regionaj dialektoj euxropaj, modernigo auxguris la morton de la ulsterskota. Tio, kio instigis la aktualan « reinventon» de la lingvo, estis la politika transformado en la nauxdekaj jaroj de la politika sistemo en Nord-Irlando. Laux McCall, cxi tiu reinvento manifestas sin diversaspekte. Gxi estas samtempe mito pri origino, lingvo kaj kulturo; komuna konscio; reago kontraux la kultura sintrudo de la irlandaj naciistoj en Nord-Irlando; embria ulstera naciismo; kaj ingredienco de la spirito de brita identeco. La uniistoj tiel celas ekvilibrigi la progreson faritan de la irlandaj naciistoj rilate al esprimado de ilia kulturo en Nord-Irlando. En periodo de kronika dubo, suspekto kaj malmemfido, ili esperas, ke tia reinvento de preskaux perdita lingvo iom kontribuos al la sekureco kaj la kontinueco de ilia aparta komunumo. McCall dubas, cxu ili sukcesos. Malgraux uzado de lingvoj kiel politikiloj, oni konstatas, ke ne malmultaj gaelparolantoj interesigxas pri la ulsterskota. Oni povus imagi, ke, se la sinteno de ambaux komunumoj en Nord-Irlando estus pli klarvidaj kaj pli toleremaj, la komunaj kultureroj, inkluzive de la lingvoj gaela kaj skota (kvankam en iom apartaj variantoj), kontribuus pli al amikeco kaj harmonio ol al apartigo kaj malfido. Bedauxrinde, tamen, Nord-Irlando estas speciala kazo, kie nenio povas esti senplue akceptata. Komenco de la teatra maratono Kiamaniere eblas hodiaux altiri homojn al la teatro? Gerard Mortier, la 57-jara intendanto de la nova teatra festivalo Ruhrtriennale en Nordrejn-Vestfalio, celis krei festivalon por simplaj logxantoj, por tiuj, kiuj neniam antauxe estis en teatro kaj opero. La festivalo dauxras tri jarojn, ekde 2002. Tiujare, inter septembro kaj oktobro, estis montritaj ses novaj surscenigoj kaj kvin gastludoj. La spektakloj okazis en eksaj minejoj kaj uzinoj (la sxtato donis 50 milionojn da euxroj por rekonstrui tiujn, kaj pliajn 40 milionojn por la festivala programo). Mortier esperis, ke tiuj nekutimaj lokoj plifaciligos kompreni teatron, cxar ili estas tipaj por la regiono. Krome, la biletoj estis malmultekostaj preskaux por cxiuj teatrajxoj. La arangxojn de la unua festivala jaro cxeestis suficxe da vizitantoj el diversaj sociaj tavoloj. Sed Mortier ne nur volis sxangxi la teatran ejon. Ankaux la teatrajxoj ne plu rajtas esti nur antikvaj ludoj. Necesas vidi la interrilatojn de teatro kaj la nuntempo. La spektakloj ne estis pompaj. Mortier provis miksi la teatrajn gxenrojn. « Se oni vidas teatrajxon, oni ne plu povu diri: tio estas dramo kaj tio estas opero» , opinias Mortier. Li vidas la estontecon de teatro en muzikteatro. Li ecx planas en 2004 surscenigi jxazan operon. Sed intendanto de la festivalo sxangxigxas dum cxiu el la tri jaroj, do Mortier riskas ne sukcesi atingi la altan celon -L krei « postburgxan festivalon» . La festivalo interalie volas emfazi, ke la germanoj pensadas pri Germanio. La muzikteatrajxo Germanio, viaj kantoj! inauxguris la festivalon. Dum spektaklo mem, sub la scenejo kantensemblo prezentas diversspecajn germanajn kantojn. Cxi tiu spektaklo estas alvoko al la germanoj, kiuj ne konas -R kontrauxe al aliaj nacioj -L siajn kantojn parkere. La Elegioj de Holivudo de Hanns Eisler montris la malfacilan vivon de la ekzilitoj inter 1933 kaj 1945. La kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondicxoj de la germanaj fugxintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo, kie okazis la spektaklo. Cetere, la fino ne estas felicxa: Hanns Eisler forlasis Usonon en 1948, cxar li estis akuzita esti komunisto. La usona regxisoro Peter Sellars surscenigis la dramon La infanoj de Heraklo de Euxripido, kiu aktualece montris la situacion de fugxintoj: la infanojn de Heraklo, kiuj devas fugxi for de la tirano, ludis kurdaj infanoj. Ligiteco al la regiono kaj nuntempaj temoj estas tipa por la festivalo. En 2004, post la festivalo, Mortier farigxos intendanto de la pariza opero, kie li volas tradici-stile surscenigi klasikajn operojn. Tio ne estas facile imagebla. Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn Internacie agantaj bankoj plu vastigas siajn poziciojn en landoj de meza kaj orienta Euxropo. La privatiga procezo en tiuj landoj grandparte finigxis. Nuntempe la banka sektoro tie spertas la duan fazon de solidigxo: dum iuj internaciaj bankoj plu ekspansias, aliaj komencis retirigxi el la regiono. En la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53% de la aktivoj de cxiuj bankoj en la regiono. Fine de 2001 tiu indico atingis 57% (1999-43%, 1998-32%). Dum la aktivoj de la lokaj bankoj kreskis de 290 miliardoj al 349 miliardoj da euxroj (pli ol 20%), la aktivoj de la internaciaj bankoj plialtigxis de 155 miliardoj al 207 miliardoj da euxroj (pli ol 34%). La banka merkato en meza kaj orienta Euxropo estas jam grandparte disdividita. Tial estas malfacile trovi lokon por novaj merkat-partoprenantoj en la tiea sektoro. En Kroatio internaciaj bankoj konsistigas 82% de la bankaktivoj en la lando -R plej alta indico en la regiono. En la Cxehxa Respubliko la « fremdlanda parto» estas 78% de la totalo, en Slovakio 75% kaj en Pollando 51%. La fakuloj atendas nun la duan fazon de banka solidigxo. En la sekvaj du aux tri jaroj pluraj bankaj konkurenculoj forlasos la merkaton. Al bankoj sen klara strategio en meza kaj orienta Euxropo estos cxiam pli malfacile defendi siajn poziciojn. Post kiam la landoj el tiu regiono eniros Euxropan Union, la nova situacio intensigos la konkurencon. La dua ondo de solidigxo jam komencigxis en iuj landoj de la regiono. Ekzemple en la printempo de 2002 Bayerische Landesbank retirigxis el Kroatio kaj Berliner Bankgesellschaft eniris procezon de vendo de sia parto en banko de Cxehxio. En Hungario, kie la unua fazo de solidigxo startis tre frue, tri grandaj internaciaj bankoj (ING, ABN Amro, Société Générale) pasintjare forlasis la merkaton. Sxangxoj en la proporcio Kun la merkat-eniro de novaj bankoj fine de la 90aj jaroj, la pozicioj de internaciaj bankoj unuj rilate al la aliaj konsiderinde sxangxigxis. El la pioniraj bankoj, kiuj venis tiun merkaton, nur la auxstra Bank Austria Creditanstalt (BA-CA) estas cxiam ankoraux inter la unuaj kvin. Kvankam la plu agantaj pioniraj bankoj en meza kaj orienta Euxropo jam spertis la malpliigxon de siaj merkatpartoj, tamen ili sukcesis reteni gravan avantagxon, la vastan reton de filioj, dum la novenvenintoj ricevis nur unuopan cxeeston. Do, ekzemple, BA-CA jam agas per siaj filioj en cxiuj cxefaj merkatoj de la regiono ekde la fruaj 90aj jaroj. Inter la unuaj dek Inter la bankoj kun vasta reto de filioj en meza kaj orienta Euxropo la unuan lokon okupas la auxstra BA-CA. Kun aktivoj de 21,6 miliardoj da euxroj en la regiono gxi aktivas en 15 landoj de la regiono. La dua granda banko estas UniCredito el Italio kun aktivoj de 18,1 miliardoj da euxroj kaj agado en 8 landoj. En la unua deko de internaciaj bankoj la sekvajn lokojn okupas franca Société Générale (14,7 miliardoj en 9 landoj), nederlanda ING (12,4 miliardoj en 8 landoj), auxstra Raiffeisen (11,1 miliardoj en 13 landoj), franca Crédit Lyonnais (2,1 miliardoj en 7 landoj) kaj auxstra Volksbank (1,3 miliardoj en 8 landoj. Grandaj ebloj pri kresko En la regiono estas grandaj ebloj pri kresko, parte kiel rezulto de la malalta nivelo de financa perado: en la jaro 2001 la proporcio de la totalaj aktivoj de cxiuj bankoj en proporcio kun la malneta enlanda produkto en meza kaj orienta Euxropo estis proksimume 76% kaj do kreskis konsiderinde (en 2000 gxi estis 68%). Por komparo: tiu proporcio en la euxro-zono estas 200%. La specialistoj en la brancxo prognozas pliigxon de la totalaj aktivoj de la bankoj en tiu regiono je 37%, de nuntempe 363 miliardoj al 500 miliardoj da euxroj en la jaro 2005. Grandan plialtigxon oni atendas en la kreditdona sektoro. Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Euxropa Unio Por la tagordo de la pasintdecembra pintorenkontigxo de sxtatestroj kaj cxefministroj de Euxropa Unio (EU) en Kopenhago estis prezentata raporto pri la uzo de lingvoj en la plilargxigxonta unio post 2004. La raporto proponis, ke gxis junio 2003 EU-sxtatoj trovu akordon pri la maniero kaj bugxetado de interpretado dum kunsidoj de la Euxropa Konsilio. Do la diskutoj dauxras. Sed ne nur la Konsilio estas koncernata. Ankaux en la Euxropa Parlamento kaj en la Euxropa Komisiono la temo « lingvo» farigxas pli kaj pli akra batalkampo. Kelkaj euxropaj politikistoj kaj sxtatoj volas dauxrigi la nunan sistemon, laux kiu teorie cxiu oficiala EU-lingvo estu uzebla kaj la kostoj de interpretado estu kovrataj el la EU-bugxeto. Reformklopodoj koncernas ne la « politikajn» kunsidojn de ministroj kaj altrangaj diplomatoj sed interpretadon de la pli fakaj kaj teknikaj kunsidoj, dum kiuj oni praktike uzas ofte nur la anglan. Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj La malneta konstitucia traktato ellaborata de la Konvencio pri la Estonteco de Euxropo generis fervoran aktivadon. La amendoproponoj, kiujn konvencianoj submetis en februaro nur pri gxiaj 16 unuaj artikoloj, atingis la impresan nombron 1038. Oni povus fari multajn divenojn kaj vetojn pri tio, kiom el tiuj amendoj fine trovos sian vojon en la netan tekston, kiu lauxatende igxos ia Granda Cxarto de la 21a jarcento por sxtatoj cxiam pli intime interligitaj sine de Euxropa Unio. Nemalmultaj el tiuj amendproponoj traktis temon, kiun ni same povus nomi cxie-cxeesta kiel ankaux jugxi malkoncerna rilate konstitucion: nome, Dion mem. Ekzemple, 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Euxropa Parlamento, la konservema Euxropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio. Laux ili, « la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas cxi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn.» Per multdisciplinaj studoj oni penas solvi la enigmon: de kie la homaro? Grupo da fakuloj cxe la universitato Trinity College, Dublino, Irlando, estrata de profesoroj Michael Herity[ majkl heriti], Patrick Wallace[ patrik uxalas] kaj David McConnell[ dejvid makonl], lancxis ambiciegan projekton. Temas pri ne malpli ol provo spuri unue la pragepatrojn de la irlandanoj, kaj sekve, de la homaro. Kunlaboros akademianoj el la Irlanda Respubliko kaj el Nord-Irlando, kaj uzigxos cxiuj sciencaj rimedoj: arkeologiaj, historiaj, lingvistikaj, etnologiaj, fizikaj kaj genetikaj -L precipe esplorado de DNA (deoksiribonuklea acido) -R cxenoj kaj de hazardaj mutaciaj fenomenoj cxe individuoj kaj komunumoj. La kavananaj posteuloj Jam kelkaj el la fruaj konstatoj kaj hipotezoj de la teamo estas pripensindaj. Ekzemple, la logxantoj de graflando Offaly[ ofali] (gaele: Uíbh Fháilí) en meza Irlando havas karakterizan formon de makzelo, kiun la esploristoj sukcesis gxis-spuri al angla kanalkonstruisto, kiu laboris antaux du jarcentoj en tiu regiono. Alia ekzemplo rilatas al la popolo de Cavan[ kavan], unu el la apudlandlimaj graflandoj en la nordo de la Respubliko. Lauxsxajne, la kavananoj estas la plej homogenaj posteuloj de la originaj irlandanoj (gaeloj). Kvankam ili antauxlonge cxesis uzi la irlandan kiel cxiutagan lingvon, la folkloro kaj tradicioj de tiu regiono konservas antikvajn antauxkristanajn restajxojn. Cxu bohemia deveno? Plie, oni konstatis, ke inter la logxantoj de Connaught[ konot] (irlande: Connacht), en nordokcidenta Irlando, montrigxas eksterordinare ofta cxeesto (20%) de la geno, kiu kondicxas la transdonon de malpli ofta formo de la malsano cista fibrozo. (La tutirlanda ofteco estas la jam suficxe grava 8%.) Nur unu loko en Euxropo montras iom simile altan elcenton kiel tiu de Connaught, nome, regiono cxirkaux Prago, Cxehxio. Oni supozas, ke la radika raso de la hodiauxaj indigxenaj irlandanoj devenas de homoj, kiuj migris de Bohemio laux la rivero Vltava / Elbe, tra la teritorioj de la nunaj Germanio, Danlando kaj Skotlando, gxis Irlando. Kompreneble, « puraj» rasoj ne ekzistas en Euxropo, kaj plurfoje Irlando estis invadita kaj koloniita de diversaj popolaj « ondoj» , sed multe malpli ol okazis en la kontinenta Euxropo, kiu suferis de konstantaj demografiaj sxangxigxoj. Tio apenaux povus esti la sperto de tiu izolita insulo cxe la okcidenta ekstremajxo de Euxropo. La grupoj da normanaj kaj normandaj invadintoj, kiuj atingis Irlandon, estis malgrandaj, kaj la pli multnombraj angloj ne kutimis interedzigxi kun la irlandanoj. Pli spekulativa hipotezo sugestas, ke la foraj prapatroj de la irlandanoj eble estis parencoj de la praberberoj (ne la hodiauxaj berberoj). Cxiuokaze, sxajnas evidente, ke la relative margxena situo kaj la historio de Irlando igas gxin aparte tauxga mikrokosmo por esplori la originon de la homaro. Homo, kiu savis milionojn Antaux 200 jaroj, en 1798, Edward Jenner unue publikigis siajn studojn pri la nova metodo de vakcinado. Tiu grandioza eltrovo dauxre plibonigas la sanon de homoj tra la tuta mondo. Inter la dangxeraj infektoj, la plej grandan damagxon al la homaro kauxzis variolo. Aliaj malsanoj, kvankam fifamaj, ne estis tiom disvastigxintaj. Ekzemple, hxolero gxis 1817 limigxis precipe en la t.n. endemiaj regionoj de Hindio, Pakistano, Indonezio, k.a. Poste, kiam okazis grandaj tutmondaj epidemioj (pandemioj), ili estis periodaj kaj plejparte ligitaj kun malbona higieno. Pesto, kvankam gxi estis terura, preskaux cxiam mortiga, malsano, tamen dependis por sia disvastigxo de rongxuloj; tial vastaj epidemioj estis maloftaj kaj ne atingis cxiujn regionojn. Kontraste, variolo estis cxiama plago de la tuta homaro, mortigante cxiun trian aux kvaran suferanton, blindigante multajn aliajn kaj lasante cxiujn postvivantojn kun cikatroj sur la vizagxo. Nur tiu ne malsanis... Priskriboj de variolo trovigxas en antikvaj cxinaj kaj hindaj tekstoj. La malsano estis konata en Egiptio jam antaux almenaux 3000 jaroj. La mumio de la faraono Ramzeso 5a (1160 a. K.) portas postsignojn de variolo sur la kapo. Komence de la 6a jarcento p. K., oni komencis registri vastajn epidemiojn de la malsano en Euxropo. En la Eklezia historio de la angla gento (verko de Bede la Sankta, finita en 732 -L noto de la red.) trovigxas komparo inter pesto kaj variolo: « Pesto generis la terurajn dezertigojn, sed variolo minacis konstante, plenigante per la mortintoj niajn tombejojn.» Ekestis ecx proverboj kiel ekzemple: « La amo kaj variolo neniun preterlasas» kaj « Nur tiu ne malsanis pro variolo, kiu ne vivis» . La enkonduko de variolo en la Novan Mondon havis terurajn sekvojn por la tieaj aborigenoj, kiuj antauxe ne spertis tiun malsanon. La penetro de variolo en Meksikion en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj. Same okazis en Siberio en la 16a kaj 17a jarcentoj. La malsano ne ignoris monarhxojn. De gxi pereis la franca regxo Ludoviko 15a, la rusa caro Petro 2a, la germana imperiestro Jozefo 2a kaj aliaj. La angla regxino Elizabeta 1-a grave malsanis pro variolo, sekve perdis la harojn kaj devis porti rufan perukon, dum la vizagxo por cxiam portis la cikatrojn de tiu malsano. Jam antaux 3000 jaroj en Cxinio kaj Hindio oni uzis la t.n. metodon de variolacio (variolado) por preventi la malsanon. El variolaj pustuloj (vezikoj) de malsanulo, oni prenis la enhavon kaj enfrotis gxin en la hauxton aux enmetis en la naztruojn de sana homo. Tiu, rezulte de la inokulado, malsanigxis, sed gxenerale de malpli grava formo de variolo, kaj tiel akiris la saman imunstaton, kiun oni trovas cxe postvivanto de la natura infekto. Iom post iom, tiu rimedo disvastigxis en Azio kaj Afriko, kaj gxi atingis Euxropon en la 17a jarcento. Tamen, la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastigxon de variolo, cxar morto sekvis en 1-2% de la okazoj, kaj homo malsanigxinta pro variolacio samtempe farigxis fonto de infekto al aliaj. La enigmo de la melkistinoj La unua, kiu malkovris efikan kaj sendangxeran metodon por preventi variolon, estis la angla kuracisto Edward Jenner[ gxenr], kiu naskigxis la 17an de majo 1749 en familio de pastro en urbeto Berkeley[ barkli] en okcidenta Anglio. Li farigxis orfo en sia kvina jaro kaj estis prizorgata de la frato. En la oka jaro de sia vivo li malsanis pro variolo. Li studis la medicinon kaj estis forte influata de fama kirurgo, anatomisto kaj biologo John Hunter[ gxon hantr], kiu interesigxis pri multaj temoj en la sciencoj. Inter la fruaj sciencaj verkoj de Jenner trovigxas studo pri la konduto de kukolidoj en fremdaj nestoj. En 1778 Jenner esploris pri kormalsanoj kaj eltrovis la misformadon de la koraj arterioj cxe stenokardio. Jam de sia junagxo, Jenner montrigxis sciema kaj neordinara scienca esploristo. Ekde 1790 Jenner komencis studi malsanon de melkistinoj, kiuj infektigxis de bovina variolo, kiam dum melkado ili dispremis variolajn pustulojn cxe la mamoj de infektitaj bovinoj. Tiu malsano konsistis el la disvolvigxo kaj rapida resanigxo de vezikoj sur la fingroj. Tiuj, kiuj tiel infektigxis, poste ne malsanigxis pro la vera homa variolo. Post zorgaj enketoj pri tiu fakto, Jenner, la 14an de majo 1796, antaux grupo de amikoj kaj medicina komisiono infektis ok-jaran knabon per bovina variolo, uzante la enhavon de pustulo sur la mano de melkistino kaj enigante tiun materialon en suprajxan trancxon cxe la hauxto de la knaba mano. La 1-an de julio, Jenner inokulis la knabon per la enhavo de variola pustulo, sed la knabo ne malsanigxis, nek tiam nek post ripeta provo infekti lin kvin monatojn poste. Post pliaj similrezultaj eksperimentoj, Jenner volis publikigi siajn konkludojn. En 1796 la Regxa Societo (prestigxa scienca organizajxo) tamen malakceptis artikolon de Jenner pri tiu temo, kaj tial li mem eldonis malgrandan libron pri la afero en 1798, nomante sian metodon vakcinado. Malgraux komencaj obstakloj, la metodo rapide akceptigxis. En 1805 Napoleono ordonis la vakcinadon de la tuta franca armeo, kaj en 1807 aperis en Germanio la unua legxo pri deviga vakcinado. La unua infano vakcinita en Rusio, Anton Petrov, estis baptita en Peterburgo duan fojon kaj ricevis la nomon Vakcinov. La fama Pasteur, 85 jarojn post la unua eksperimento de Jenner, proponis la nomon « vakcino» por cxiuj analogaj preparajxoj kontraux aliaj infektaj malsanoj. « Ni esperas» , li skribis, « ke la scienco konservos tiun nomon honore al la meritoj kaj la grandegaj bonfaroj, kiujn efektivigis al la homaro unu el la plej rimarkindaj homoj de Anglio -R Jenner. Kia plezuro por mi honori tiun senmortan nomon!» Tutmonda kampanjo Jam en 1801 Jenner antauxvidis la eblecon likvidi variolon sur la tuta tero. En 1958 delegacio de eks-Sovetio proponis programon por tia likvido al la Monda Organizajxo pri Sano. La ofensivo komencigxis en 1967, kiam endemiaj fokusoj de variolo ekzistis en 30 landoj kaj tutmonde ekestis jare 10-15 milionoj da okazoj de la malsano. La strategio necesigis la vakcinadon de minimume 80-90% de la logxantaro, gxustatempan diagnozon kaj izoladon de cxiu malsanulo kaj nepran vakcinadon de cxiu familiano de la malsanuloj. Pro tio necesis aldone cxiujare 150 milionoj da dozoj de la vakcino, kiujn senpage donacis 20 landoj, kaj la sindona laboro de specialistoj kaj volontuloj. La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en auxgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio. Post zorga observado tra la tuta mondo, en majo 1980 la Monda Organizajxo pri Sano deklaris, ke variolo estas plene likvidita. La sukceso de la kontraux-variola kampanjo rezultigis plian programon de vakcinado kontraux ses malsanoj: tuberkulozo, difterio, koklusxo, morbilo, poliomjelito kaj tetano. Oni atendas tutmonde elimini poliomjeliton antaux la jaro 2000. Historio spegulita En malnova tombo en gubernio Nara eltrovigxis 32 speguloj. La tombo, konstruita inter la 3a kaj 4a jarcentoj, povas prilumi, kie trovigxis la unua japana regno, Jamatai. Jamatai priskribigxis en cxinaj libroj el la 3a jarcento. Laux la raportoj Himiko, regxino de Jamatai, sendis en la jaro 239 ambasadoron al Cxinio kaj reciproke ricevis 100 spegulojn, kune kun silko, glavoj, perloj kaj oro. Menciigxas en la cxinaj libroj, kie situas Jamatai, sed, se oni sekvas direktojn kaj distancojn, la regno trovigxas meze de Japana Maro. Arkeologoj kredis, ke Jamatai situis aux en norda Kyuusxuu aux en regiono Kinki. Sed nun la speguloj helpas determini la lokon. La speguloj, kun desegnoj pri dioj kaj diaj bestoj, indikas, ke Jamatai ja situis en Kinki. Tamen kelkaj arkeologoj ankoraux disputas pri la loko, atentigante, ke jam eltrovigxis en Japanio 500 samspecaj speguloj. Aliaj kredigas, ke la speguloj en la gubernio Nara produktigxis ne en Cxinio sed en Japanio, fare de eventuale cxinaj metiistoj. Sendube dauxros debatoj pri Jamatai. Cxu vere neuxtrala? La opozicio en la irlanda parlamento protestis, ke usonaj aviadiloj, portantaj soldatojn dum la Irak-krizo al la Persa Golfo, replenigxis per karburajxo cxe la internacia flughaveno Shannon[ sxanon] en okcidenta Irlando. La Irlanda Respubliko fieras pri sia oficiala neuxtraleco, kaj tia uzado de irlanda flughaveno signifas, laux la opoziciaj partioj, krudan uzurpon de tiu statuso. Opozicianoj precipe indignis, cxar la reganta koalicio ne informis pri tio la parlamenton; tiu ne permesis, ke uzu la flughavenon usonanoj, kiuj siaflanke, lauxsxajne, ecx ne petis tian permeson. Laux la koalicio, tamen, Usono ne devis peti permeson pro la fakto, ke la aviadiloj kun la soldatoj estis « ne militistaj, sed civile cxartitaj flugmasxinoj» . Armeanoj ne forlasis la aviadilojn kaj ne surtretis irlandan teron. Similaj protestoj okazis, kiam dum la lasta golfa milito kontraux Sadam Husejn Irlando ne malhelpis usonajn militaviadilojn alterigxi kaj replenigxi cxe Shannon. En la cxefurbo Dublino organizigxis publikaj protestoj kaj manifestacioj, sub la slogano « Neniu naftomilito en Irako!» , kontraux nova usona militiro en la golfa regiono Uniksulo ekspertas Unikodon Cxar miaj parencoj scias, ke mi okupigxas kaj profesie kaj hobie kun komputiloj, oni ofte petas min solvi komputilajn problemojn; la lasta fojo temis pri telefona konsultado pri savi perditan leteron en la komputilo de mia avino. Sed fakte mi ne multe tauxgas por tiaj konsiloj, cxar mi mem uzadas komputilojn por iom aliaj celoj. Ekzemple, mi preskaux neniam uzas tekstoprilaborilon, kaj mi ankoraux neniam uzis tabelkalkulilon. Eble pro mia propra vidpunkto pri komputiloj kiel, nu, iloj por komputado, mi ne multe entuziasmigxis pri klopodoj adapti ilin por gxuste montri esperantajn supersignojn. Ankaux pro tio, ke mi gxis antaux kelkaj jaroj uzadis nur komputilojn, kiuj ne estis miaj. Sed antaux kelkaj monatoj mi ekuzis novan retposxtilon, kaj tiam mi decidis esplori, cxu mi povus funkciigi gxin ankaux unikode kaj skribi en Esperanto kun veraj supersignoj anstataux Cx ... ux, ^C... ^u kaj similaj surogatoj. Mi ne kasxu, tamen, ke mi estis pli allogata de la teknika problemo ol pelata de praktika bezono. La posxtilo nomigxas Mutt, kaj gxi sxajnas iom populara inter uniksuloj. Tiu vorto « uniksulo» tauxgas, cxar Unikso, kiel aliaj mastrumaj sistemoj, havas sian propran kulturon. Elemento de tiu kulturo estas la ideo, ke programoj estu lauxeble malgrandaj, faru lauxeble precizan taskon, kaj afable kunlaboru kun aliaj programoj. Mutt estas bona ekzemplo de tio, cxar gxi ekzemple ne havas funkciojn por auxtomate ordigi la envenantajn posxtajxojn en diversajn posxtfakojn -L tio estas tasko por aparta programo, ekzemple Procmail -R kaj gxi ecx ne inkluzivas redaktilon: kiam oni petas verki novan mesagxon, Mutt alvokas onian preferatan redaktilon, kiu estas aparta programo. Post iom da esplorado montrigxis, ke Mutt ankoraux ne estis kapabla vidigi tekstojn unikode. Tamen, cxar gxi estas libera programo, mi povis mem adapti gxin, kaj tion mi faris. Aliaj homoj jam adaptis, aux estis adaptantaj, la aliajn bezonajxojn -L mi povis elsxuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon el la reto -R do, post iom da programado mi ekhavis unikodan retposxtilon kaj povis sendi al mi mesagxojn kun belaj esperantaj supersignoj, kaj ecx mirigi min per mesagxoj en la rusa kaj la cxina. (Ankaux la kartvelaj signoj aspektas tre bele!) Tajpado de la novaj literoj estis aparta problemo, kiun mi solvis ene de mia preferata redaktilo, Emakso. (Cxirkaux duono de uniksuloj estas emaksuloj, kaj la aliaj estas cxefe vi-uloj.) Emakso havas koncepton de « enigmetodoj» : oni difinas, ekzemple, ke la signo' sekvata de la signo e transformigxu en la signon é, kaj sekve oni tajpas la francan vokalon tiel, per du klavopremoj. Enigmetodoj estas sendependaj de klavaraj mapoj: la maniero tajpi la signojn' kaj e plu dependas de via klavara mapo. Mi difinis du novajn enigmetodojn. Unu ebligas al mi tajpi latinajn literojn kun diversaj kromsignoj, kaj la alia aldonas nur la supersignajn literojn de Esperanto. Kun cxi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antauxa punktokomo:; c $= cx,; u $= ux, ktp.. Tiu metodo estas mirinde efika kaj ergonomia kompare kun la uzado de regximsxangxaj klavoj. (Cxe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon. Necesus adapti la metodon por iuj alilandaj klavaroj.) Finfine venis la momento por provi la novan ilaron kun miaj korespondantoj en la reto, kaj mi eksendis kelkajn mesagxojn en bela, supersignohava Esperanto. Ne surprize, jen iom da elrevigxo, cxar montrigxis, kompreneble, ke nur eta malplimulto de la hodiauxaj retuzantoj povas gxuste trakti mesagxojn en Unikodo (ecx se mi ne regalas mian viktimon per kartvele tajpita volapukajxo). Tamen estas jam klare, ke Unikodo (kaj la kodo UTF-8) komencis disvastigxi. La koncernaj normoj estas interkonsentitaj, kaj programistoj diligente kreas la necesan substrukturon (programajn bibliotekojn, ktp) -L ecx se tiuj samaj programistoj plej ofte estas, kiel mi antaux kelkaj monatoj, tro ligitaj al siaj kutimaj iloj por ekuzi Unikodon praktike. Jam pluraj popularaj programoj funkcias unikode, kaj oni povas prognozi, ke post kelkaj jaroj preskaux cxiuj novaj komputiloj liverigxos kun unikodokapabla programaro, do oni povos sengxene korespondi en Esperanto, ne bezonante la hodiauxajn surogatojn. Vojoj al la sankta urbo La hispana urbo Santiago de Compostela[ kompostela], sankta loko de la kristanoj, cxiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn kaj turistojn el la tuta mondo. La historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu laux kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zabedeo kaj Salome. Por obei la konsilon de Kristo disvastigi la evangelion en la tuta mondo, la apostolo decidis veni al Finisterre, tio estas: gxis la fino de la mondo laux la tieaj scioj. Por plenumi tiun decidon, nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj sxipoj, kiuj transportis feron, sxtalon, oron kaj spicojn el Oriento, kaj tiumaniere li atingis la galegan urbon Pafdron cxe Atlantiko. La apostolo ne restis nur tie, sed li veturis tra tuta Galegio kaj atingis la hispanan regionon Aragono. Poste la apostolo revenis al Palestino, kie Herodo Agripo senkapigis lin. La discxiploj de la apostolo Atanaso kaj Teodoro transportis lian korpon per sxipo al Libredon, al tereno disponigita de la regxino Lupa. Multaj skribajxoj mencias la eventojn okazintajn gxis la tempopunkto, kiam post okcent jaroj la korpo de la apostolo aperis en la Kampo de la steloj, de kiu devenas la nuna nomo de la urbo Santiago de Compostela en la provinco Galegio. La pilgrimado komencigxas Oni rakontas, ke la unua vera pilgrimanto estis franca episkopo, Goteskalko, kiu venis rajdante cxevalon. En la jaro 1120 ambasadoro de emiro Jusuf, kiu traveturis Galegion por renkontigxi kun la regxino Uraka, vidis tiom da pilgrimantoj laux la vojo, ke li demandis, kien iras cxiuj. Oni klarigis al li la aferon, kaj li mem ekdeziris veni al la tombo de la apostolo. Okdek jarojn poste alia kleriko, nome Picaud[ pikó], priskribis la vojon ekde Poitiers[ puxatié], Francio, verkante la unuan turisman gvidilon pri Santiago de Compostela. En 1122 papo Kaliksto la Dua egaligis la urbon al Romo, cxar en tiuj du lokoj estas entombigitaj la nuraj du apostoloj en Euxropo, Sankta Jakobo kaj Sankta Petro. Esploriginte fare de scienculoj la relikvon de la apostolo, la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la auxtentikecon de la restajxoj de Sankta Jakobo per buleo « Deus Omnipotens» de la 1a de novembro 1884 kaj petis la episkopojn de la katolika eklezio instigi la kredantojn al pilgrimado al Santiago de Compostela. Poste la sekvaj papoj, kaj ankaux la nuna, ofte vizitis la sepultejon de la apostolo, situanta en la kripto de loka katedralo. La urbo -R magneto por la kristanoj Oni diras, ke cxiuj vojoj kondukas al Santiago de Compostela. Certe jes, cxar la sepultejo de la senkapigita apostolo estigxis magneto por la kristanoj, kaj la vojoj uzataj de la pilgrimantoj estis ankaux tiuj, laux kiuj pasis dum jarcentoj cxiuj artaj kaj kulturaj movadoj de Euxropo. Pluraj estis kaj plu estas la vojoj al Santiago de Compostela: Franca vojo. Malfacila kaj laciga, tamen estas la plej ofte uzata. Gxi finigxas cxe la bela vidajxo de Monto de la Gxojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj. Atinginte ties pinton ili ekvidis de tie la turojn de la katedralo de Compostela. Temas pri preskaux okcent kilometroj laux malnovaj romiaj vojoj norde de Hispanio, kiuj estas dividitaj je du brancxoj -L tra la aragonaj kaj tra la navaraj Pirineoj (cxe Roncesvaljes). Ambaux kunigxas cxe la bela urbo Puente la Reina. Tiu franca vojo sendube estis la unua limo inter la kristana kaj islamana partoj de la duoninsulo, komenca punkto de la tiel nomata « rekonkero» , komencigxinta en la norda regiono Asturio. Sekve de tiu vojo en la 11a jarcento regxo Alfonso la Sesa profitis la famon de Santiago de Compostela por altiri soldatojn, klerajn monahxojn, komercistojn kaj metiistojn el Francio. Krome la franca vojo kunligis Hispanion al Euxropo en la religiaj, kulturaj kaj politikaj aferoj. La vojagxantoj laux tiu vojo, inkluzive arabojn kaj judojn, restis surprizitaj pro la miksajxo de homoj kaj kulturoj, de arto kaj religio. Norda vojo. Gxi estas la plej grava post la jam menciita. Laux la kantabra marbordo la pilgrimantoj venis al Ribadeo, galega urbo, proksima al la astura limo, kaj sxipe veturis tra la enfluejo, kun grandaj dangxeroj, al diversaj monahxejoj, por retrovi la francan vojon. Pravojo. Gxi etendigxis ekde Oviedo, Asturio, tra la montaroj. Tamen gxi ne estis la plej uzata pro dangxeraj lupoj kaj ursoj en la montaroj. Tiu vojo sxajnas esti la plej malnova vojo al Santiago de Compostela. Vojo el la Oriento aux vojo de la argxento. Post kiam la kristanaj armeoj gajnis teritoriojn de la islamanoj, logxantaj cxefe en la sudo de la duoninsulo, oni eklogxis regionojn kaj urbojn. La novaj logxantoj kaj ties idoj, venintaj el la nordo, sentis bezonon iri al Compostela kaj tiel uzis la argxentan vojon tra la kastilia regiono, kiu estas ebena gxis la nordo. Nuntempe temas pri la plej uzata vojo, cxu veturile, cxu piede, se oni venas el la sudo norden. Vojo de la mauxroj. Tiuj, kiuj sxipe atingis la havenon Muros aux Noia, en la Korunja-enfluejo, uzis tiun vojon. Nun gxi estas forgesita. Pri tiu vojo estas konservitaj multaj historiaj dokumentoj. La veturantoj, kiuj uzas gxin, gxuas belajn pejzagxojn kaj bonan gastronomion. Angla vojo. La pilgrimantoj alvenintaj sxipe el Norda Euxropo kaj el Britio atingis la havenon de Korunja, Ferol aux de alia urbo. Post tri aux kvar tagoj la vojagxantoj atingis la urbon Santiago de Compostela pro la avantagxo, ke la vojo estas simpla. Memorajxoj flegataj Multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo kaj aliajn. Kompreneble cxiuj cxi vojoj kaj la multnombraj monumentoj cxe ili nun estas zorge renovigataj, inkluzive de la kvin galegaj katedraloj Compostela, Lugo, Mondonjedo, Orense kaj Tui. Ni ne forgesu, ke la galega klimato estas pluva kaj humida, kio kauxzas damagxojn. La renovigo de la monumentoj, cxefe cxe la franca vojo, estis grava entrepreno. La nunaj vojagxantoj, kiuj venas cxu sxipe, cxu bicikle, auxtomobile aux piede trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj (cxi tie ni ne mencias la hotelojn de cxiu urbo). En 1999 -R la antauxlasta jaro de la dua jarmilo -L omagxe al Sankta Jakobo en Santiago de Compostela kaj en Galegio okazis pli ol 600 arangxoj, koncertoj, teatrajxoj, kongresoj, ekspozicioj, ktp.. Krome antaux ses jaroj Unesko deklaris la urbon Santiago de Compostela kultura mondheredajxo. En 1998 tiu agnosko tusxis ankaux la kvar cxefajn vojojn al la sankta urbo. Perkomputila tradukado La temo de la sepa « pinta» konferenco pri perkomputila tradukado, en Singapuro en septembro 1999, estis « Masxina Tradukado en la Granda Traduk-Erao» . Partoprenis gxin 250 sciencistoj kaj profesiuloj el la tuta mondo. La konferenco konsistis el dekoj da prelegoj kaj diskutgrupoj kaj ekspozicio. En tiu lasta, el la dek kvar ekspoziciantoj la duono venis el Japanio, tri venis el Euxropo (interalie la sukcesa kompanio LHSP de Lernaut kaj Hauspie en Belgio), unu el Usono, unu el Singapuro kaj du el Koreio. La historio de perkomputila tradukado komencigxis antaux kvindek jaroj. Same kiel multaj aliaj teknologioj, inter kiuj cetere la komputilo mem, ankaux perkomputila tradukado fontas el militistaj motivoj, nome la deziro pri amasa kaj malmultekosta tradukado de tekstoj de la malamikoj dum la Malvarma Milito. Rapide evidentigxis, ke la komenca optimismo ne estis pravigita, kaj oni ekkoncentrigxis pri teknikaj tekstoj, lasante la literaturajxojn al homaj tradukistoj. Antaux dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo, sed en la lastaj jaroj la bezonon pri auxtomata tradukado denove nutras Interreto. Komence de la jaro 2000 en la reto nur 20% de la pagxoj estas neanglaj, kvankam 40% de la uzantoj logxas ne en Usono. La amerika buroo IDC atendas tamen, ke tri jarojn poste jam 60% de la pagxoj estos neanglaj. La bezono de auxtomataj tradukiloj por tiu amaso da tekstoj igxas do pli kaj pli akra. Hodiaux jam estas haveblaj senpagaj tradukiloj por interretaj pagxoj. Tiu tendenco al senpageco dauxros, tamen tiuj tradukiloj ne estas altkvalitaj, kiel cxiu uzanto ja povas cxiutage sperti. Tial aldonigxos pagataj servoj, kiuj disponigos pli altkvalitajn tradukilojn, aux kiuj mem uzos tiajn kiel helpilojn cxe homa tradukado. Ekzemplon de tiu politiko donas la supre nomita LHSP, kiu por tio acxetis unu el la plej grandaj homaj tradukservoj en la mondo. La estro de la japana Instituto pri Teknologio, profesoro Hozumi Tanaka, klarigis, kial la progreso en auxtomata tradukado sxajnas tiom senesperige malrapida. La komenca optimismo fontis el la frue atingitaj rezultoj kaj la konscio, ke la komputiloj estis ankoraux tre malrapidaj kompare al la bezonoj. Poste la kalkulrapideco kaj memorkapacito de la uzataj komputiloj eksponenciale kreskis. Tiun kreskon tute ne proporcie sekvis la kvalito de la auxtomataj tradukoj. Felicxe ankaux la prezoj de la komputiloj kaj de la tradukaj sistemoj malplialtigxis; tial la uzantoj ne plu plendis pri malbonaj rezultoj, cxar ankaux la investo ne plu estis granda. Martin Kay, profesoro en la universitato en Stanford, priparolas ankaux tiun diferencigon inter malaltkvalita kaj altkvalita tradukado. La lasta laux li dauxre dependos de la laboro de homaj tradukistoj. Li ne kredas, ke ecx en la estonteco iam la komputiloj sukcesos memstare produkti altkvalitan tradukon. Tamen, tiu homo, kiu devas finpoluri la tradukojn ne nepre perfekte konu la du lingvojn en la traduka procezo. La komputilo ja povas starigi demandojn en la cellingvo, kiun la tradukisto povas respondi en tiu cellingvo. La saman principon siatempe uzis la sistemo DLT de la nederlanda firmao BSO. La japana profesoro Jun-ichi Tsjujii aldonas, ke ankaux homaj tradukistoj ne cxiam liveras perfektajn tradukojn. Tian povas liveri nur la auxtoro de la originala teksto. La laborsesio en la lasta tago de la konferenco temis pri perkomputila tradukado uzata por informsercxado trans lingvojn. Tio koncernas tradukadon de demando starigita en unu lingvo al alia, sercxado de dokumentoj per gxi, kaj sekve retradukado al la lingvo de la originala demando. Pluraj problemoj plikomplikas la tradukan procezon, kiel ekzemple mankantaj vortoj, tradukado de personaj nomoj, ortografiaj konvencioj, teknika terminaro, plursenceco kaj aliaj. Ekzemple, W. Ogden kaj J. Cowie prezentis « Keizai» , sistemon por traduki tekstojn el la angla en la japanan kaj korean. Elektante la plej tauxgan el la difinoj, kiujn la sistemo prezentas en la originala lingvo, la uzanto povas unusencigi la tradukon. La sekva monda konferenco pri perkomputila tradukado okazos en Santiago de Compostela, Hispanio, en la jaro 2001. Kaj sekve... En januaro Portugalio transprenis la prezidantecon de Euxropa Unio. Euxropaj traktatoj difinas nek rolon nek funkciojn de la prezidanto; ili difinas nur, ke la prezidanto kunvenigu Euxropan Konsilantaron, kaj ke la prezidanteco iru sinsekve al cxiuj membro-sxtatoj de la konsilantaro. Tiu sinsekvo estis difinita de la konsilantaro per unuanimaj vocxoj, kiam en januaro 1995 Auxstrio, Finnlando kaj Svedio ekmembrigxis. Italio liveris la unuan prezidanton en tiu sinsekvo en januaro 1996. En la unua duono de 2003 Grekio finos tiun liston. Tiam normale sekvu denove Italio, sed eble la sinsekvo jam estos aliigita pro membrigxo de unu aux pluraj el la unuaj ses kandidataj sxtatoj: Kipro, Cxehxio, Estonio, Hungario, Pollando kaj Slovenio. Ekonomia libereco Litova Instituto pri Libera Merkato, kune kun la kanada instituto Fraser1[ frejzer] kaj aliaj sendependaj institutoj en 53 landoj, en la komenco de 2000 deklaris, ke la ekonomia libereco en Litovio dum du jaroj plimultigxis, tamen malpli rapide ol en la aliaj du baltaj landoj, Latvio kaj Estonio. La studajxo montras, ke inter la jaroj 1995 kaj 1997 la indico de ekonomia libereco en Litovio kreskis de 5,7 gxis 6,6, kaj ke la lando movigxis el la 77a pozicio al la 60a. La plej bonajn rezultojn denove prezentis Estonio, kies indico de ekonomia libereco en la jaro 1997 estis 6,8 (en 1995: 6,4). Gxi instaligxis en la 57a pozicio kaj dum du jaroj altenmovigxis je dek pozicioj. La indico en Litovio altigxis pro merkataj reformoj. Tamen Litovio postrestis pro tro granda aparato de sxtata administrado, malrapide restrukturigata ekonomio kaj grandaj limigoj en internacia komerco. La auxtoroj prognozas, ke Litovio igxos pli libera, se gxi dauxrigos privatigon kaj rifuzos devigan militservon kaj regadon de prezoj. Milito kaj paco Lev Tolstoj antaux preskaux jarcento kaj duono skribis tiun ampleksan romanon « Milito kaj Paco» . Gxi estas duala sumo pri homaraj sintenoj kaj ties konsekvencaj spektakloj. La pelmela poligrafiko de la verko havas specifajn heroojn kies agado validas en cxiuj epokoj, ecx se nomoj kaj cirkonstancoj sxangxigxas. La dualeco igxas unueco: ne estas milito sen rompo de paco, ne estas paco sen milita konkero. La malnova universala pravigo estas: ni militas por konstrui pacon! Peza bilanco La antauxlasta jaro de la nun finigxanta jarcento (1999) prezentis al ni timigan modelon, ke la homaro kapablas administri nek militon, nek pacon. Unuigxintaj Nacioj ne sukcesis arbitracii la konflikton en eksa Jugoslavio; la soldatoj de NATO restis spektantoj de terura masakrado fare de la usonaj misiloj. La diktatoro Milosevicx, cxampiono pri sxovinismo, restas sur sia trono, indiferenta al la amasmortigado, cxar li konvinkis sian popolon kaj konvinkigxis ke li celas pacon... Al la emocie kortusxitaj zelotoj de l'pacismo, kiuj oportune kunportas siajn armilojn, restis la kutima agado: kun agitaj banderoloj en la mano almozpeti por mildigi forajn suferojn de aliajn... kaj dormi sen konscienco-riprocxo. La indonezia armeo, ebria je sango, efektivigis unu el la plej grandaj genocidaj masakroj de la lastaj jardekoj, en Orienta Timoro, nome de religiaj veroj kaj naciismo. En Barato kaj Pakistano bestaj homoj akrigas ungojn kaj dentojn por ksenofobiaj militoj ree, nome de paco. Rilate al paco, el la patrujo de Lev Tolstoj revenas granda timo pro la putineca Putino (tion iel diris S. Maul), kiu fanatike prostituigxas denove pro idiotaj petrolo kaj patriotismo. Putino jam komandis la formeton de cxiuj araneajxoj cxe la nukleaj ogivoj, dum li promesis « trafi cxiujn ribelajn cxecxenojn gxis la plej kasxitaj klozetoj kaj latrinoj» . Fuzio kaj paco Eble kontraste al « fusilo kaj milito» oni komentas, ke en Euxropa Unio ne plu estas heredaj malamikoj. « La fuzioj venigas pacon» , oni diras. Kiu antaux kelkaj dekoj da jaroj povus imagi franc-germanajn fuziojn kiel Hoechst-Rhône-Poulenc, Framatome-Siemens, kaj aliajn? La paca aspekto de tiuj transakcioj estas tamen formo de terura milito sen tuja pafado: gxi estas la ekonomika milito en nia tutmondigita kapitalismo. Temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon. Estas milito, kie oni ne plu pafas al soldatoj, sed kie oni margxenigas homojn (la salajrulojn) kaj favoras la investistojn (la monposedantojn). La jxurnalo « Folha de Săo Paulo» de la 3a de januaro 2000 informas, ke en 1999 la valoro de la akcioj de dek firmaoj altigxis je 700% en borsaj ludoj, plejparte pro fuzioj en produktado de papero kaj de energio. En tiu paca milito (klasbatalo) la venkantoj estas la monposedantoj, dum la salajruloj igxas mizeraj senlaboruloj. Sindikatisto jxus diris, ke la tendenco en tiu 21a jarcento estas, ke cxiu fabriko havu nur du pacajn laboristojn: unu hundon (jes, hundon), por ke neniu tusxu la robotojn, kaj unu homon por doni mangxajxon al la hundo. Organismoj genike modifitaj Laux pliaj komentarioj, la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeuxtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj. Simiino jxus ricevis homajn genojn gxuste por igxi modifita « homo» . Tiel, finfine nia dualo, milito kaj paco povas havi definitivan kuracan solvon: kunfandi la homajn genojn pri militemo kaj pacemo en O.G.M. (Organismoj genike odifitaj), en modifitan kromosomon, klonitajn genojn, kiuj eliminos la plej malfacile regeblan avataron de la homo, nome la stultecon. Sed tion la genia Lev Tolstoj ne povis imagi. Inter maro kaj arbarego « Rememora turismo» oni povus nomi tion, kion mi prezentos en la sekvaj linioj, cxar la raportotaj okazintajxoj estas travivitaj antaux jardekoj. Foje venis al mia logxejo en Caracas[ karakas], Venezuelo, mia enlanda amiko, senfamilia solulo kiel mi. Li demandis min: « Kion vi faros dum la Kristnaskaj ferioj?» . Post iom da meditado mi respondis: « Ni klopodu festi ilin en vilagxo, kien, almenaux laux la landkarto, neniu sxoseo, nek vojo kondukas.» « Freneza ideo» , reagis prave mia amiko. « Sed vi elektu nian celon!» Mi trovis surmape la vilagxon Chuspa[ cxuspa] cxe la marbordo. Tiutempe, antaux pli ol tri jardekoj, neniu surtera vojo al gxi estis indikita. La maro estis la ununura alirebleco. Do, kelkajn tagojn antaux la jarfinaj festotagoj ni alvenis per auxto al la tiama fino de sxoseo, kondukanta de la haveno La Guayra[ laguajra] al la ripozejo Los Caracas. En la tiea albordigxejo ni trovis kelkajn boatojn. Unu el ili, laux tio, kion oni informis nin, veturis cele al la de ni elektita vilagxo. Vesperkrepuske alvenis Cachimbo[ kacximbo], la boatposedanto. Obeante liajn instrukciojn, ni enboatigxis. La ceteraj dek kunveturantoj estis laboristoj de la haveno kaj servistinoj. Kvankam mia amiko kaj mi estis la solaj strangule blankhauxtaj pasagxeroj, oni traktis nin tre amike kaj simpatie. Ankaux, oni lauxvice transdonis al ni rumbotelojn, kiuj cirkulis de busxo al busxo. La unua viktimo de tiu drinkado baldaux falis de sur la benko. Oni kusxigis lin zorge sur la pruon, kie jam kusxis, krom la pakajxoj, kelkaj kokinoj kaj porkido -R cxiuj prudente sxnurligitaj. Post la nokt-alveno ni albordigis la boaton cxe bela strando, malantaux kiu ni vidis la konturojn de kelkaj dometoj, malabunde lumigitaj. Nun Kacximbo scivoleme demandis: « Kien vi volas iri?» Iom honteme ni konfesis, ke ni ne scias tion. Sed supozeble ni trovos iun hoteleton aux gastejon. « Tio mankas cxi tie» , respondis Kacximbo kaj, vidante niajn embarasitajn mienojn, ekkriis « Policisto-o-o!» Tiu haste alkuris, rekonebla laux lia oficiala dejxorcxapo. Tiel ni konsciigxis, ke Kacximbo estas grava persono en la vilagxo. Tio konfirmigxis, kiam li ordonis al la policisto, ke li nin logxigu en la policejo. Dankinte al Kacximbo pro lia helpemo, ni piedire sekvis la policiston. Sub la tegmento de policeja korto ni nodligis niajn hamakojn kaj vespere komencis mangxi sandvicxojn cxe la lumo de du kandeloj. Mia amiko, fiksrigardante al la proksima fenestro cxe la pordo kun granda pendseruro, subite diris: « Tie en la duonlumo mi vidas homan vizagxon.» Li ekstaris, alproksimigxis al la feraj stangoj kaj demandis gxentile: « Cxu vi estas malliberulo?» La arestito jesis, kaj ni prezentis al li sandvicxon kaj iom da suko. La sekvan matenon ni promenis tra la senauxta kaj senbrue idilia vilagxeto, gxuis la palm-ombratajn belegajn plagxojn, nagxis kaj babilis kun lokaj logxantoj. Mi volis acxeti orangxojn, kaj oni montris al mi dometon, en kies gxardeno ili maturis. La posedanto tre gxentile plenigis nian saketon je fruktoj. Kiam mi demandis pri la prezo, li respondis ridetante: « Nenion, nenion. Mi havas tiom multe da fruktoj.» « Sed vi povus vendi ilin» , mi kontrauxdiris. « Ne valoras la penon. La transportado de orangxoj al la urbo kostas pli ol tio, kion oni pagus tie.» Tamen ni insiste donis al li monsumon, kiu sxajnis justa, kaj dankinte foriris, impresite de la donacema malavareco. La Kristnaska festo tiunokte estis eksterordinara. Ni dancis, kantis, drinkis kune kun la gajaj gevilagxanoj. Ili plejparte devenis de familioj de afrikaj sklavoj, venigitaj en antauxaj jarcentoj labori en la grandaj terposedajxoj. La brua festado dauxris gxis tagigxa krepusko. Tiam ni « falis» pro lacego en niajn hamakojn, salutinte antauxe nian punkaptitan najbaron. En la sekvaj monatoj kaj jaroj mi ree vizitis miajn nigrulajn amikojn en Chuspa. Belan ekskurson ni faris, suprengrimpante kaj suprennagxante en rivereto, kiu torentas el la montoj inter arbaregaj bordoj. Alian fojon ni tramarsxis la arbaregan montaran cxenon por atingi sxoseon, laux kiu ni povus reveturi al Caracas. Mia amiko kaj mi tranoktis en hamakoj, ligitaj inter arbotrunkoj, dum nia nigrula gvidisto preferis dormi en kusxejo surtere. Vane ni avertis lin pri la dangxero de serpentoj kaj skorpioj. En antauxaj okazoj mi rimarkis, ke indiandevenaj homoj kaj blankuloj preferas la pli sekurajn hamakojn, en kiuj serpentoj kaj skorpioj preskaux ne povas atingi ilin. Tamen tiuj, kiuj en Venezuelo havas afrikdevenajn prapatrojn, ne sxatas hamakojn kaj preferas alispecan kusxejon. Ofte mi rememoras pri tiuj aventuroj en Venezuelo. Oni min demandas, cxu tiu vilagxa idilio cxiam ankoraux ekzistas. La raportitaj okazintajxoj ja okazis antaux pli ol tri jardekoj... La homa cerbo preferas la italan, ne la anglan Oni dauxrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli tauxga al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa kaj multevorta. Tio veras. Sed la aferoj inversigxas, se oni konsideras la lernotempon: al la italaj infanoj necesas malpli da tempo ol la samagxaj angloj por lerni kaj legi sian lingvon. La malkovron faris esploristoj de la hospitalo San Raffaele de Milano, gvidataj de profesoro Ferruccio Fazio[ ferucxo facjo] kunlabore kun esploristoj de University Collegem de Londono. La esplorajn rezultojn oni publikigis en la januara Nature Neuro-science (tiel: bibliografia donitajxo nedisponebla -L Ndlr). La diferenco kusxus en la fakto, ke, rilate legadon, en la itala la literoj rilatas al sonoj laux unusenca maniero, dum en la angla necesas uzi aldonajn informojn, same kiel la vortsignifon, antaux ol povi gxin prononci. La esploristoj profitis je la tomografio signanta pozitronojn por kalkuli la cerban fluon cxe italoj kaj angloj legantaj en sia propra lingvo. Oni vidis, ke ne funkcias la samaj cerbaj zonoj: legi anglan vorton, post la sercxado de la gxusta senco, pli penigas ol legi italan vorton. PERKOMPUTILA TRADUKADO Universala Retlingvo Unu kvarono de la monda logxantaro bone aux mezbone konas la anglan lingvon. Tio signifas, ke por tri kvaronoj la angla ne uzeblas. Tiu situacio havos konsekvencojn por Interreto. Origine Interreto estis precipe usona afero kaj, tute logike, gxi estis anglalingva. Nun gxi disvastigxis ankaux en cxiujn ekonomie bonfartajn regionojn, kaj aliaj lingvoj igxas pli oftaj. Ke la angla dauxre superregas, ne estas tuja problemo, cxar en tiuj regionoj oni ofte havas almenaux bazan konon de tiu lingvo. Tamen, en la mondpartoj, kie Interreto nun estas vaste uzata, logxas nur malgranda parto de la monda logxantaro (laux iu takso 16%). La ekspansio de Interreto al aliaj regionoj rapide progresos, sed la manko de lingva diverseco bremsos gxian utilon. Ecx se oni dezirus fari tion, simple mankas la rimedoj por traduki cxiujn retpagxojn en cxiujn lingvojn. Universala Retlingvo D-ro Hiroshi Uchida (japane: UTIDA Hirosi[ ucxida hirosxi]) de la Universitato de Unuigxintaj Nacioj1 en Tokio kunlaboris en la kreado de komputila tradukprogramo Atlas, surmerkatigita en 1984. Li konscias kaj la limigojn de la klasikaj tradukprogramoj, kaj la bezonon povi akiri informojn en la gepatra lingvo. En 1996 li iniciatis laborgrupon kun reprezentantoj de sciencaj institutoj el pli ol dek landoj por ellabori alternativan tradukmetodon. Li reuzis jam ekzistantan ideon: oni ne verku komputilajn programojn por traduki de unu lingvo al alia, sed oni kreu interlingvon kaj programaron por traduki al kaj el tiu interlingvo. La interlingvo uzata de d-ro Uchida kaj liaj kunlaborantoj nomigxas UNL (Universal Networking Language, Universala Retlingvo). Gxi estas farita por uzo en Interreto kaj fakte estas pliampleksigo de la tie uzata HTML-kodaro. La UNL-vortoj estas anglaj, sed diversaj aldonaj kodoj strikte difinas la signifon. Detalaj teknikaj klarigoj pri tio troveblas en la UNL-retpagxoj2. Vortaroj kaj konvertiloj Cxiu lingvo havas vortaron, en kiu cxiuj nocioj estas registritaj en UNL-formo. Per UNL-vortaro por sia lingvo kaj per komputila programo nomata « alkonvertilo» verkanto tradukigas tekston de sia gepatra lingvo al UNL. Tio povas okazi diversmaniere: tute auxtomate (sed ne tute fidinde) aux kun diversnivelaj gradoj de interkonsiligxo inter verkinto kaj komputilo. Dum la interkonsiligxo la komputilo montras (en la lingvo de la verkinto), kiel gxi komprenas la prezentitan tekston. Se necese, la verkinto povas pli precize priskribi la signifon. La uzanto tute ne bezonas koni UNL. Se iu interreta teksto ekzistas en UNL-formo, leganto kun helpo de sialingva UNL-vortaro kaj « elkonvertilo» auxtomate ricevas la tekston en sia lingvo. La intenco estas, ke verkantoj de retpagxoj samtempe faru UNL-version de siaj tekstoj. Kiam por cxiu lingvo estos servilo (potenca komputilo kun UNL-vortaro kaj konvertiloj, konektita al Interreto), uzanto de Interreto preskaux sen rimarki tion vidos la tekstojn tradukitajn al sia lingvo. Ambicia programo UNL ankoraux estas en embria fazo. En januaro 2000 oni diskonigis la projekton. Ekde aprilo funkcios serviloj por la oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, cxina, franca, hispana kaj rusa. Fine de la jaro 2000 aldonigxos serviloj por deko da aliaj lingvoj. Tiam UNL povos utili por tri kvaronoj de la monda logxantaro. En 2002 UNL servu cxiujn lingvojn de la Euxropa Unio kaj en 2006 cxiujn lingvojn de la UN-membrosxtatoj. Tion la nuna UNL-societo kompreneble ne mem povas realigi. Tial gxi ekde nun sercxas kunlaborantojn, cxu por aldoni UNL-vortarojn, cxu por ellabori fakajn projektojn (ekzemple en komunikado, komerco, medicino,...), cxu por alimaniere kontribui. La baza dokumentado kaj la teknikaj specifoj estas je dispono senpage. Je kio ni kredas? Preskaux cxiu finnlandano auxtomate estas baptita luterana protestanto. El la pli ol kvinmiliona logxantaro cx. 4,4 milionoj membras en la sxtata luterana eklezio, sed nur 10% partoprenas dimancxan diservon unufoje monate, dum en centra Euxropo la frakcio estas 20-30 kaj en suda Euxropo 40 el 100. En Pollando kaj Irlando la frakcio povas estis 90%. En Usono 40% el la logxantaro frekventas la meson cxiusemajne. Cxu ekumena lando? Oni diras, ke la nordiaj landoj estas la plej nereligiaj en la mondo; aliflanke oni diras, ke gxuste Finnlando estas la plej ekumena lando. Cxu gxi estas ankaux hipokrita? Malgraux la relativa malmulteco de la praktikantaj religiemuloj, la gazetaro dum la kandidateco de la nuna prezidanto Tarja Halonen ofte atentigis pri sxia ne-aneco en la sxtata eklezio -R aux iu alia eklezio -L kaj pri sxiaj familiaj rilatoj, sxia kunvivado kun viro sen lauxlegxa aux religia geedzigxo. Malsamaj tendencoj Euxropo unuigxas, sed la kredoj kaj religioj malcentraligxas kaj dispecigxas. Senradikaj homoj ne scias, je kio kredi. Se iu homo kun konvinka karismo deklaras, ke Dio ordonis, ke li / sxi fondu novan religian grupon, li / sxi baldaux trovos samideanojn kaj apogantojn. Homaj rilatoj ege gravas ankaux en la religia direktado, kaj ekstremismaj individuoj preferas krei novajn grupojn por si kaj ne subigxi al la antauxaj. Religio ne plu estas socia forto sed privatajxo. Homo povas resti ekster cxiuj grupoj kaj tamen esti religiema en sia propra maniero. La plej granda sxangxigxo okazinta en la religia vivo de la 20a jarcento estas la plinombrigxo de personoj, kiuj membras en neniu eklezio aux religia grupo. Eble gxuste tial muziko ludas pli kaj pli gravan rolon en diservoj. Muziko trudas neniun doktrinon sed lasas spacon por piaj sentoj kaj etoso, mensaj ripozo kaj purigxo. Pluraj konfesioj La ortodoksa eklezio havas sxtatan aprobon kaj apogon en Finnlando. Gxi havas cx. 52.000 membrojn kaj unu monahxejon kaj unu monahxinejon, kiuj translokigxis pli okcidenten, kiam iliaj antauxaj ejoj farigxis sovetunia proprajxo post la dua mondmilito. Al kelkaj luteranoj ekplacxas ortodoksismo, kaj ili konvertigxas. La ortodoksaj muziko kaj arto kortusxas ilin. La cxefaj ortodoksaj pregxejoj situas en Helsinko kaj Tampereo, sed multaj parohxoj havas nur modestan lignan kultejon (ruse « casovnja» , finne « tsasouna» ), aux la parohxanoj devas vojagxi longajn distancojn por partopreni la diservon. La Centro de Ortodoksa Arto situas en la urbo Kuopio. Ortodoksaj centroj allogas ankaux turistojn kaj kursanojn, ekzemple per ikonpentrado. La romkatolika eklezio en Finnlando estas ne bone konata; gxi havas nur ses milojn da anoj, el kiuj multaj enmigris la landon kiel rifugxintoj, diplomatoj, gastlaboristoj, ktp.. Ofte katolikoj devas havi siajn mesojn en hejmoj aux en pregxejo komuna al luteranoj, ortodoksuloj kaj katolikoj. Cxio tio pretigas la vojon al ekumenismo. Katolikoj estis la unuaj misiistoj en Finnlando, kvankam unu el ili, la angla episkopo Henriko, estis murdita de kontrauxstarema finna bienulo en la 12a jarcento. (Poste Henriko farigxis la sankta patrono de la lando.) La regxoj de la sxtato Svedio-Finnlando malpermesis katolikismon en la 1520aj jaroj kaj konfiskis katolikajn posedajxojn, nuligis la gemonahxejojn kaj sxangxis la pregxejojn laux protestanta stilo. Kiam Finnlando preskaux ducent jarojn poste estis aneksita al Rusio, la polaj soldatoj de la caro kaj aliaj ne-finnoj rajtis katoliki ankaux en Finnlando, sed ne la indigxenaj finnlandanoj. La legxo pri religi-libereco estis farita nur en 1929. Antauxjugxoj nutritaj dum centoj da jaroj tamen plurestas. Multaj opinias, ke iliaj proksimuloj kredu same kiel ili, aux ili preferas tute ne pritrakti religiajn temojn. Pli konataj ol katolikismo estas en Finnlando pentekostismo (cx. 40.000 anoj), atestantoj de Jehovo (cx. 20.000 anoj) kaj aliaj kristanaj eklezioj kaj grupoj, kiaj la adventistoj, baptistoj, metodistoj kaj Savarmeo. La judaj parohxoj havas pli ol mil anojn kaj la islamaj pli ol 10.000, sed ordinara finno kvazaux ignoras tion. Tipe nordia eklezia grupo Tipe nordia kristana grupo estas la lestadianoj, kies fondinto, pastoro Lars L. Laestadius (1800-1861) religie vekis la sameojn kaj laponojn kaj faris multon por sobrigi kaj eduki siajn parohxanojn. La movado disvastigxis ankaux pli suden kaj ecx en Usonon kun la elmigrintoj. La lestadianoj ne akceptas la naskoreguladon, rok-muzikon, dancadon, teatron, televidon aux pastorinojn. Cxiusomere ili kunvenas 70.000- gxis 80.000-ope dum unu semajno, kiam la dise logxantaj gejunuloj povas renkontigxi. Ili havas tri edukajn institutojn por adoleskantoj, sed grandparte ili restas membroj de la sxtata luterana eklezio, kvankam okazas konfliktoj, ekz. pro ina pastoro. ... kaj la cetero... Povus esti listigataj pli ol 150 aliaj religiaj grupetoj, kies ideoj envenis la landon aux de Usono aux de Azio, cxefe de Barato, kaj kiuj estas pli-malpli konataj tutmonde: scientologio, Krisxna-movado, bahaismo, framasonismo, budismo, teozofio, antropozofio ktp.. Ne cxiam facilas difini, kio estas religio, kio mensa terapio, kio orienta batalarto aux jogo. Kelkaj grupnomoj klopodas kortusxi homojn: Amikoj de Vero, Pado de Lumo, Amikoj de Silento, Popolo de Dio... Cxiu kredas, aux almenaux deklaras, ke gxuste ili estas pravaj, verdiraj. Troveblas grupetoj, kiuj intence dedicxas sin al Satano kaj volas hontigi la tradiciajn sanktajxojn kaj virtojn. Tio jam timigas la publikon, cxar okazas detruado de tombejoj, vandalismo, prisxtelado kaj incendioj en pregxejoj. Kelkaj grupanoj uzas drogojn kaj konsideras sin liberaj de la legxoj kaj komuna bonkonduto. Antaux nelonge estis kondamnita grupo da gejunuloj, kiuj murdis kaj dispecigis sian kamaradon lauxrite. La cxefkondamnito, arogante ridetanta sur la televida ekrano, surprizis kaj konfuzis la spektantojn. Instruistoj kaj gepatroj estas avertitaj, ke ili prizorgu siajn adoleskajn gefilojn kaj decideme intervenu antaux ol estos tro malfrue. Kelkaj lernejoj malpermesis vestajxojn, sur kiuj videblas emblemoj de dubinde dangxeraj rok-ensembloj, sed kelkaj homoj, precipe gejunuloj, arde ribelas kontraux la limigoj. Jes ja, je kio ni kredu? Sxajnas, ke la homo nepre bezonas ideologion aux kredon, kaj sxajnas ankaux, ke iuj sxatas estri kaj la aliaj subigxi. Ne nur por infanoj « Cxu tio ne estas por infanoj?» -R ekmiris mia amikino, kiam mi demandis sxin, cxu sxi povus doni al mi uzitajn telefonkartojn por mia kolekto. Mi respondis, ke infanoj kolektas multon, sed tio ofte dauxras nelonge. Veraj kolektantoj, laux mi, povas esti nur plenkreskuloj. Mi komencis kolekti telefonkartojn antaux du jaroj, kiam mi ricevis leteron de brazila esperantisto José Odilon, kiu skribis al mi, ke li havas grandan kolekton de ili. En sia letero li demandis min, cxu mi konas iun, kiu volonte intersxangxus telefonkartojn kun li. Kaj krome s-ro Odilon interesigxis, cxu mi povus sendi al li adresojn de kolektantoj. En mia domo tiutempe logxis angola studentino, kiu sidis gxuste apude, kiam mi malfermis la leteron de la brazila samideano. Vidinte gxin, sxi surprizite demandis, cxu mi parolas ankaux portugale. La portugala lingvo ja estas sxia gepatra lingvo. « Ne, la brazilano estas esperantisto kaj li skribas al mi en Esperanto» , mi respondis. Kaj mi ecx menciis al sxi, pri kio li skribas al mi. « Atendu iomete» , diris la studentino kaj tuj forkuris en sian logxejon. Baldaux poste sxi revenis kun 45 uzitaj telefonkartoj, kiujn sxi donacis al mi. Imagu: post la ricevo de tiu letero helpe de la angola studentino mi igxis posedantino de 45 telefonkartoj. Mi tuj respondis al la brazilano, sed bedauxrinde li ne respondis. Cxar antauxe mi neniam uzis en la praktiko telefonkarton, mi estis surprizita konstati, ke tiuj kartoj estas tre belaj kaj aperas en serioj. La postan tagon mi parolis pri tio en mia Esperanto-klubo, kaj miaj geklubanoj promesis helpi kaj disponigi al mi uzitajn telefonkartojn. Unu el ili ecx donacis al mi katalogon de ili kaj mi vidis, ke la serio de fama nialanda altaro en Bojnice konsistas el dek unu telefonkartoj. Krome la serio de protektataj bestoj estas el dek kvar eroj, ktp.. Mi entuziasmigxis kaj ekde tiam mi farigxis fervora kolektantino de telefonkartoj. Se iu havas la saman sxatokupon, bonvolu kontakti min: A. Komlosxiova, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Brutalaj dekstruloj La mondo gapas al Auxstrio, indignante pro ties dekstra popolisto Jörg Haider[ jerg hajda]. Auxstroj, laux enketoj, multnombre kontrauxas eksterlandanojn. Tamen de longa tempo oni ne auxdis, legis aux televidis pri fizikaj atakoj de auxstroj kontraux ne-auxstroj. Iom alia estas la situacio en Germanio. Ties registaro en Berlino estis inter la 14 EU-landoj, kiuj interkonsentis izoli Vienon pro Haider. En distanco de nur kelkaj kilometroj de Berlino, meze de februaro, kiam kulminis disputoj pri la sankcioj kontraux Auxstrio, komencigxis proceso kontraux kvin junuloj. En urbo Rostock[ rostok] oni akuzis la dekstrajn radikalulojn pro kruelaj krimoj en Eggesin. Antaux duona jaro la novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, cxasis ilin tra la urbeto, batis kaj tretegis, gxis la viktimoj estis senkonsciaj. La junuloj kriis malamajn sloganojn. Poste ili revenis kaj ankorauxfoje torturis la azianojn, per siaj najlobotoj stamfis sur la du viroj, kiuj ne povis defendi sin. Nur matene gardistoj malkovris ilin, vivdangxere vunditajn. Unu el ili dum semajnoj kusxis en komato kaj gxis nun ne resanigxis. Longa listo La kvin kalve razitaj « hauxtkapuloj» (angle: skinheads) indikas kiel sian motivon « malamon kontraux eksterlandanoj» . Tiu cxi fiago estas nur unu en longa cxeno de tiaj brutalajxoj. Jen nur kelkaj similaj krimoj de perforto: 25a de novembro 1990: hauxtkapuloj atakas en Eberswalde[ ebersvalde] en diskoteko afrikanojn; 28-jara angolano mortas. 17a gxis 21a de septembro 1991: en Hoyerswerda[ hojesverda] dekstregaj junuloj atakas hejmon de aziluloj. 22a gxis 28a de auxgusto 1992: en Rostock junuloj kaj najbaroj atencas aziloficejon, jxetas brulajxojn kaj elpelas azilulojn. 12a de majo 1994: en Magdeburg hauxtkapuloj pelcxasas afrikanojn tra la urbo; policistoj kaj civitanoj observas la perforton, ne intervenante. 13a de februaro 1999: algxeriano mortas en Guben pro pelcxaso fare de dekstregaj junuloj. Proceso kontraux ili komencigxis la 25an de februaro 2000. Du el la dek unu krimuloj la antauxan nokton detruis dekorajxojn de la memorsxtono starigita honore al la mortinto. En la vespero de la tago, dum kiu komencigxis la enkonduke menciita proceso, en Gotha ok junuloj kruele bategis viron el Kuvajto kaj grave vundis lin. Cxu la supozo estas malprava, ke la informoj pri la proceso instigis ilin krimi? Kiom longan tempon, cetere, povas dauxri gxis oni malfermas proceson, montras alia kazo: la 1an de septembro (Tago de Mondpaco!) 1998 en Halle du junuloj pelcxasis nigrulon kaj tiom grave vundis lin, ke li perdis okulon. Nur la 23an de februaro 2000 oni malfermis proceson. Kreskanta nombro Cxu kulpas dekstraj registaroj pri tiaj dekstraj perfortoj? En Brandenburg, la federacia lando, kiu cxirkauxas Berlinon, dauxre regas socialdemokratoj. La plej fresxa statistiko montras, ke la nombro de atakoj kontraux eksterlandanoj en tiu cxi lando ne malkreskas. En 1998 oni registris 94 tiajn krimojn, en 1999 estis 118, do kresko je 25%. Dum la du unuaj monatoj de 2000 okazis jam kvar perfortoj. Ankoraux unu komparo kun Auxstrio estas interesa: en ties cxefurbo Vieno centmiloj manifestaciis kontraux Haider; en Berlino fine de januaro 500 novnazioj manifestaciis, kun flagoj kaj Hitler-saluto, cxe la Brandenburga Pordego. Ankaux en aliaj urboj okazis tiaj marsxoj. Legantoj, kiuj iomete konas Germanion, certe rimarkis, ke la listigitaj atencoj kontraux eksterlandoj cxiuj okazis en orienta parto de la federacio, do en la eks-socialisma sxtato. En la tuta Germanio vivas cx. 8000 perfortemaj dekstreguloj, 65 el 100.000 logxantoj; en la orientaj federaciaj landoj la proporcio estas 74 el 100.000 logxantoj. Polica sxtato Oni havas multajn klarigojn pri tio, ekzemple, ke la antauxa polica sxtato malhelpis tiajn krimojn kaj ke nun, en demokratio, ksenofobio antauxe subpremita eksplodis. Fakte, en okcidenta Germanio la nombro de atakoj kontraux eksterlandanoj konsiderinde malkreskis, sed tie ili abundis antaux kelkaj jaroj. Interese estas krome, ke cxiam estis malpli multaj en sudaj federaciaj landoj, kie regas dekstraj partioj. Oni povas kompreni, ke fronte de tiuj faktoj, auxstroj estas ofenditaj pro la EU-sankcioj. Susanne Riess-Passer[ rispasa], nova estrino de la Haider-partio, kritikante la germanan registaron pro tio, komentis: « Cxe ni ne brulas azilhejmoj, ni ne havas novnaziojn, kiuj marsxas tra la stratoj.» Kara angoro... Eniri universitaton en Japanio kostas multe. Unue lernejanoj devas submetigxi al tiel nomata centra testo, kio kostas 16.000 enojn (cx. 170 euxrojn). Tamen la testo validas nur por unu universitato: lernejanoj, kiuj volas kandidatigxi cxe pluraj universitatoj, devas pluroble pagi. Trovigxas 148 naciaj / publikaj universitatoj kaj cx. 500 privataj en Japanio. Do lernejano, kiu volas esplori studeblecojn cxe ekzemple 10 universitatoj, devas pagi dekoble 16.000 enojn. Gxenerale oni provas nur cxe du aux tri universitatoj. Mondonaco Kotizoj cxe la diversaj universitatoj kaj fakoj multe varias. Ekzemple, por studi cxe nacia / publika universitato, oni pagas unue 16.000 enojn por ekzamenigxi; sekvas mondonaco de 275.000 enoj plus jara kotizo de 478.000 enoj. Aliflanke tiuj, kiuj volas studi medicinon cxe privata universitato, pagas unue 60.000 enojn por ekzamenigxi kaj poste mondonacon de 1.000.000 enoj kaj jarkotizon de 9.950.000 enojn. Meza jarenspezo de japano estas cx. 4.000.000 enoj: do gepatroj devas multe labori por realigi la esperojn de siaj gefiloj. De la registaro gepatroj ricevas nenian financan helpon. ... kaj malkara angla. Japanoj apartenas al la plej mallertaj, kiam temas pri regado de la angla lingvo. Laux ekzameno pri la angla por ne-denaskaj aziaj parolantoj cent mil japanoj ricevis mezan noton 501, dum filipinanoj ricevis 584, hindoj 583, kaj pli ol sep mil cxinoj 562. Politikistoj kulpigas la edukan sistemon kaj « malbonajn» instruistojn pri la angla. Kiam floris la japana ekonomio, la registaro enkondukis instruistojn el Britio, Usono kaj Auxstralio: unue por paroligi japanajn lernantojn, sed due por iomete redukti tro grandan japanan profiton en komerco kun Usono. Nun en Japanio estas multaj instruistoj el tiuj landoj, sed la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtigxis. Disputoj Gxenerale oni komencas lerni la anglan en la mezlernejo, kiam oni havas 12 jarojn. Ekde 2002 oni povos komenci gxin en la elementa lernejo, malgraux disputoj inter fakuloj pri la valoro de la angla je elementa nivelo. Tamen frua enkonduko de la angla gxojigos la japanan cxefministron Obuti, kiu volas, ke la angla farigxu la dua lingvo de Japanio. En parolado fine de januaro Obuti diris: « Mi havas du celojn pri edukado. Unue cxiuj japanoj havu belan japanan lingvon, bazon de nia kulturo kaj tradicio. Due cxiuj japanoj povu komuniki en la angla lingvo, la internacia lingvo, per Interreto por libere agadi en la mondo.» Gramatiko Efektive la japanoj ne havas vere malaltan nivelon en la angla: la rezultoj de la aziaj ekzamenoj iasence trompas, cxar multe pli da japanoj faris la ekzamenon ol reprezentantoj de aliaj nacioj. Kvankam la japanoj ne bone parolas la anglan -L cxar mankas al ili eblecoj -R ili bone komprenas gramatikon. Cxefa problemo por la japanoj estas, ke ili ne bezonas la anglan en la cxiutaga vivo. Oni lernas la anglan cxefe por trapasi ekzamenojn cele al universitata studado. Atinginte la universitaton, oni cxesas lerni la anglan: poste, en profesia vivo, oni nur malofte bezonas gxin. Nun universitatoj reduktas provizon pri la angla kaj koncentrigxas pri aliaj fakoj. Bona vivo En najbaraj aziaj landoj regas alia situacio: fojfoje oni uzas la anglan anstataux gepatraj lingvoj en lernejoj kaj universitatoj, kies studentoj volas elmigri al Usono, Kanado aux Auxstralio. Por ili la angla necesas por havigi pli altkvalitan vivon: la angla en Japanio ne kondukas al pli bona vivo kaj farigxas ofte nura gxeno. Por realigi la deziron de cxefministro Obuti restas tamen solvo: Japanio jam sekvis Usonon en ekonomia kaj kultura sferoj -L kial do ne en lingva sfero por tiel farigxi la 51a usona sxtato? Atento por etaj kaj monda lingvoj Kiel en Skotlando (MONATO, 2000/3, p. 23) ankaux en Francio etnaj lingvoj (i.a. la bretona, la flandra, la alzaca, la okcitana kaj la euxska) estas pli sxatataj de la instancoj ol antauxe. La registaro fundamente sxangxis sian agmanieron rilate al tiu aro da etnaj lingvoj. Antauxe ili estis konsiderataj kiel pli malvaloraj paroliloj: ili estis nomataj « dialektacxo» kaj malpermesataj en la lernejoj. La registaro rifuzis konsideri ilin. Formigxis diversaj asocioj por defendi tiujn regionajn lingvojn kiuj ligis sin tra la tuta lando. Hodiaux la diversaj regionaj lingvoj estas pli-malpli instruataj en la koncernaj fakultatoj kaj universitatoj. Aperas pli kaj pli da lernolibroj, vortaroj kaj kulturaj publikajxoj literaturaj kaj sciencaj. Paralele sxangxigxis aliaj elementoj. La direktantaro de la instruado dum jaroj respondis al ni ke « la franca edukado estas cxekape de la lingvo-instruado en Euxropo... disdonas la instruadon de tuta gamo da lingvoj... kaj ne eblas aldoni plian lingvon.» Nun tiu sxajn-argumento ne plu estas reliefigita. Oni asertas ke oni instruos fremdajn lingvoj jam en la baza lernejo, sed fakte temas nur pri la angla. Oni montras ke sen la angla ne eblas elturnigxi en la mondo kaj en la estonta profesio. Tiel la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre gxi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj. Mi kungxojas kun tiuj lastaj pri ilia liberigo, sed iom angoras pri gxia estonta evoluo. Kaj Esperanto? Gxi cxeas luktadon de gigantoj, sed gxi estas nur nano. Tamen gxi havas atutojn... sed kiu scios ilin potencigi? Oni komencas esperi pri mirakla evoluo: falis la berlina muro, kial ne forfalus la obstakloj al uzado de nia lingvo. El flamo en fajron Konsternis irlandanojn decido de la registaro aprobi nacian aligxon al organizajxo « Partneroj por paco» (PPP). Tradicie kaj konstitucie la Irlanda Respubliko estas neuxtrala lando, kiu gxis nun rifuzis eniri militajn aliancojn. Aligxo al PPP -R laux kontrauxuloj -L signifas unuan pasxon al membrigxo en Nord-Atlantika Traktat-Organizajxo (NATO). Apogantoj de la registara decido aliflanke argumentas, ke Irlando -R kiu jam delonge « kontribuas» soldatojn al pactacxmentoj de Unuigxintaj Nacioj (UN) -L ne plu povas resti ekster organizajxo, kiu celas defendi komunan pacon. Plie, kelkaj asertas, ke la prifanfaronata neuxtraleco de Irlando estas pli imaga ol reala, kaj ke gxi estis origine nura gesto kontraux antikva malamiko Britio. Pro tio, Irlando ne konsentis aliancigxi kun Britio dum la dua mondmilito, kvankam multe da irlandanoj proponis sin kiel volontuloj en la brita armeo kaj en tiuj de aliaj aliancaj nacioj. Duaranga celo Tiuj, kiuj maltrankviligxas pri eventuala aligxo al NATO miras, ke tiom da landoj, kiuj gxis disfalo de komunismo vivis sub sovetia hegemonio, nun deziras aligxi. Nekontesteblas, ke NATO estas regata de Usono por antauxenigi ties eksteran politikon. Se gxi pretendas defendi ankaux siajn aliancanojn kontraux fremda atako, tio estas nur duaranga celo. Iu ajn, kiu iam logxis en teritorio, kiu « gastigas» usonajn militistojn, povas atesti pri la malstabiligo de socio kaj kulturo kauxzita de la cxeesto de armitaj eksterlandanoj, kiuj ofte ecx ne klopodas lerni lokan lingvon aux konatigxi kun tieaj kutimoj. Noblaj idealoj Kredeble cxiu modera homo ambicias, ke ties lando konservu bonajn rilatojn kun aliaj sxtatoj, inkluzive de Usono, kies konstitucio bazigxas sur plej noblaj idealoj. Tamen Irlando, membro de Euxropa Unio, devas rekoni, ke ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj interesoj de malproksima Usono estas malsamaj -R ofte tute kontrauxaj -L al tiuj de Euxropo aux de aliaj sxtatoj ekster « dolarujo» . Se la ekssovetiaj respublikoj kaj satelitaj landoj sukcesos membrigxi en NATO (kiel kelkaj jam membrigxis en PPP), ili eble konstatos, ke ili liberigxis de unu hegemonio sed subigxis al alia -R kaj pli forta. ZAGREBAJ SOLISTOJ EN BONAERO por Mario Saboleosky Somera Esperanto-Kurso en Motovun en Kroatio. Auxgusto nudigis la dorsojn de la virinoj. En eta posxtoficejo de la urbeto posxtistino cxiun matenon enpikas stampilon por sxangxi ties daton. Per la tusxoj de la pikilo sxi mallongigas la someron. Sxiaj klientoj obstine sendas bildkartojn por pruvi, ke la urbo reale ekzistas, ne nur fotita inter la nuboj. En la hotelo Kasxtel estas salono kun antikve ornamitaj muroj, stukajxoj formas kornojn el kiuj fruktoj elversxigxas, abundaj kiel la vivo. Sur la verda tablo mi arangxas librojn. Mi atendas lernantojn. Ili ankoraux sxmiras buteron sur siajn pantrancxajxojn. Estas la tempo antaux la leciono. La gelernantoj ankoraux ne konas unu la alian. Kiu eniros? Franca, kun okulfrapaj orelringoj. Sxia edzo mortis antaux nelonge kaj sxi nun lernas la unuajn lecionojn de la sendependa vivo. Malfacila rekomenco. Facila rekompenco. Anne estas marksisto. Sxi vizitas la landojn kiuj devige estimis Marx por vidi, kiom restis el lia instruo. Malmulto. Dionisio. Li estas komputisto, li venis por ekzerci la lingvon. Kiam li etendis la fingron dum la ekskursa tago, alflugis papilio. Li ne sciis, ke povas esti tiel simple, la lingvo, kaj la papilio. Antonio kreskigas fruktarbojn en iu banloko kiu odoras je sulfuro. En la fruktgxardeno logxas serpento. Nur unu. Amika. Kiel nomigxas tiu frukto en la cxokolado? Avelo? Nu, jes, li posedas aveletarbareton. Lasta sidis Mario. Li estas vortavara en la unua leciono. Li apogis lambastonojn apud si. Li havas irhandikapon. La kurso povus komencigxi. Instruisto komencas la kurson. La kurso komencigxas. Ekstere somero. Sunradioj vetkuras sur la foliaro sub la fenestro. Instruisto sercxas instruspicojn por vigligi la etoson. Interkona mateno. Kiu vi estas? Instruisto prezentas sin. -L Mi venas el la urbo kiu nomigxas Zagreb. Cxu iu konas gxin? -R Jes. La cxefurbo de Kroatio. Iu travojagxis. Iu haltis dum kelkaj horoj. -L Mi konas la Zagrebajn solistojn. -R diris Mario. -L Cxu vi konas muzikon de la Zagrebaj solistoj? -R Jes. -L Kie vi auxskultis la Zagrebajn solistojn? -R Hejme, en Bonaero. Lernantoj el Londono kaj Italio scias nenion pri la Zagrebaj solistoj. Lernanto el Argentino diras, ke li ricevis koncerton de la Zagrebaj solistoj. -L Oni diras: ricevi diskon. Iri al la koncerto. Muzikistoj muzikis en la koncertejo. Mario ne estas kontenta pri la proponitaj vortumoj. Li ricevis diskon de la panjo. De la patro li ricevis la koncerton. Instruisto proponas plurajn solvojn por montri diversecon de la stilo. -R Kie okazis la koncerto? -L En la gxardeno de nia vilao. Scivolo kreskas en la klascxambro. Instruisto pardonpetas. Ekzistas specialaj kazoj kiel tiu en Bonaero. Jes, oni povas ricevi koncerton. Por kiu okazo vi ricevis la koncerton? Okaze de kiu evento? -R Mi havis naskigxtagon. -L Kiom da jaroj vi havis? -R Dek. -L Mi ricevis koncerton okaze de mia deka naskigxtago. Aux: Por mia deka naskigxtago mi ricevis... -R Por mia deka naskigxtago mi ricevis la koncerton de la Zagrebaj solistoj en la gxardeno de nia vilao. -L Vi estas mia unua lernanto kiu ricevis koncerton en sia gxardeno por la deka naskigxtago. Cxu tia donaco estas argentina kutimo? -R Ne, tio estis kutimo de mia patro. -L Kian profesion havas via patro? -R Li estis jxurnalisto, artkritikisto. Li havis la kutimon inviti artistojn al nia hejmo. Mia fratino Noemi kaj mi rajtis esti cxe la tablo kun la artistoj, gxis ni lacigxis. La kunklasanoj atente auxskultas. Neniu sunradio delogas ilin. -L Mia patro auxskultis la Zagrebajn solistojn en Novjorko. Post kelkaj jaroj, kiam li auxdis, ke ili gastos en Argentino, li invitis ilin por la festo velada al nia hejmo. -R Kio estas velada? -L Tio estas noktfesto kun kandeloj. Noktmangxo. Gxis mateno. -R Cxu vi scias kiel nomigxis la orkestrestro? -L Antonio Janigro. -R Cxu vi memoras la programon? -L Kvar sezonoj, de Vivaldi. -R Cxu vi estis feste vestita? -L Jes. Mi memoras. Mi havis veluran jakon kaj papilikravaton. Silkan tukon en la posxeto. Mia patrino estis desegnistino. Sxi desegnis niajn kostumojn por tiu vespero. Por mia fratino Noemi sxi desegnis rozkoloran robon en la stilo de imperiestrino Sisi. Mia panjo sxatis kostumojn. Sxi portis robon el nigra veluro kun tri vicoj da perlcxenoj. -R Cxu vi havis guvernistinon? -L Jes. -R Cxu via guvernistino parolis france? -L Jes, unu guvernistino parolis france. -R Cxu vi havis du guvernistinojn? -L Jes. -R Kian lingvon parolis la dua guvernistino? -L La anglan. -R Kian lingvon oni parolis hejme? -L La hispanan. Mia avo estis pola judo. -R Kie vi lernis la italan? -L Hejme, mi havis italan instruistinon. Mia panjo estis italdevena. Sxi finis studadon de desegnado en artlernejo en Florenco. -R Kaj kie oni servis la mangxon en la gxardeno? -L Kie? Estis tabloj en la gxardeno. -R Kiu helpis servi la mangxajxon? -L Servistinoj. Kiam ni havis gastojn, ni havis ses servistinojn. -R Kiom da gastoj venis al la koncerto? -L Eble cent. -R Nu, amikoj, parencoj, najbaroj. Ankaux la urbestro. Mia panjo havis du fratojn muzikistojn. Kiam ili auxdis, ke por la festo de velada en nia gxardeno muzikos la Zagrebaj solistoj, ili venis el Germanio kaj Usono. -L Kia estis via gxardeno? -R Ha, granda. Grandega. -L Kiaj arboj kreskis tie? -R Palmoj kaj cedroj, ekzemple. -L Cxu estis floroj? -R En unu parto de la gxardeno kreskis blankaj floroj. Tiu parto gvidis al la domo. En la aliaj kreskis bluetaj jakarandoj. Tio estas tropikaj floroj. Iliaj bedoj estis cxe la konstruajxo por servistoj. Kune ili formis la argentinan flagon. Instruisto plezure auxskultis kiel la tabelvortoj grimpas el la desegnita kagxo al la vivo. -L Cxu via familio ofte havis koncertojn en la gxardeno? -R Ne ofte. Foje. Tiu por mia deka naskigxtago estis la plej bela. Antonio Janigro, la orkestrestro, estis la unuan tagon en la nova kontinento iom mishumora. Dum la longa flugvojagxo lia piedo sxvelis. Li volis profiti kaj promeneti dum la unuaj liberaj horoj cxirkaux la hotelo, antaux ol li komencos ekzerci kun la orkestranoj en la loka koncertejo. Li surprizigxis kiam oni informis lin, ke atendas lin en la hotelsalono s-ro Saboleosky. La sinjoro ne estis de la Kulturministerio kiel kredis la muzikisto. La sinjoro estis la loka artkritikisto, kiu venis precizigi pri la programo en la gxardeno. Nur tiam la muzikisto komprenis ke koncerto cxe Saboleosky ne estas la nomo de iu koncertejo, sed la persona nomo de la invitinto. La cxemizo de sinjoro Saboleosky tiom brilis en la sunlumo, ke Janigro palpebrume forturnis la rigardon. Li kontrolis, cxu la afabla gastiganto konscias kiom da muzikistoj kunturneas. Sinjoro Saboleosky konis cxiujn detalojn pri ili. Li tuj proponis, ke li aperos kun sia auxto kaj kvar taksioj en la koncerna tago por gvidi ilin al la vilao. La Porsche-auxto de sinjoro Saboleosky atendis je la interkonsentita horo antaux la hotelo kaj gvidis la taksian karavanon for el la centro al la gxardenaj urbopartoj. Cxe la largxa pordego atendis la servistinoj. Vento ludis en la blankaj organdiaj antauxtukoj kiam ili ridetis. La knabinoj gvidis la muzikistojn al la gxardena scenejo. Vjolo dumvoje sxercis, ke hejme oni tiutempe partikunsidas, dum jen ili muzikos dum nokta velada. Enirinte al la gxardeno la vjolo komentis, ke versxajne sinjoro Saboleosky en sia antauxa vivo estis gxardenisto en la cxielo. Iom cxiele aspektis la gxardeno. La dorlotata unua violono eklarmis je la vido de florgrapoloj. Nur jardekon poste oni tiajn larmojn nomos alergio. Kiam la orkestrestro vidis, ke la guvernistino helpas la etan knabon en velura jako veni al la solena sidloko, la emocioj sufokis lin. Sinjoro Saboleosky forgesis mencii, ke la naskigxtaga infano estas invalida. Sed la Zagrebaj solistoj neniam antauxe muzikis por handikaphava knabo. Ili sentis, ke la knabeto kaj ne la velada estas en la mezo de la vespero. La muzikistoj solene trinketis la bonvenigan trinkon el la etaj glasoj de la pletoj de ridetantaj servistinoj. Kiam silentigxis la susurado de la gxardeno kaj densigxis la vakso de la kandellarmoj, la orkestrestro levis la muzikbastoneton. La lumo splitigxis en la orelringoj de la sinjorinoj. La muziko ekodoris el la kordoj. Aplauxdoj poste levigxis al la steloj. Kiam la matena vento eksusuris inter palmoj kaj cedroj, la panjo vokis Marion. -L Venu, Mario, al la dormejo. Finigxis la festo. Jam matenigxas. Neniam plu vi estos dekjara. Jam vi eniris la dekunuan. La unuan fojon vi maldormis gxis la mateno. Noemi, en sia imperiestrina robo, apogita al segxo jam endormigxis. -R Tio estis la plej bela festo en Bonaero, kiun mi iam vidis. -L ridetis la panjo kontente kaj rigardis tra la gxardeno, kie la servistinoj jam malmuntis la scenejon. En la fono de la gxardeno, proksime al la pordo, la patro Saboleosky per sincera manpremo dankadis al sinjoro orkestrestro. Janigro tenis en la mano lian biblian versaron, dedicxitan al la naskigxtago de Noemi. Tiu feste bindita poemaro estis la invitilo al la gxardenfesto. Vento ekmovis la foliojn de la cedraj brancxoj. Servistinoj per la longaj bastonestingiloj pusxestingis la kandelojn. Fajna fumo buklis cxirkaux la kandeloj. La gxardenfesto legxere ekodoris al fumo. -R Ek! Al la lito, Noemi! Jam matenigxas, finigxis la festo! -L guvernistino pusxetis la endormigxantan knabinon. La panjo Saboleosky rigardis de la sxtupetaro kiel fumetkurtenoj kovras la muzikeventon. Sxi iomete skuigxis. Tio estis ne pro la matena frisko, sed pro la muziko. Silento en la klascxambro. Oni auxdis, kiel kelnerino alportis mangxilaron sur la terasan tablon. Alproksimigxis la tempo de tagmangxo. Dronintaj profunden en la gxardenon de la vilao Saboleosky, ni havis la impreson ke la mangxilaro venas de la argxentaj pletoj el Bonaero. -R Cxu via familio ankoraux organizas koncertojn en la gxardeno? -L Ne plu. Kiam la patro mortis, oni vendis la vilaon kaj la konstruajxon por la servistoj. -R Kaj la gxardenon? -L Oni dispecigis la terenon kaj aparte vendis la blankajn kaj aparte la bluajn bedojn. -R Cxu restis al vi nenio el tiu bela gxardeno? -L Restis. -R respondis Mario kaj pauxzis. Ni pintigis la orelojn. -L Restis al ni la koncerto de la Zagrebaj solistoj. Kiam iu el la familio Saboleosky malgajas, tiu vespere auxskultas la Zagrebajn solistojn. Kulturo de milito Unu fojon plian en la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo, oni longe parolos pri paco, ecx pri kulturo de paco. Nepre oni forgesos, ke suficxa sed necesa kondicxo estas la forigo de la reganta kulturo de milito, por ke la kulturo de paco estigxu. Kio pri kulturo La direktoro de la magazino LExpress en n-ro 2534 prezentis trafajn argumentojn pri kulturo: « La kulturo estas nediskuteble unu el la grandaj stimuliloj de la vivo. Forlasi gxin karakterizas dekadencon kaj cxiam signalas malvenkon de libereco. Esenca elemento de la konado, gxi estas atuto sur la malfacila vojo de la vero, ne forigebla pakajxo por la homa interkomprenigxo, la nura armilo por venki tiun aferon identigitan de Albert Camus[ kamí], kiu, ene de ni, aspiras al servuteco... Per ties forto, la kulturo kontribuas al la memstareco de la individuo. Gettigita, diigita, enfermita en konservatorio, gxi vane turnigxas, malkonektita de la vivaktualeco. La loko de kulturo, do, ne estas en iu ajn tabernaklo...» . Estas konstateble, ke nia homa kulturo estas gxuste enfermita en tabernakloj. Tabernakloj de milito Laux la plej primara rezono, por atingi pacon estas necese nuligi la kulturon, la kauxzon de militoj. Tiuj kauxzoj okulfrapas al ni, sed ni fermas niajn okulojn por resti en la akceptitaj tabernakloj, kiuj estas: -R Ksenofobio, naciismo, sxovinismo, patriotismo. -L Religioj, pro la fanatika fermigxo en miloj da sektoj, diferencaj, sed cxiu el ili la plej bona, do trudinda. -R Rasismo, pro la malfacila akcepto de la diverseco, de la diferencoj. Cxiu raso facile sin prezentas kiel la plej supera, kiu havas plenumendan mision. Tiuj tri supraj faktoroj, kauxzoj de militoj estas cetere intime interligitaj kaj nedisigeblaj. Ili verdire servas por kasxi la veran kauxzon, la materian pravigon de la militoj, kiu estas la sencxesa strebo al posedo de ricxajxoj fare de apartaj homgrupoj. La homoj militis por la posedo de fajro, por fekundaj kultiveblaj grundoj, por posedo de spicoj, batalas pro petrolo, karbo, pro ercoj, pro oro, pro vivospaco kaj ekde nun por posedo de trinkebla akvo, se ne tro detaligi la kauxzojn gxis la ekonomika tutmondigo. Ni scias, kvankam vivantaj en nia kulturo de milito, ke ne plu konvenas starigi gigantan inkvizician brulsxtiparon kaj flamigi flagojn kaj standardojn de naciismoj kaj patriotismoj, pli kaj pli abundaj, kune kun la sanktaj skribajxoj de cxiuj religioj ne forgesante la bibliojn kaj koranojn, same kiel oni iam karbonadgis herezulojn. Tamen, se ni volas kulturon de paco, ni devas sxangxi nian sintenon, jes malfermi niajn mensojn kaj tabernaklojn. Kulturo de paco Pri la dualo nacio, mondcivitaneco: Estas pruvita fakto, ke cxiu homo sur la tersurfaco naskigxas en la plej bona kaj bela loko de la mondo. Cxar la principo validas por cxiuj, estas malfacile por kosmopolitoj kompreni la ekzaltadon de belo-bono en naciismon. Suficxas konscii pri la ekvivalenteco de la homaj valoroj, kio ne devige kondukas al sameco aux egaleco el facile akceptebla diverseco. Pri religioj kaj diferencoj en rasaj sintenoj, la principo de ekvivalenteco restas same evidenta. La amo al tia aux alia formo de koncepto pri dio ne havas psikologian pravigon por malamo al aliaj konceptoj pri tiu dio, pri doktrinoj, krom en hermetikaj dogmoj de arkaikaj obskurantismoj. La nocio pri dio mem estas tiom svaga, tiom abstrakta, ke cxiu el ni devus lauxvole, libere ne atence retrovi sian propran bildon sen afekti la dian spegulajxon de la aliaj. La plej malfacile malfermebla tabernaklo, estas tiu de nia nuna kapitalisma ekonomiko, kie koncentrigxas la homa avido, la spekulemo senlima, la ekspluatado de homo al homo, la mito pri kolektiveco kie ligigxis la sxtatismoj kun senprecedencaj koruptoj en cxiuj anguloj de nia tero. Sed en tiu kulturo de paco, kiu kapablas konsenti, ke trezorigebla mono estas malpaciga, ke borso estas instrumento de ekspluatado, de spekulado kaj mizero, ke vera kapitalo estas tiu kiu produktas, ke produktado estas por kontentigi cxiujn homajn bezonojn por cxiuj, ke petrolo, akvo, aero, kultivebla tereno, ercoj, gemoj estas posedajxoj de la homaro, ktp? Manifesto 2000 Por tiu kulturo de paco UN, Unesko kaj UEA lancxis belan manifeston kun alvoko por apliki la ses jenajn principojn: 1) Respekti cxiun vivon. 2) Rifuzi perforton. 3) Dividi kun aliaj. 4) Auxskulti por kompreni. 5) Konservi la planedon. 6) Remalkovri solidarecon. Jen bonaj gvidlinioj, kiuj konstante akompanas nin dum nia 2000-jara civilizacio, ekde la dekalogo al Moseo, gxis la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948. Sed kie oni povas konstati la aplikon de la petataj sindevontigoj? Kiuj sin turnis fakte al la kulturo de paco, se efektive konstante regas la kulturo de milito? Historiisto Kenneth Clark[ kenef klak] diris, ke kulturo igxas civilizacio, nur kiam cxiu generacio herede transdonas ion novan. Eblas konstati, ke de pli ol 2000 jaroj, sur la etika, morala tereno, la homoj konservis sian militan kulturon kaj absolute nenion novan herede transdonis por la kulturo de paco, krom vortoj, simplaj ripetitaj paroloj. Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horlogxo Unu tago estas 24 horoj; unu horo estas 3600 sekundoj. Tio suficxas por la cxiutaga vivo jam de jarcentoj. Por natursciencaj aplikoj oni bezonas pli ekzaktan difinon de la sekundo. La rotacio de la Tero estas ne tute konstanta. Por precizege mezuri la tempon necesas multe pli regula procezo, kia estas certa vibrado de la atomoj de la metalo cezio. La nun valida difino estas: Unu sekundo estas 9 192 631 770 da tiuj vibroj, mezurata de atomhorlogxo. Du el la plej ekzaktaj atomhorlogxoj de la mondo trovigxas en la Federacia Fizik-Teknika Instituto PTB1, en la germana urbo Braunschweig[ brauxnsxvajg]. Tie la fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporigxas. Per magneto oni aliigas la energistaton de tiuj vaporigxintaj atomoj. Dum tiu tempo ili dissendas elektromagnetan ondon, kies frekvenco estas 9 192 631 770 hercoj2. Kvin gramoj da cezio suficxas por dek jaroj. La atomhorlogxoj dauxre kontrolas sin reciproke. Dum la lasta jardeko la devio estis nur duono de milionono de sekundo. Do post 20.000.000 jaroj la devio estos unu sekundo. Atomhorlogxoj trovigxas ankaux en satelitoj. Tiel eblas konstati la ekzaktan pozicion ekzemple de sxipoj kaj auxtomobiloj. La ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a[ ajnsxtajna] relativec-teorio. Hejme vi ne povas starigi atomhorlogxon: gxi estas tro peza (la maso estas preskaux 1000 kilogramoj) kaj multekostega. Krome, gxi devas esti protektata kontraux deeksteraj skuoj. Tamen vi povas uzi la PTB-tempon, se vi povas kapti la ondojn de la DCF77-sendilo3, kiu staras proksime al Frankfurto sur Majno, Germanio. Similaj sendiloj staras ankaux en aliaj landoj, sed ili dissendas aliajn frekvencojn. La devio de radiregata horlogxo estas malpli ol unu milono de sekundo. Harmonio el konflikto En aprilo la auxstralia cxefministro, John Howard, kaj la cxefo de la parlamenta opozicio, Kim Beazley, partoprenis ceremonion en Galipolo, Turkio, memore al la 85a datreveno de tiea batalo de la unua mondomilito. Tiam auxstraliaj kaj novzelandaj soldatoj surterigxis sur la duoninsulo Galipoli: sekvis monatoj da terura kaj sanga batalado. Ecx kiel malamikoj auxstralianoj kaj turkoj reciproke respektis unu la alian. Tiama turka estro, Kemal Ataturk, konsolis gepatrojn de falintaj soldatoj, dirante: « Perdinte siajn vivojn en nia lando, ili farigxis ankaux niaj filoj.» Nun, cxe la batalejo, trovigxas en paco-parko memoriga monumento. Ekde 1970.40.000 turkoj migris al Auxstralio, kie nun 100.000 homoj estas turkdevenaj. La auxstralia cxefministro, vizitante la iaman batalejon, substrekis, ke el kuragxo kaj amo al patrolando kreskis vera amikeco -L konflikto sangxigxis al harmonio. Al pli justa mondo Defendi homajn rajtojn, persekuti kaj persekutigi tiujn, kiuj kulpas pri torturoj kaj mortigoj, estas sendube nobla tasko. Aliflanke ne subtaksendas, ke en tia honeste justema agado ofte intermiksigxas vengxemaj sentoj de tiuj, kiuj suferis psikajn trauxmatojn aux ecx perdis proksimulojn. Sed altvalora strebado pri homara justeco devas konservi sian gxustan prestigxon. Tial gxi meritas zorgan analizon. Tie, kie diabla malamo aux malica detruemo okazigas kruelajxojn, forta kondamno certe pravas. Sed jugxisto, en sekura persona kaj profesia pozicio, nur malfacile povas kompreni la sintenon de homo, kiu agas en ekstrema zorgo pri siaj vivo kaj postvivo. Ankaux la obsedo de religia, politika aux iel utopia aspiro kelkfoje pelas homojn al fanatikaj ekscesoj. La cxi-rilataj verdiktoj ne ignoru la fonon de tiaj misfaroj. Justeco, por konservi sian bone meritan respekton, cxiuflanke bezonas dauxre profundan komprenemon. Paco sen perforto Noblaj intencoj ne apartigxu de realaj situacioj. Alie ili fiaskos. Tia dangxero minacas la belan strebadon al homaro, kiu vivu en paco sen perforto. Cxu oni kredas, ke eblas senperforte konvinki tiajn personojn, kiel Gxingis-Hxano, Stalin kaj Hitler? Tiaj klopodoj antaux nelonge tute fiaskis en Jugoslavio, Irako, Indonezio. Sxajnas tre bedauxrinde, ke en iuj okazoj nur perforto sukcesas haltigi brutalecon kaj kruelon. Aliflanke tiu cxi fakto estas fojfoje uzata de tiranoj por pravigi siajn misfarojn. El tio eblas konkludi, ke ofte malfacilas konstati, kie trovigxas la vere porhomara starpunkto. Alia problemo de homaj rajtoj fontas el ties limigita aplikeblo. Prezentigxas la demando, cxu cxiam kaj senkondicxe oni insistu pri puno de kontrauxhomaraj krimoj, ecx se tio riskas ruinigi malfacilan pacon aux sanan evoluon al demokratio. Krome konstateblas, ke milite venkintaj sxtatoj hezitas kondamni siajn proprajn militistojn pro kontrauxhomaj krimoj. Oni nur malofte auxdis kritikon kontraux bombardoj de ne-militistaj celobjektoj dum la dua mondmilito, aux pri koncentrejoj kaj masakroj en Sovetio. Tiaj pensoj estas konsiderindaj rilate al trafa apliko de homaj rajtoj. Tio favoros sinceran strebadon al pli justa, pli nobla nivelo de la homaro. Pasxoj al purigado Pli kaj pli la irlanda publiko konscias pri korupto kore de la socio kaj pri skandaloj, kiuj tusxas la plej influhavajn politikistojn, entreprenistojn kaj funkciulojn. Tribunaloj en Dublino jam de kelkaj monatoj esploras tiujn skandalojn: ordinaraj civitanoj, kiuj amase okupas la publikajn galeriojn, auxdas kun mirego kaj cxiam kreskanta indigno atestajxojn pri korupto, kompliceco kaj kasxado de misa kaj fia konduto fare de individuoj kaj korporacioj. Unu el tiuj tribunaloj okupas sin pri la fusxajxo farita de la nacia sangotransfuza servo, kiu pro sangoproduktajxoj importitaj el Usono infektigis 221 hemofiliulojn per hepatito C kaj per aidoso. Oni povus argumenti, ke ne kulpas la transfuza servo kaj ties kuracistoj, se poste la suferantoj estus humane traktataj kaj ricevus kompenson. Tio tamen ofte ne okazis. Kelkaj ecx ne estis informitaj pri sia sanstato, kaj pro tio estis infektitaj edz(in)oj, kunul(in)oj kaj infanoj. La registaraj kaj prisanaj instancoj apenaux, aux tute ne, morale aux finance apogis la viktimojn. Pluraj aidoso-suferantoj igxis parioj inter siaj najbaroj, kiuj senbaze kulpigis ilin pri ilia malsano, supozante, ke ili estas fidroguloj aux samseksemuloj. Neniu instanco ekrespondecis pri la afero. Gxis nun mortis 74 hemofiliuloj. Sensaciaj konstatoj Sed eble la plej sensaciaj konstatoj devenas de alia tribunalo esploranta la tiel nomatan « rezonigon» en la dublina urba regiono. La instanco responsa pri urba planado fiksas zonojn ekzemple por industrio, agrikulturo, logxado aux por parkumado, sporto, ktp.. La zonoj povas esti sxangxitaj nur per majoritata vocxdonado en lokaj konsilantaroj (magistratoj) aux en la nacia parlamento. Atestanto -R iama registara funkciulo -L malkasxis, ke li estis administranto de fonduso establita de nenomitaj entreprenistoj por « acxeti» la vocxojn (aux sindetenon) de magistratanoj. Tiel entreprenistoj kaj privatuloj sukcesis konstrui privatajn vilaojn kaj butikumajn centrojn -R kontraux granda privata profito -L sur terenoj bezonataj por socialaj logxejoj aux por alia publika uzo. Irlanda parlamento Alia atestanto, prezidinto de la dublina magistrato, konfesis, ke li subacxetis, aux provis subacxeti, ne nur konsilantojn sed ankaux membrojn de la irlanda parlamento. Li donis al la jugxisto nomojn de tiuj, al kiuj li distribuis monon, pretekstante, ke tiuj sumoj estas kontribuajxoj al elektokampanjaj elspezoj. Aldone al fruaj skandaloj, pri kiuj estis akuzitaj eksa cxefministro, pluraj aliaj ministroj kaj politikistoj, kune kun apogantoj aux membroj de la du pli grandaj (dekstrulaj) partioj, oni sendube rajtas demandi, kiel povas tauxge funkcii demokratio en lando, kie estas tiom da korupto kaj malhonesteco. Espereble la finaj decidoj de la tribunaloj estos unua pasxo al purigado. Gramatiko detala kaj tradicia Gxenerale, cxi tiu Gramatiko de Esperanto povus servi kiel konciza esprimo de la vidpunktoj jam vaste popularigitaj en Plena Analiza Gramatiko, kvankam ne centelcente, kompreneble, cxar ja temas pri alia auxtoro. La enhavo estas malnovskola prezento de gramatikaj temoj, uzanta la terminologion kaj arangxon grek-latinajn, popularajn dum la 19a jarcento kaj la frua parto de la 20a jarcento. Tio havas la avantagxon, ke gxin komprenas kaj trovas utila personoj edukitaj laux tiu gramatika sistemo. La malavantagxoj estas, ke gxi plene ignoras la lingvistikon de la pasintaj preskaux cent jaroj, kaj ankaux, miaopinie, grave miskomprenas kaj misprezentas la karakteron kaj naturon de la gramatiko de Esperanto. Kiu do familiaras kun subjunkcio, modaj helpvortoj, volitivo, lokaj adjektoj, tempaj adjektoj, stataj adjektoj, modalaj adjektoj kc., kc., kc., kaj emas distingi inter verboj de dauxro sen rezulto, verboj de rezulto sen dauxro, verboj de dauxro kun rezulto, verboj hibridaj aux vocxoj aktiva, pasiva, mediala, sendube gxuos la verkon; aliaj personoj, kia mi, eble, trovos tiajn distingojn sencelaj, senutilaj, kaj ofte erarigaj. Kontraste al Geraldo Mattos (en sia samtempe eldonita libro Apartaj mondoj: verboj kaj participoj), Malovec plu konsideras la participojn kiel verboformojn. Versxajne, tio klarigas, parte, la vastan distingaron inter specoj de verboj, cxar tia distingado estis necesa laux almenaux la plej severa aspektisma skolo de la iama IT-ista feuxdo antaux kelkaj jardekoj. Sed por nuntempulo vivanta sur la sojlo de la 21a jarcento, tia distingado multe pli konfuzas ol helpas, kaj sxajnas tre subjektiva. Aliflanke, la diskuto pri la origino kaj naturo de la ATA/ITA-disputo estas majstre verkita de Malovec, kaj klere prezentas la miskomprenojn, kiuj abundis cxe ambaux skoloj, klare komprenigante la vidpunktojn ambauxflankajn. La neatendita sed konvinke pruvita deklaro de Malovec estas, ke ambaux skoloj pravis! Se vi ne kredas, do legu lian diskuton senpartian kaj senantauxjugxan. Se nur pro tiu diskuto, cxi tiu libro valoras por la studanto de la historio de la gramatiko de Esperanto. Ke la nuna, dua, eldono estas efektive plilargxigita, mi tre dubas, cxar la pagxoj estas relative negrandformataj, kaj neniel largxaj. Sed, versxajne, la eldoninto celis diri, ke la libro estas pligrandigita, aux, ecx pli versxajne, plidetaligita, kaj ni ne kulpigu la auxtoron pro tiu vort-misuzo; plejparte Malovec mem tre bone uzas la vortprovizon de Esperanto en sia libro. Tamen, kiu detale studis la originajn diskutojn de Zamenhof pri la naturo de Esperanto kaj liajn celojn rilate al gxia gramatiko -R precipe pri la fakto, ke la gramatiko de Esperanto estas sendependa de la tradiciaj kategorioj kaj analizaj sistemoj grek-latin-bazitaj -L tiu persono trovos cxi tiun verkon de Malovec malkontentiga. Estas dezirinde kontrasti cxi tiun verkon kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) de Bertilo Wennergren. PMEG estas lingvisme aktuala, fidinda, refresxige senjxargona, kaj ne strebas trudsxovi Esperanton en la rigidajn vitrajn sxuojn de la grek-latinaj gramatikaj kategorioj. Problemo por ne-retuzantoj, kompreneble, estas, ke PMEG haveblas nur per Interreto. Tamen, kiel fidindan kaj facile uzeblan gvidlibron pri la gramatiko de Esperanto mi multege preferas gxin. Sendube, multaj esperantistoj malakordos kun mi pri tio; sed mi preferas la Esperanton de Wennergren al tiu de Malovec. Inter la dek plej bonaj romanoj Cxi tiu estas rimarkinde interesa romano de rimarkinda verktalentulo. Gxis nun la (pseuxdo)nomo Sergxo Elgo ne multe rolas en nia literaturo, sed cxi tiu romano pruvas, ke li nepre meritas lokon apud, nu, se ne apud Trevor Steele, tamen tre proksime al li. « Surklifa» estas dektektivromano, sed tio ne timigu neamantojn de tiu literatura gxenro, cxar la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn cxefrolantojn en la romano. Efektive, li detektas nenion -R ecx ne estas certe, cxu estas io detektinda, gxis la plej lastaj pagxoj de la romano, kiam tiu demando trovas respondon. « Surklifa» estas tre trafa priskribo de aro da rolantoj; cxiu havas propran karakteron, neniu el ili estas klisxa kartonajxo kiel tre ofte okazas en krimromanoj. Leginte la libron, oni sentas koni plurajn tre verajn personojn, oni konas la internon de ilia psiko, iliajn emojn, iliajn timojn, iliajn idiosinkraziojn. Estas malfacile kredi, ke ili estas nur imagajxoj, venintaj el la menso de la auxtoro. Nepre ili ja ekzistis, cxu ne? -L Nu, versxajne ne. Sed la auxtoro tre bone konas la homan specion kaj gxiajn detalojn. Teme, la romano unue aspektas relative simpla. Okazas auxtoakcidento, iu ne-tre-grav-ulo mortas. Cxar la detaloj de la evento estas tre malklaraj, la polico devas rutine enketi. Kio plej impresas, estas ke la auxtoakcidento identas kun tia akcidento en precize la sama loko antaux kelka tempo. Cxu nur hazarde? Se ne, do kial ne? La unua mortinto estis la unua edzo de la relative juna virino Anna, kiu nun estas la edzino de la posedanto de Surklifa, eleganta domo, kiu situas, kompreneble, sur alta klifo. La vojo de tiu domo al la publika sxoseo estas tre malbonstata privata vojo, kaj la pereintaj veturigantoj de la auxtoj sxajne perdis regon de la auxtoj; la auxtoj veturis trans la randon de la klifo, eksplodis; mortis la veturigantoj. La unua mortinto estis la edzo de Anna. La dua mortinto estis vizitinta Annan. Eble, sxi povas informi, cxu la vizitinto tro drinkis, cxu li estis moroza, distrita, aux cxu eble li simple trorapide veturigis la auxton sur la gxiroplena vojo? Anna povas doni nenian utilan informon. Sxia nuna edzo tradormis la tutan eventon, do ankaux li nenion scias. Kelkaj klacxuloj en najbara vilagxo volonte donas detalojn, plejparte (aux eble tute?) elpensitajn. Ni renkontas ankaux la fraton de Anna, Ivan, kiu ege malsimilas al sxi aspekte. Cxu eble li kaj lia fratino amoradis, kaj temas pri incesto? Cxu eble tio estis la fono de la du akcidentoj? Se jes, kiel? Necesas koni la animojn de ambaux. La respondo estas interesa. La klacxemuloj en la vilagxo ankaux estas bone priskribitaj. Ni legas pri unu el ili tre detale, viro kromnomata Belkrura (cxar li perdis ambaux krurojn, kompreneble). Li fascinas inspektoron Kramer, kaj ankaux nin. Ankaux lian animon ni profunde ekkonas. Nu, li ne rolis en la akcidentoj; sed liaj klacxajxoj estas tre interesaj, kaj neanticipite utilaj. Suficxe pri la temo de la romano. Por vere koni gxin, necesas legi la romanon. Tio estos plezuriga por vi, cxar gxi rangas inter la dek plej bonaj originalaj romanoj de nia Esperanta literaturo. Do legu, kaj gxuu. Lingvo agonianta Nuntempe auxtoroj ofte aludas la hungaran lingvon, kie temas pri supersignitaj literoj. Tial mi skizas la nunan staton. Dekomence la hungaroj uzis runan skribon kaj post la sxtatigxo la latinajn literojn. Sed iom da literoj mankis en la aboco. Tial oni uzis la ipsilonon, kiel modifan helpliteron, kaj digramojn (sz, cs). La vokaloj lauxbezone ricevis diversajn supersignojn. Post invento de la presado la lingvo ricevis la unuan difekton. La hungaraj presejoj ja havis cxiujn supersignojn, sed la eksterlandaj ne. La morsa kodo uzis simbolojn diftongajn, sed oni malfacile decxifras formojn kiel aa, ooe ktp.. La skribmasxino estis vera plago. Gxenerale oni aplikis nur la oftajn supersignitajn vokalojn (a, e). Sen tio la teksto estus nelegebla. La komputila erao kauxzis veran dangxeron. Ekzistas komputiloj kun hungara klavaro, sed la uzado ne estas ofta. Ecx en la plej elstara jxurnalo oni ofte trovas vortojn erare dividitajn. La nova generacio nur koncentrigxas sur la komputilon, preterlasante la ortografion kaj la supersignojn. Sed gxuste tio donus al la lingvo belsonon, ritmon, melodion. La sencxapelita teksto minacas la hungaran lingvon. Per malnovaj auxtoj cxirkaux Balta Maro Cent auxtoj startis en Nederlando meze de junio kaj post tri tagoj enveturis la litovan cxefurbon Vilnius. Vere Litovion atingis ne cxiuj startintaj auxtoj -R tridek el ili paneis sur polaj vojoj, kaj unu en Litovio. En la konkurso « Malnovaj auxtoj al la arkta cirklo kaj reen» rajtis partopreni nur auxtoj produktitaj antaux la jaro 1967. La plej malnova estis « Simplex» de la jaro 1916. La auxtoj estis dividitaj laux konstrujaro en du kategoriojn: produktitaj antaux 1949 kaj antaux 1967. Dum 20-taga rondveturo cxirkaux Balta Maro oni traveturis 9000 kilometrojn. La auxtojn stiris nederlandanoj, argentinanoj, belgoj, kanadanoj, germanoj, britoj, italoj, auxstroj, skandinavoj, svisoj, rusoj kaj usonanoj, reprezentantoj de Sud-Afriko. En la konkurso oni luktis por du specialaj premioj -L « Pokalo de nacioj» kaj « Pokalo de damoj» . El Litovio la auxtoj direktigxis al masxina muzeo en latva cxefurbo Rigo. Poste sekvis Estonio, Finnlando, Svedio kaj la finalo estis en norvega cxefurbo Oslo. Protestas naj-baroj Sudan Germanion kaj nordan Italion interligas la auxtosxoseo « Brenner» , kiu kondukas tra la auxstria federacia regiono Tirolo. La plej grava konstruajxo estas la 820 metrojn longa Euxropa Ponto sude de Innsbruck[ insbruk]; pro sia 180-metra alteco gxi estas la plej alta piliera ponto en Euxropo. En 1960, kiam estis konstruita la ponto, oni fieris pri tiu cxi teknika miraklo. Intertempe beno igxis malbeno. Kreskadas venenaj gas-eligoj kaj bruo. En 1990 okazis jam 900.000 kamion-veturoj sur la sxoseo, en 1999 pli ol 1,68 milionoj -R 75.000 pli ol permesas kontrakto inter Euxropa Unio (EU) kaj Auxstrio. Do fine de junio kelkmil tirolanoj baris dum 30 horoj la sxoseon. Sxoforoj, antauxe avertitaj, ne suferis pro gravaj sxtopigxoj. La auxstra registaro volas procesi kontraux EU, se tiu ne reduktos kamion-veturojn laux la kontrakto; krome, naturprotektaj asocioj anoncis pliajn baradojn. Kontrauxas cxiujn manifestaciojn la germana trafikministro, kiu postulis liberan intersxangxon de varoj. Kritikis ankaux sudtirolaj politikistoj, timante, ke forestos turistoj el Germanio. Fervoja tunelo 50 km longa sub la Brenner-montopasejo solvus la problemon. Tamen por tunelo mankas mono. Pasxoj al amikeco Antaux kelkaj jaroj oni starigis komisionon en Auxstralio por rekomendi kiel reamikigi aborigenojn kaj setlintojn. La komisiono konsideris plurajn aspektojn de la vivo de la aborigenoj -L cx. 250.000 homoj -R inkluzive de ter-rajtoj, edukado kaj diferencoj inter aborigenaj tradicioj kaj nacia, cxefe angla juro. Aparta problemo koncernis duon-indigxenajn infanojn « sxtelitajn» el siaj familioj kaj edukitaj en religiaj institucioj. Finfine prezentis komisionanoj al la registaro t.n. deklaracion, kiu eble kondukos al reamikigo. Samtempe oni organizis tra la tuta lando manifestaciojn por montri la subtenon de la popolo por tiu cxi pasxo al amikeco. Ekzemple en Sidnejo partoprenis cx. 200.000 homoj en tiel nomata koroborio, socia kaj religia aborigena festo, dum kiu ili promenis trans la havenponton por esprimi sian pretecon amikigxi. Dume aviadilo « skribis» en la aero la vorton « pardonon» : tiel esprimis ordinaraj auxstralianoj sian bedauxron pro iamaj misagoj kontraux aborigenoj. La registaro, tamen, rifuzas pardonpeti: gxi ne volas iel agnoski kulpon kaj tiel esti devigata kompensi aborigenojn. Sendependaj Kelkaj aborigenaj eminentuloj kaptis la okazon por postuli « traktaton» inter aborigenoj kaj la sxtato. Ankaux tion ne akceptas la registaro: aborigenoj ne estu konsiderataj iel apartaj aux sendependaj. Juristoj subtenas interkonsenton tian -L aux pakton -R inter cxiuj etnaj grupoj por tiel registri la celojn de la tuta auxstralia komunumo. Evidentigxos la spirito de reamikigo dum la Olimpikaj Ludoj. Oni jam akceptis la olimpikan flamon cxe Uluru, rokego en la centro de la kontinento kaj sanktejo por aborigena kulturo. Aborigenaj sportistoj estis inter la unuaj portantoj de la flamo. Antauxvideblas pliaj koroborio-j kaj manifestacioj pri la temo « reamikigo» . Malbona investo Skandalon en Irlando kauxzis la kandidatigo de iama jugxisto al la estraro de la Euxropa Investobanko. La jugxisto, Hugh OFlaherty[ hju oflaherti], pasintjare eksigxis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontrauxlegxe agis. La jugxisto elprizonigis arkitekton kondamnitan al kvar jaroj en malliberejo pro trafik-akcidento. La arkitekto stiris sian novan sport-auxton je 200 km/h tra laborista kvartalo, kiam li fatale trafis familion. La virino tuj mortis; sxiaj filoj grave vundigxis kaj ankaux sxia edzo, kiu dum tri jaroj ne plu laboras kaj vivtenas sian familion per sociala monhelpo. Sovagxa Dum neformala sesio de la kortumo OFlaherty deklaris la punon « sovagxa» (malgraux tio, ke li iam kondamnis junan heroin-dependulinon, kiu sxtelis mansakon, al ses jaroj en malliberejo). La jugxisto arangxis, ke la arkitekto -L parenteze el ricxa, « bona» familio -R estu liberigita post nur kvarono de la punperiodo. Nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netauxgeco de OFlaherty kiel irlanda reprezentanto cxe la banko. Efektive pluraj membroj de la du regantaj partioj en la irlanda koalicio konsentas, ke la kandidatigo de OFlaherty misas. Nova ponto sur la rivero Danubo estos konstruita inter Bulgario kaj Rumanio. Post 10-jara debato estis decidite konstrui 1275 metrojn longan ponton inter la nordokcidenta bulgara urbo Vidin kaj la transrivera rumana Calafati[ kalafati]. Nuntempe la sola ligo inter ambaux urboj estas pramsxipo, kiu ne plu suficxas por la pliintensigxanta vojtrafiko inter Bulgario kaj Rumanio. Pro la ponto tamen povus komencigxi por Vidin kaj Calafati nova erao. Vidin situas en ekonomie kriza regiono de Bulgario: la ponto alportos prosperon al logxantoj, devigataj sercxi laboron en Hispanio aux Italio. Transrivere, en Calafati, atingis senlaboreco 70% de la logxantaro, multaj firmaoj cxesis funkcii, kaj homoj pene vivtenas sin per etagrikulturo. Anseroj kaj azeno Tamen nova ponto bezonos novan infrastrukturon, pri kiu mankas detaloj. Por vojagxi 200 km inter Sofio kaj Vidin necesas preskaux kvar horoj. La sxoseo estas malebena kaj malfacile veturebla: foje sursxoseaj anseroj aux azeno paralizas la trafikon. En la rumana flanko, sur la vojon nomatan « Euxropa Koridoro 4» , dum la rikolta sezono oni sursxutas grenon sur la varmegan asfalton por sekigi gxin. Premo flanke de Euxropa Unio, kiu per 160 milionoj da euxroj pleje kontribuos al financado de la projekto, finfine interkonsentigis la najbarajn landojn pri la loko de la ponto. La rumanoj volis, ke la ponto staru tiel, ke trafiko inter Grekio kaj okcidenta Euxropo pasu tra Rumanio. La bulgaroj volis, ke la ponto trovigxu kiel eble plej okcidente por tiel mallongigi la vojdistancon al Okcidento. Finfine venkis la bulgaroj, kies ideoj pli kongruis kun la ekonomia strategio de la kasistoj en Bruselo. Gravas ekonomia strategio ankaux ambauxflanke de la Danubo. Laux Anelia Georgieva, el la oficejo de la urbestro en Vidin: « Cxiu niaj esperoj bazigxas sur la ponto.» Flugilhavaj vortoj En antauxa kontribuajxo mia « Flugu dubli(ngve)» , kiu aperis sub la rubriko « moderna vivo» (MONATO, 1/1998, p. 12), mi raportis pri irlanda programo por ebligi aviadilajn pilotojn majstri limigitan kaj normigitan aviadan vortaron en la angla lingvo. La motivo, kiu instigis tiun komercan iniciaton, estis konstato, ke lingva miskompreno estas unu el la kauxzoj de aviadaj akcidentoj. Pro tio, malgranda firmao en la urbo, kie mi logxas, provis enmerkatigi kurson sur kompakta disko pri aviada lingvo bazita sur la prononco de pilotoj de la irlanda sxtata flugkompanio Aer Lingus[ ejr lingas]. Supozeble, tiuj pilotaj vocxoj estis elektitaj pro tio, ke la normala prononco de edukitaj irlandanoj sonas iom mezvoje inter la normigita angla en Britio / Irlando, kaj en Usono. La iniciato malsukcesis pro malprofito, sed mi rememoris gxin, kiam mi legis artikolon en la revuo Esperanto. Gxi titoligxas « Esperanto por via flugsekuro» (julio-auxgusto 2000, p. 126-7). En gxi, la auxtoroj, nome, Kent Jones el Usono kaj Gilbert Ledon el Brazilo, asertas, ke « Laux statistikoj, 11% de la aviadilaj krasxoj okazas pro miskomprenoj inter pilotoj kaj flughavenaj kontrolistoj...» ( Vidu ankaux la samteman artikolon « Cxu ni mortu miskomprene?» de Ledon en la auxgusta numero de MONATO.) La auxtoroj citas kiel ekzemplon la katastrofan akcidenton en Tenerife en la jaro 1977, kiu okazis, lauxdire, cxar nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesagxon senditan el la kanaria (hispana) kontrolturo. Multege da fakuloj pri fonetiko atentigas pri tio, ke la angla, « trudita kiel aviada lingvo en 1951 de la usona Federacia Aviada Instanco FAA... sen ajna scienca pravigo» (citajxo el la menciita artikolo en Esperanto) estas unu el la malpli tauxgaj por internacia vocxa komunikado. Mi tute konsentas. Mi jxus ricevis ekzempleron de la libro Practical Phonetics de J.C. Wells kaj Greta Colson, kaj mi konstatas, ke la sonoj de la normigita angla (« Standard English» ) priskribita en gxi, neniel similas ian prononcon auxditan en la anglalingvaj rondoj, kie mi nun vivas aux antauxe vivis. Kvankam mi supozas, ke ekde infaneco mi bone parolas la anglan, mi preskaux tute malkapablas ekzakte aux ecx proksimume imiti la sonon laux la fonetiko indikita de Wells/Colson. Laux la populara kaj ne tute scienca vortaro Oxford Reference Dictionary, la angla lingvo havas 24 konsonantajn sonojn (plus unu uzatan nur en Skotlando kaj en Irlando); 12 vokalojn, plus 6 fremdlingvajn vokalojn; kaj 8 diftongojn. Tamen, tio estas tre simpligita listo. Wells kaj aliaj fonetikistoj distingas multe pli da sonoj. Plie, iu ajn listo de anglaj sonoj povas esti enorme plilongigita per aldono de la vasta nombro da dialektoj. Mi kalkulas, ke mi auxdis almenaux sep malsamajn prononcojn de la vokalo en la vorto book (« libro» ). En la simpla frazo « Can I land?» ( « Cxu mi rajtas / povas alterigxi?» ), cxiu el la tri vortoj estos malsame prononcata de, ekzemple, sudanglo, nordanglo, skoto, nordusonano, sudusonano, auxstraliano, baratano (hindo), ktp.. Certe, denaska angleparolanto komprenus cxiujn, sed mi forte dubas, cxu alilandaj aviadaj kontrolistoj kapablus. Por tio, ili devus koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj. Inter nedenaskaj parolantoj de la angla, la respektivaj prononcoj de, ekzemple, afrikanoj, germanoj, hispanoj, rusoj, poloj, ktp, malofte similas, kaj ne malofte apenaux estas kompreneblaj, precipe (sed ne nur) kiam oni trovigxas en stresa situacio, aux kiam la radia dissendo ne estas klara -L ekzemple, enokazo de paneo. Lasu min citi ekzemplon el mia propra sperto. Iam mi vojagxis kun mia edzino de Londono al Varsovio en aviadilo de la pola sxtata fluglinio LOT. Post la forflugo, la piloto faris la kutiman paroladon, bonvenigante la pasagxerojn kaj donante kelkajn informojn pri la flugo. Tion li faris unue en la pola, kaj poste en la angla. Cxar mi ne parolas la polan, kaj lia angla prononco estis tiom slava, ni komprenis nek unu nek la alian. Nur iomete pli bone ni komprenis la anglan de franca stevardino, kiam sxi instruis la pasagxerojn pri dumfluga sekureco. Felicxe, sxia prononco de la franca estis tute klara. Do, se la angla ne tauxgas kiel aviada interkomunikilo, restas la demando, kio estas la solvo? Cxu la japana? La komputila vortaro de la kompanio Collins asertas sub la kapvorto Speech recognition (parolrekono), ke parolsintezaj sistemoj bone funkcias cxe lingvo kiel la japana, kies parolsonoj estas normigitaj, sed ne cxe « pli flekseblaj lingvoj kiel la angla» . Interesa aserto, sed mi dubas, cxu ICAO (Internacia Civil-Avia Organizajxo) iam akceptos la japanan kiel komunikilon. Tamen, kiu scias?... Eble en estonteco... Inter la euxropaj lingvoj, mi trovas pli klare auxdeblaj kaj rekoneblaj la normigitan germanan (Bühnensprache) kaj la rumanan (kiun mi, tamen, ne parolas). Sed bedauxrinde ambaux lingvoj estas malsame prononcataj en la diversaj regionoj, kaj ambaux havas plurajn dialektajn formojn. En kondicxoj de dangxero, streso aux hasto, denaskaj parolantoj havas inklinon senpripense refoje stumbli en siajn lokajn prononckutimojn. Jones kaj Ledon opinias, ke Esperanto povas alporti solvon, kaj ili invitas eventualajn kunlaborantojn komuniki rete kun ili (Kentjones@aol.com kaj ssledon@iconet.co.br). Persone, mi simpatias kun la ideo, sed mi antauxvidas kelkajn tuberojn. Multaj lernantoj de Esperanto havas grandan malfacilon prononci aux distingi la sonojn c kaj sc (ekzemple, en « scii» , « sciuro» ). Eble tiaj sonoj devus esti evitataj en aviada komunikado. Aliaj lernantoj (ekzemple, en Ekstrema Oriento) malfacile distingas inter l'kaj r. Japanoj ofte trovas malfacila la prononcon de du aux tri kunligitaj konsonantoj (ekzemple, en « Esperanto» , « strobilo» ). Felicxe, en aviada komunikado oni apenaux bezonus vortojn kiel « sciuro» aux « strobilo» , sed aliaj povus kauxzi gravan miskomprenon. Resume, sxajnas, ke neniu nacia lingvo tauxgas por aviada komunikado. Pli tauxga estus artefarita aux planlingvo. Se Esperanto estus adoptita, kelkaj fonetikaj simpligoj estus necesaj por tiu funkcio. Estas evidente, ke la afero postulas profundan sciencan studadon fare de lingvaj spertuloj kiel nia samesperantlingvano profesoro J.C. Wells. Ja, ni devas imiti Homeron uzante nur epea pteroenta (greka: « flugilhavaj vortoj» ). Nehaltigeblaj prezaltigxoj Jam de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de gxiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, dauxre kreskas. Post cxiu historia maksimumo rapide venas nova prezaltigxo. La jxurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj dangxeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo. La kialoj multas Kiel ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aux du kauxzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin. Estas kreskanta postulado kaj stagnanta proponado, estas manko de investoj en la sektoro, estas antauxvidebla eluzo de la rezervoj, estas malkonscio cxe la publiko, pro politikaj faktoroj drastaj intervenoj ne estas oportunaj, aldone en Euxropa Unio ekzistas la kurznivelo dolaro / euxro... Cxu vere petrolo multekostas? Komparante la prezevoluon de la benzino kun la nivelo de la salajroj dum la pasintaj jardekoj, oni nur povas konstati ke ambaux plurobligxis. La prezoj de niaj cxefaj energifontoj evoluis kiel niaj enspezoj, kelkaj iom pli, kelkaj iom malpli rapide. Oni ankaux ne forgesu ke dum la pasintaj jaroj la energiprezoj falis. Tio havis pozitivan efikon: dauxra ekonomia kresko kun inflacio neglektinda. Tamen, je prezo de antaux du jaroj (proksimume 10 usonaj dolaroj je barelo de cx. 160 litroj), la ekspluatado de kruda petrolo en malfacilaj cirkonstancoj (ekzemple en la Norda Maro) estis malprofitdona. La kompanioj pumpis nur la kvantojn kiuj estis minimume necesaj kaj certe ne investis en plia ekspluatado. Nuntempe la prezo superas 30 dolarojn, sed la mankoj de produktado kaj investoj nur kun prokrasto estos kompensataj. Sxajne neniu interesigxas Kvankam abundas la konsiloj por racie kaj sxpareme uzi energion, ili ne havas efikon, ecx kontrauxe. En Belgio la elektrokompanioj (devigataj pro legxo) supersxutas nin per bonaj konsiloj. Tamen, en tiurilataj brosxuroj kaj televidaj reklamoj, oni kutime prezentas domojn hele lumigitajn, ekipitajn per cxiuj penseblaj aparatoj, tiel ke finfine -R ecx se la lampoj kaj la aparatoj vere estas energi-sxparaj -L la fina rezulto nepre estos pli, ne malpli da konsumo. Sekve al usonaj regularoj, jam de multaj jaroj personaj komputiloj kapablas parte aux tute malsxalti sin kiam ili dum iu tempo ne estas uzataj. Tiuj kapabloj apenaux estas uzataj, cxar ja estas pli oportune ke la uzanto ecx ne dum kelkaj sekundoj devas pacienci kiam li bezonas la aparaton. Se temas pri kelkaj aparatoj, ne gravas. Se temas pri kelkdekaj milionoj da komputiloj, tio havas rimarkeblan efikon al konsumo de elektra energio. Jen unu klarigo pri kial en kelkaj partoj de Usono la elektroprovizo igxas ne suficxe fidinda kaj devigas kompaniojn pli ol antauxe investi en propra elektroproduktado. Malgraux la dauxra plendado pri altaj prezoj, sxoforoj ne veturas pli singarde kaj en gazetoj ne aperas anoncoj pri malpli potencaj veturiloj. Pli facile estas postuli ke la sxtato rezignu pri taksoj por kompensi la prezaltigxojn... Cxu vere mankas energio? La fifama raporto de la Klubo de Romo en la jaro 1972 prognozis ke la rezervoj de petrolo suficxos por 20 gxis 50 jaroj. Nun, preskaux tri jardekojn poste, evidentigxas ke tiuj prognozoj estis tro pesimismaj. Nunaj prognozoj montras rezervojn de 30 gxis 100 jaroj. Tamen, restas la konstato ke en antauxvidebla periodo la rezervoj estos foruzitaj. Dum la pasintaj jardekoj aperis neniu nova, abunda, facile kaj tuj uzebla energifonto. La nura alia stabila fonto -R nuklea energio -L igxis nepopulara, kvankam cxiuj volonte konsumadas gxian produktajxon. La bezonoj je energio sencxese kreskas. Modernaj aparatoj kaj transportiloj individue bezonas malpli da energio, sed estas dauxre pli da ili kaj ili estas dauxre pli uzataj. Plie, nun nur malgranda parto de la monda logxantaro havas grandan energikonsumon. Se cxiuj afrikaj kaj aziaj landoj rapide atingus la konsumnivelon de Euxropo kaj Norda Ameriko, la postulado subite plurobligxus kaj oni certe kalkulus la rezervojn ne plu en dekoj da jaroj, sed en jaroj da konsumo. Euxro kaj dolaro La prezo de kruda petrolo (kaj de energifontoj gxenerale) estas fiksita en usonaj dolaroj. Por la parto de Euxropa Unio kiu estas transiranta al nova valuto euxro, tio kreas aldonan problemon. Origine, euxro valoris iom pli ol dolaro; nun la situacio inversigxis kaj por landoj de la euxro-regiono la energifakturo duoble pligrandigxas. Kial la dolaro kreskadas? Aux cxu oni demandu sin kial la euxro faladas? Dum la pasintaj tridek jaroj mi vidis la usonan dolaron evolui inter minimume 25 kaj maksimume 75 belgaj frankoj. Ne estas racia klarigo por tio. Ekonomikistoj nur postfakte klopodas ekspliki. Usona ekonomio estas tiom granda kaj forta, ke gxi evoluas sendepende de la resto de la mondo. La kurznivelo de la dolaro por usonanoj ne gravas, cxar ilia internacia komerco estas preskaux ekskluzive kalkulita en dolaroj. Nur usonanoj turismantaj ekster sia lando sentas la kurzfluktuojn. La Euxropa Centra Banko sentas premon por interveni, sed lauxstatute gxi nepre ne cedu al premo de eksteruloj. Cetere, kion gxi povus fari? Gxi povus instigi la membro-sxtatojn al pli unueca ekonomia politiko, sed tio estas vana cxar la cxefa ero de ekonomia politiko, la impostsistemo, pli emas disigxi ol kunigxi. Gxi povus altigi la rentonivelon en la euxro-regiono, por ke la valuto igxu pli alloga por investantoj, sed interne en la zono estas neniu kialo por fari tion. Gxi povus interveni sur la valutomerkato kaj acxeti euxrojn por stabiligi la kurznivelon, sed sperto montras ke tiaj intervenoj ege malofte sukcesas kontrauxe al merkata evoluo aux spekulacio. Politikaj cirkonstancoj malfaciligas la solvon Pluraj landoj ne atingas sian normalan produktokvanton pro politikaj malhelpoj enlandaj (ekzemple Nigxerio) aux eksterlandaj (ekzemple Irako). Felicxe ne estas la cxefaj produktantoj, sed ecx eta manko de produktado gravas en strecxita merkato. La usona ekonomio estus plej trafata de mankanta aux tro kosta petrolo. Tamen, se Usono nun tro insistus cxe la arabaj landoj por plialtigi la liverojn de petrolo, gxi riskus ankoraux pli endangxerigi la sukceson de la intertraktado inter Israelo kaj Palestino. La krizo versxajne dauxros Je la 10a de septembro 2000 la Organizajxo de Petrol-Eksportaj Landoj kunvenis en Vieno kaj decidis nur etkvante plialtigi la produktadon. Antauxvideblas ke la energiprezoj restos je alta nivelo kaj ke nur per drastaj sxparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon. Lingvopakto Onidiroj pri « lingvopakto» de Francio kaj Germanio cirkulis jam de kelka tempo, sed neniu volis konfesi aux konfirmi, ke tia ekzistas kaj estas direktota kontraux superregado de la malamata (en Francio) kaj tre amata (en Germanio) usonangla lingvo. Cxiuj tamen scias, ke ambaux sxtatoj fervorege defendas siajn lingvajn rajtojn ene de Euxropa Unio (EU); Berlino pasintjare ecx bojkotis EU-konferencojn sub prezidado de Finnlando, cxar Helsinko rifuzis disponigi interpretistojn por la germana lingvo. Sed nun la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Hubert Verdrine[ ubér vedrín], en Berlino parolis pri lingvo. Li gastis dum la unua konferenco de cxiuj germanaj ambasadoroj, kiun kunvokis la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer[ josxka fisxer]. Strange aux minimume neordinare estas sendube, ke la franca ministro cxeestis kaj alparolis fremdajn ambasadorojn. Sed li havis interesan mesagxon por ili: Parizo decidis, ke la francaj diplomatoj devos lerni la germanan lingvon (germanaj diplomatoj kutime lernas la francan). Kaj li proponis komunajn konsulejojn de ambaux sxtatoj en eksterlando. Do eble tamen ekzistas tia lingvopakto de Parizo kaj Berlino -R almenaux en diplomatio. Cxu tio povos malhelpi la tutmondan venkon de la angla lingvo? Edzigxoj ankaux por samseksaj paroj En septembro 2000 la dua cxambro de la parlamento de Nederlando per 109 kontraux 33 vocxoj akceptis la legxoproponon por malfermi la oficialan nupton ankaux por samseksaj paroj. Estas antauxvidate, ke ekde la komenco de 2001 tiu decido validos kiel legxo. Mallonge antaux la finaj debatoj kaj vocxdonado en la parlamento, pluraj pli tradiciaj eklezioj ankoraux emfaze eldiris siajn protestojn kontraux cxi tiu forigo de unu el la lastaj gravaj interhomaj diskriminacioj. La plej granda problemo por la parlamentanoj, kiuj finfine vocxdonis kontraux, ne tiom estas la fakto, ke la vivrilato inter geja aux lesba paro nun cxiurilate estos legxe egala al tiu de geedza paro. En preskaux cxiuj aspektoj tio jam delonge estas fakto: oni pensu pri la reguloj koncerne impostopagadon aux pensiojn, aux pri komuna acxeto de propra domo, pri testamentoj, ktp.. Adopti infanojn Sed la nova legxo ankaux ebligas, ke samseksaj paroj estontece povos adopti infanojn. Kaj gxuste tiu punkto estis plej akre diskutata: kontrauxuloj timas, ke pluraj landoj de nun ne plu disponigos infanojn por adoptigxo en Nederlando. Tial fine oni iom kompromisis: samseksaj paroj sub la nova legxo estos cxiurilate egalaj al geaj paroj, kun la escepto, ke gejaj kaj lesbaj paroj rajtos legxe adopti infanojn nur el Nederlando mem. Post la decido (novembro 1986) de la remonstranta eklezio, versxajne kiel unua en la mondo, ne plu diskriminacii antaux Dio pri edzigxoj geaj aux gejaj, estigxis suficxe forta diskutado precipe intereklezia kaj intern-eklezia. En pluraj eklezioj montrigxis, ke suficxe forte kreskas la emo akcepti ambaux rilato-formojn. La luteranoj malfermis en iom neoficiala formo la eblon por tiaj ekleziaj nuptoj. Cxe la pli grandaj protestantaj eklezioj, la nederland-reformacia kaj la reformita, pluraj lokaj komunumoj lauxfakte plene akceptis la samseksan nupton, kvankam tio (ankoraux?) ne estas vortigita en la eklezia kodo. La romkatolika eklezio same kiel la pli ortodoksaj kalvinismaj eklezioj akre kondamnis la novan nuptoformon. Politika debato Apud la eklezia debato, kiu fakte jam komencigxis multe pli frue en Nederlando (ankoraux ne oficialaj, sed nur « privataj» , en la malfruaj jaroj 60), depost la malfruaj jaroj 80 ankaux pliampleksigxis la politika debato pri la temo. Kun la supre menciita rezulto. Por cxiuj paroj, kiujn ligas ia « vivrilato» en la socio estonte do ekzistos tri ebloj, laux propra prefero: a] oni senplie kunlogxos, kun aux sen speciala « kontrakto» cxe notario (se oni disigxas, ne estas ia ajn problemo legxa, cxar onin ne ligas ia legxa formalo); aux b] oni faras en la urbodomo oficialan kunvivan registrigxon (cxe disigxo oni do same formale devas cxe la urbodomo disigxi); aux c] oni legxe nuptos -L kun cxiuj devoj kaj rajtoj kiujn la legxo ligas al la « geedza stato» (la malnova esprimo): t.e. precipe la devo ami unu la alian, kaj la devo zorgi unu pri la alia, kaj pri eventualaj infanoj. Multaj el la antauxaj « devoj kaj rajtoj de la geedza stato» intertempe jam forfalis: la dumnupta estreco de la edzo, la devo logxi kune, ktp.. Instruisto de la angla sercxata En polaj lernejoj mankas instruistoj de fremdaj lingvoj. Parto de la nuntempe laboranta lektoraro ne havas adekvatajn kvalifikojn, tial la ministrejo pri nacia edukado nun enkondukas la projekton « Jaro 0» , donontan la eblon plialtigi fakajn scipovojn. La propono estas adresata cxefe al instruistoj el vilagxaj lernejoj. Tradicie jam plej forte estas sercxataj flanke de laborproponantaj direktoroj de lernejoj la instruistoj de la angla lingvo. El 580.000 instruistoj laborantaj en la pola eduksistemo nur cxirkaux 30.000 estas lektoroj de fremdaj lingvoj. El indikoj de la ministrejo pri edukado oni vidas, ke nune mankas 5000 gxis 6000 instruistoj pri fremdaj lingvoj. Post senvalidigo de la deviga lernado de la rusa lingvo, en polaj lernejoj pliigxas infanoj kaj gejunuloj lernantaj lingvojn de okcidenta Euxropo. Komence de la jaro 1990 eksplicite pligrandigxis la nombro de lernantoj de la angla kaj de la germana. En la lernojaro 1999/2000 la anglan lingvon en lernejoj lernis 40% de la gelernantoj kaj la germanan 26,6%: suficxe signifa elcento de la junularo, cxar 18,1% lernas la rusan lingvon. Malpli populara estas la franca. Gxin lernas nur 4,2%. La angla okupas la unuan lokon pri populareco en la urbaj elementaj lernejoj, gxeneralklerigaj liceoj kaj fakaj mezlernejoj. Malmulte da vilagxa interesigxo Plej volonte la anglan lingvon lernas lernantoj de la silezia vojevodio (distrikto) kaj la germanan en lernejoj de la vojevodioj situantaj lauxlonge de la okcidenta limo de Pollando. Nur 19% de la junularo el vilagxaj teritorioj lernas okcident-euxropajn lingvojn. Gxis la 1a de septembro de 1999 la deviga lernado de fremdaj lingvoj komencigxis en la 5a jaro en la elementa lernejo. « Konvene al la reformado de la eduka sistemo enkondukata en lernejojn, la deviga lernado de fremda lingvo komencigxas en la 4a jaro de la elementa lernejo kaj estos dauxrigata en la gimnazio» , diris dum renkontigxo en unu el la varsoviaj gimnazioj Adalberto Ksiărzek[ ksionjxek], vicministro pri edukado. En polaj lernejoj cxiu lernanto devas elekti lernadon de du fremdaj lingvoj. Tamen, por la certigo de tiu eduka komforto mankas kvalifikitaj instruistoj. Preskaux duonon inter la nove dungitaj instruistoj de fremdaj lingvoj arigas diplomitoj de porinstruistaj kolegioj kaj de universitatoj. En la lernojaro 1999/2000 21,2% de la instruistoj de la angla malhavis la devigajn kvalifikojn. Kauxze de tio la ministrejo pri edukado proponas, precipe por instruistoj el kamparaj teritorioj, la projekton « Jaro 0» . Gxi pretigados instruistojn dum unu jaro por ekzamenoj kaj por posta studado en lingvaj kolegioj. De septembro de la jaro 2000 tian studadon povos komenci pli ol 2000 instruistoj el vilagxaj teritorioj, kiuj volas plialtigi siajn fakajn instruistajn konojn. Torcxo de hipokriteco Kiam estis malfermataj la 27aj Olimpiaj Ludoj en Sidnejo, Auxstralio, Cathy Freeman[ kate frimen], jam auxstralia heroino de atletiko, farigxis monde konata: estis sxi, kiu metis fajron en la olimpian kalikon. Freeman elektigxis honora portanto de la olimpia torcxo ne nur pro sia atletikeco sed ankaux pro sia aborigena deveno -R supozeble multe pli pro sia aborigeneco. Dum la lastaj du jarcentoj euxrop-devenaj helhauxtuloj rabadis de aborigenoj la teron kaj ilin cxasadis. Tri milionoj da aborigenoj reduktigxis al 200000. Avino de Freeman estis perforte disigita de sia familio kaj estis kulture « asimilita» al helhauxtuloj. Aborigenoj preskaux perdis siajn proprajn lingvojn, kulturojn kaj nomojn. Kaj nun, en la jaro 2000, auxstraliaj helhauxtuloj enscenigis Freeman, aborigen-devenan, kvazaux ili kritikus sin mem kaj la pasintecon de sia lando. Kia hipokriteco! Kolerigas kotizoj, tentas tendo Protestis studentoj kaj profesoroj en Auxstrio kontraux proponata jara studkotizo de 727 euxroj. Studado en Auxstrio aktuale senkotizas: tial okazis en Vieno en oktobro la plej granda studenta manifestacio de la lastaj jardekoj. Fakte la studentoj protestis ne nur kontraux la kotizoj -L validaj ekde la studjaro 2001/2002 -R sed ankaux kontraux la « dekstreco» de la registaro. Subtenis ilin la opoziciaj Socialdemokrata kaj Verdula Partioj, kiuj parolis pri neakceptebla klerigo-imposto. La kotizo-postulo fontas el planoj pri sendeficita bugxeto planata de la reganta koalicio el Popola kaj Libereca Partioj. Politikistoj tamen ankoraux ne publikigis siajn ideojn kaj surscenigis nur iom kaosan, kontrauxdiran sxpar-projekton. Unue ili parolis pri la « trafeco» de la sxparado sed baldaux montrigxis, ke ili intencas preni la monon de malricxuloj, ekz. studentoj kaj senlaboruloj. Koleras Kredeble la kotizoj estos nur parte elspezataj por reformi la universitatojn: cxefe ili repagos sxtatajn sxuldojn. Pro tio koleras auxstroj; ankaux kaj pleje pro afisxo de la Libereca Partio montranta la partiestrinon, d-inon Riess-Passer[ ris pasa], kun frapfrazo « Neniu nin bremsos» , vulgare komprenate kiel « Ni cxion surveturos» . Tamen kreskas rezisto kontraux la registaro. Ekzemple la studentoj manifestaciis sur Placo de la Herooj kaj Ballhaus-Placo, kie trovigxas ne nur la cxefministrejo sed ankaux la t.n. Ambasado de Afliktataj Civitanoj -L protestgrupo, kiu promesas i.a. transdoni plendojn de tiuj, kiuj sentas sin nereprezentataj de la registaro, al koncernaj homoj en- kaj ekster-landaj. Videbla signo Laux la ambasado, gxi « estas videbla signo por tio, ke estas problemo pri kaj pro la nuna blu-nigra registaro. La ambasado estas elirpunkto por rezisto kontraux la registaro kaj sendependa de partioj kaj organizoj.[ Gxi] alvokas por paca rezisto[ kaj] volas dauxrigi sian aktivadon tiom longe, kiom la Libereca Partio estas membro de la registaro» . Vindozo kaj Linukso interproksimigxas En MONATO de februaro 1999 aperis artikolo pri la milito de Microsoft, posedanto de la mastruma sistemo Vindozo, kontraux la libera sistemo Linukso. Sxajne Microsoft nun profitas de la cirkonstancoj por prepari sxangxon de sia strategio. Monopolisto en stagnanta merkato Dum preskaux du jardekoj Microsoft sukcesis konservi kvazauxan monopolon en la merkato de mastrumaj sistemoj por personaj komputiloj, komence per MS-DOS, poste per Vindozo. La iamaj rivaloj unu post la alia malaperis, kaj novaj iniciatoj ne sukcesis establi sin. Restas nur Apple, por adeptoj kaj por nicxa merkato de grafikistoj, kaj Linukso, kiu havas grandegan potencialon sed gxis nun konvinkis nur entuziasmulojn. La situacio estas simila en la merkato de oficejaj programoj. Entreprenoj kaj administracioj preskaux ekskluzive uzas la tekstprilaborajn, datenbankajn kaj kalkul-programojn de Microsoft Office: Word, Access kaj Excel. Per grandegaj kampanjoj Microsoft altrudis siajn programojn, kaj nun apenaux iu riskas uzi unu el la restantaj konkurencaj programoj, pro timo ke la registrajxoj ne estos intersxangxeblaj. Ne mirinde, ke usonaj jugxistoj (gxis nun vane) persekutadas Microsoft pro malrespekto de la kontrauxmonopolaj legxoj. Siaflanke Microsoft klopodas konvinki la publikon, ke gxi tute ne estas fia monopolisto. Tiel en 1997 gxi per kapitalinjekto de 150 milionoj da usonaj dolaroj savis la bankrotontan konkuranton Apple. Fenomeno maltrankviliga por Microsoft estas, ke la komputila merkato ne plu pligrandigxas (cxar preskaux cxiu, kiu bezonas komputilon, jam havas almenaux unu), kaj ke la publiko ne plu avide acxetas la plej novajn versiojn de programoj (cxar veraj utilaj novajxoj en ili maloftas). Sekve, Microsoft estas devigata adapti sian strukturon al stagnanta, ecx malkreskanta merkato, aux gxi devas konkeri novajn merkatojn. La agonio de WordPerfect Cxirkaux 1990 WordPerfect estis la plej uzata oficeja tekstprilabora programo. Kelkajn jarojn poste tiu privata kompanio estis vendita al Novell, specialisto pri programoj por komputilaj retoj. Bedauxrinde, pro iu kialo post la acxeto de WordPerfect neniu cxe Novell interesigxis pri gxi. Samtempe Microsoft per sinsekvaj plibonigitaj versioj de Word forpusxis WordPerfect el la oficejoj. Finfine, la kanada Corel (konata pro la grafika programo CorelDraw) transprenis la agoniantan WordPerfect kaj, kombinante gxin kun aliaj oficejaj programoj, klopodis konkurenci la serion Microsoft Office. Eluzante la Linukso-histerion de 1998, Corel ankaux adaptis siajn programojn al tiu mastruma sistemo kaj vendis ilin en kombino kun propra versio de Linukso. La projektoj ne alportis la esperatan financan rezulton, kaj en la somero de 2000 la financa situacio de Corel igxis malesperiga. Surpriza strategia alianco Je la 2a de oktobro 2000 Microsoft kaj Corel anoncis aliancon. Microsoft per kapitalinvesto de 135 milionoj da usonaj dolaroj solvos la financajn problemojn de Corel. Ambaux kompanioj kunlaboros en la evoluigo kaj surmerkatigo de la tiel nomata. NET-platformo, nova serio de programoj kaj programlingvoj por Interreto, nun ellaborataj cxe Microsoft. Samtempe Microsoft akiris sperton pri Linukso, kiun gxi povas uzi en konvenaj okazoj. Krome, la savo de konkuranto helpos Microsoft refuti akuzojn pri monopolismo. Tiaj akuzoj certe dauxros. Samtempe kun la anonco, ke Netscape cxirkaux la jarsxangxo 2000-2001 prezentos la novan version (6.0) de sia retfoliumilo, la komputila gazetaro menciis, ke la simila programo Internet Explorer de Microsoft -R auxtomate kaj senpage distribuata kun Vindozo -L akiris 85% de la merkato de tiaj programoj, lasante malmulte da spaco por konkurantoj.